DENASKE NIA
Ismael Gomes Braga
El Veterano – la unua libro orginale
verkita de brazilano, en Esperanto
Ĉu vi neniam forlasas tiun ideon pri lingvo internacia? – demandis mia
afabla vizitanto rigardante libroŝrankon en mia biblioteko.
- Ne, ĝi donas al mi ĉiam kreskantan
plezuron, ĉar mi estas legema.
- Vi povus tamen legi en multaj aliaj pli grandaj lingvoj, ĉu ne?
- Ne la samajn librojn; ne ĝui la saman universalecon, ĉar eĉ la plej
grandaj literaturaj lingvoj de la pasinteco estis unue lokaj parolmanieroj kaj
nur pli poste disvastiĝis: en ili restas ĉiam la limoj geografiaj kaj
tradiciaj, dum en la internacia lingvo
aperas pensoj de la homaro, sen ia limo...
-Ĉu vi ne devos diri “aperos”?
-Ne; esploru la devenojn de la verkoj en ĉi tiu ŝranko: ilin
oni verkis kaj presis en la plej diversaj landoj de la mondo; ekzemple: tiuj ĉi
tri volumoj eldonitaj en Kanariaj insuloj.
“Kvaropo” estas bela poemaro verkita en Skotlando; “El la Maniko” estas novelaro ankaŭ de skoto; “Koko Krias jam”, bela rakontaro verkita de hungaro loĝanta en
Svedio. Ĉi tiuj estas la volumoj 1,3,4 de la Bel-Literatura Eldon-Serio
“Stafeto”...
-Ĉu vi ne havas la duan volumon de la
serio?
-Ĝi ne apartenas al ĉi tiu ŝranko; ĝi
estas tradukaĵo.
-Ĉi tie estas kolekto nur de
originalaĵoj?
-Jes; vidu mem. “Retoriko” estas bonega kurso pri oratorarto; ĝi taŭgas por ĉiuj
lingvoj, sed estas originale verkita en Esperanto. La aŭtoro estas jugoslavo
loĝanta en Anglio kaj la libro estis eldonita en Francio. Jen aliaj verkoj de
li: “Aktualaj Problemoj” estas
facile komprenebla instruado pri la internacia juro, agrable verkita, oni legas
ĝin kvazaŭ romanon. “La Lingvo
Internacia” estas dokumentaro pri Esperanto.
- Kia bela volumo pri...
-Pri ĝardenplantoj. “Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj” estas eminenta scienca verko de
mondfama specialisto... Vidu la bildojn, tiujn vi komprenos.
- Ja, tre belaj... Alia bela volumo, “Originala Verkaro”...
- Ĝi estas klasikaĵo tre ŝatata. Ĝin
verkis la aŭtoro mem de Esperanto. Rigardu ankaŭ la du volumojn “Leteroj”, de li verkitajn. Ĉi tiuj tri volumoj estas trezoro por la esperantistoj, pro la modela stilo.
- “Himnaro Esperanta”; ĉu
religia verko?
- Mi ne scias, ĉu ĝi estas vere religia; la
esperantistoj estas tre kantemaj kaj posedas kantojn pri ĉio...
- Jen tria volumo de leteroj de via
Majstro!
-Ne; tiujn ĉi leterojn verkis Lanti,
socialisto, ĝismedola esperantisto, al kiu ni multon ŝuldas; sed li ne estis
nia majstro.
-“Saltego trans Jarmiloj”, “Stranga Heredaĵo”, “Premiaj Romanetoj”, “Tri
Angloj Alilande”, “Tria Rapsodio”, “Verda Koro”, “Vivo vokas”...
-Sed atentu pri la devenoj, ĉi tio
tre gravas...
-Mi
atentas, sed nenion de mia lando mi vidas!
- Vi kulpas do! Kial vi, talenta verkisto,
ne verkas en Esperanto? Sed por konsoli vin jen du libroj verkitaj kaj
eldonitaj en nia urbo: “Veterano” estas
mia, kaj “Ivan la VI-a” estas bela
tragedio en versoj de Geraldo Mattos. Tre magra estas ĝis nun nia kontribuo por
la originala biblioteko de la homaro... Ni ĉefe tradukis. Ni estas en la
komenco, la celo en malproksimo...
-“Miru! Pensu! Ridu!”...
- Tre grava verko pri ĉio! Tre riĉa
lingvo... La aŭtoro mortis antaŭ nelonge...
-“Monumento de Carlo Bourlet”...
