Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 3 de julho de 2012


Hilda Dresen

DRESEN, Hilda. Pseŭdonime "Hido". 1896-1981. Estonino; radiotelegrafistino. Naskiĝis en Kolga, Harjumaa. Lernis Esperanton en 1913. Kunlaboranto de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "Norda prismo" k.a. Ekde 1922 multe tradukis poezion el la estona, rusa kaj germana lingvoj. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Kunlaboris por "Estona Antologio I", 1932. Tradukis la estonan nacian eposon Kalevipoeg (1975).

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 112

/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.

"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ek-ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo."
Totsche, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 112


"Ŝi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaŭ pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Visnapuu-tradukon:

Orflava estas park', orflava estas koro,
Du paŝoj en pereo ora.
Orflava estas voj', orflava estas koro,
Jen paro en pereo ora. -


sed laŭ mia sento, ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.
Melankolio estas la grundtono de ŝia poezio. melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco. Ĝi simils al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo."

Kálmán Kalocsay, Dekdu poetoj, 1934.


Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',
Betuloj en la malproksim'
Blanktrunke vintron rememoras.

Sub frosta norda krusto floras
Kaŝitaj sentoj en anim',
Hilda Dresen - padus' odoras
Super degela marĉa ŝlim',

Nun, aŭdu, sur la lir' sonoras
Sudlande arda koresprim',
Kaprica rimo, sorĉa rim':
Marie Under ardfosforas...

Hilda Dresen - padus' odoras.
/ Kálmán Kalocsay, Rimportreto 16, 1931.



Verkoj:

Marie Under: Elektitaj versaĵoj (tradukita poezio, 1929)
Johannes Barbarus: Horizontoj (tradukita poezio, 1931)
Estonaj kantoj (kunlaboranto, 1931)
Estona antologio (kunlaboranto, 1932)
Norda naturo (originala poemaro, 1967)
Juhan Smuul: Ŝippereo (kuntradukinto, 1968)
Kreutzwald: Kalevipoeg (traduko, 1975)
Estona soveta poezio (traduko, 1977)
Vladimir Beekman: Lumo de orienta Eŭropo (kuntradukinto, 1978)
Juhan Liiv: Al abelujo ĝi flugas (traduko, 1980)
Debora Vaarandi: Ventolume (tradukita poezio, 1986)
Marie Under: Sonetoj 1917 (tradukita poezio, 1988)
Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Legu poemojn de Hilda Dresen: el la libro Dekdu Poetoj

Nenhum comentário:

Postar um comentário