Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 19 de junho de 2012



Sylla Chaves

CHAVES, Sylla. 1929-2009. Brazilano; verkisto kaj pedagogo. Lernis Esperanton en la 1930-aj jaroj, aktiviĝis en la brazila movado en 1947. Prezidanto de BEL 1978-82. Magistriĝis pri komunikado en Stanford (Usono) kaj ankaŭ studis juron en Rio-de-Ĵanejro, kibernetikan pedagogion en Paderborn (Germanio) kaj politikan sciencon en Parizo. Li plurjare estis oficisto de UN, en Novjorko, kaj de Unesko, en Parizo. Tiam li regule partoprenis en la Esperanta kabareto de Raymond Schwartz. Li estis premiita en pluraj Belartaj Konkursoj de UEA, kaj verkoj liaj aperis en diversaj Esperantaj antologioj. Verkis poezion, kantojn, bildvortaron kaj instrumaterialon. Li kompilis 2100-vortan suplementon al la Granda vortaro Esperanto-portugala de Ismael Gomes Braga (1989). Aperis 11 diskoj kaj 15 kasedoj kun liaj kantoj. Akademiano dum 1986-1995. Honora Membro de UEA ekde 1992.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006
/KKE 2004
/Gazetara Komuniko de UEA nr-ro 328



Verkoj:
Animo prisma (1959)
Por pli bona mondo (1970)
Aŭdu kaj lernu (lernolibro, 1980)
Plurnacia bukedo (1981)
Karnavalo (1981)
100 jaroj da kantado en Esperanto (1989)
Originala Esperanta bildvortaro (1991)
Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala (2008)


Legu poemojn de Sylla Chaves:
Mia amo libertempas
Kelkaj poemoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj – Noveloj/rakontoj - Poemaroj

Nenhum comentário:

Postar um comentário