-Tiu ĉi estas klasika verketo. Mi mem
ĝin kompilis. La aŭtoro mortis em 1913. Ankaŭ la aŭtoro de “Jarmiloj pasas” jam mortis...
-Ĉu
estas multaj mortintaj aŭtoroj de originalaĵoj?
-Jes;
kaj ĝuste ili estas nia forto. Aŭgusto
Comte diris ke ĉiam pli kaj pli la
mortintoj regas la vivantojn tra siaj ekzemploj. Ni jam havas tiun
tradicion; la verkoj de geniaj mortintoj estas respektinda heredaĵo.
-Tiu
ĉi estas vortaro, ĉu ne?
-Jes,
Plena Vortaro de Esperanto, uzata
kun amo tra la tuta mondo. La aŭtoroj E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S.
Grenkamp-Kornfeld jam mortis por la mondo, sed restas niaj porĉiamaj majstroj.
Nur la kvara vivas kaj ĵus preparis bonegan suplementon por la vortaro.
-Tiuj
estas verkoj de ĝisfunduloj. Ili ne lasas nin en paco! Gramatikemaj homoj, kiujn mi tre timas!
-Historio de Esperanto, Vivo de Zamenhof...
-Tiuj
estas modele belaj verkoj de Edmond
Privat! Lernu Esperanton nur por legi ilin. Sed nun, mia kara amiko, ni
devas obei la servistinon, kiu vokas por vespermanĝo. Poste ni vidos la ceterajn
bretojn de ĉi tiu ŝranko; dum la manĝo vi paciencu aŭskulti mian babiladon.
-La
ceteraj lingvoj naskiĝis el la buŝoj de analfabetoj kaj nur post jarmiloj da
nur buŝa uzado ekkreis literaturon; tial ili ne estas literaturaj lingvoj, sed
nur pene kaj tute malregule uzataj por literaturaj celoj. Iliaj malprecizeco,
malreguleco estas eterna turmento por la verkisto. Tute kontraŭe, la lingvo internacia naskiĝis el libroj
kaj kreskadas en libroj, tial ĝi estas
la unua literatura lingvo en la mondo. Ĝi estas denaske literatura lingvo kaj
vekas entuziasmon en la koroj de la verkistoj...
- Mi vidis neniun tradukon de fama verko inter tiuj libroj. Ĉu la
esperantistoj ne tradukas la gravajn verkojn de la mondliteraturo?
-Memkompreneble
ili tradukas ĉion el novaj kaj malnovaj lingvoj; sed ni rigardis nur la ŝrankon
de originalaj verkoj. Poste ni vidos la duan.
-Do
ĉiuj volumoj en tiu ŝranko estas originale verkitaj en Esperanto?
-Jes,
tiaj libroj ne ekzistas ankoraŭ en aliaj
lingvoj; tiujn pensojn de la moderna homaro posedas nur la esperantistoj
tra la mondo. Ĝi estas nia literaturo; ĝi estas denaske nia.
-Sekve la esperantistoj kreas nun la unuan mondliteraturon, la unuan sen geografiaj
limoj?
-Senlima,
senpartia, senrasa, sen... antaŭjuĝoj, sen fanatikismo, aŭ, se vi preferas, kun
ĉiuj pensoj pri landoj, rasoj, religioj, partioj, ideoj; ĉar la neŭtraleco de
nia movado ne estas negativa, ĝi estas pozitiva: ĝi permesas al ĉiuj fari ĉion;
kaj la leganto de nia literaturo estas informata pri ĉio, el ĉiuj vidpunktoj.
- Tio
ŝajnas al mi tute nova, senbrida, senbara...
-Jes:
“En la mondon venis nova sento”. Ekaperis la sento de tuthomara interdependo,
de tutmonda solidareco, de mondskala kunlaborado, de unu mondo kaj unu
loĝantaro...
-Vole-ne-vole
ni vivas en la tempo de radio, televido, de rapida aviado, kaj jam ne povas
resti enfermitaj interne de la muroj de la antikvaj urboj, aŭ en la kavernoj de
primitivuloj. La homaro estas devigata agnoski la malgrandecon de nia
planedo...
- Kaj
mi ne komprenas, kara amiko, kiel vi povas vivi sen lingvo internacia, enfermi
vian menson en la striktaj limoj de du-tri okcidentaj lingvoj, kiuj rediras ĉiam
la samon kaj restas en la gloraj tempoj de Romo kaj Ateno, nenion konante de la
mondo.
-Vi
pravas; por intelektulo lingvo internacia jam estas vivbezono.
...
Nenhum comentário:
Postar um comentário