Johan Hammond Rosbach
"Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton. Ne estas hazardo, ke li gajnis plurajn premiojn en Universalaj Kongresoj."
"Plensanga kaj plenfantazia novelisto, kiu povas valorigi en la noveloj sian pedagogian sperton, sian psikologian kapablon, dank' al kiuj liaj noveloj havas unuarangajn kvalitojn, ili estas stile agrablaj, sed lingve ne komplikaj, interesaj, kaj iliaj figuroj ĉiam vivas"./F Szilágyi
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/ F Szilágyi, La mirinda eliksiro, 1968.
/Sarpsborg Arbeiderblad, 2004.
Verkoj:
Bagatelaro (noveloj 1951)
Homoj kaj riveroj (noveloj 1957)
La mirinda eliksiro (rakontoj 1968)
Disko (noveloj 1970)
Verda robo (1974)
Fianĉo de l' sorto (romano 1977)
Vibraj momentoj : (skizoj kun studmaterialo 1981)
Silka kuseno (novelaro 1991)
Unumane (romano 1991)
Nomoj (rakontoj 1999)
Fajrejo (Skizoj kaj noveloj, 2002)
Nenhum comentário:
Postar um comentário