LA BLINDECO DE L’ANTAŬJUĜOJ
(El “VETERANO, de Ismael Gomes Braga)
Regas ankoraŭ nokto sen
lumo,
La mondo dormas obstine,
Sed Jam leviĝos baldaŭ la suno,
Por lumi, brili senfine.
L. Zamenhof.
Bedaŭrinde ni konstatas ĉie, ke bagateloj apartigas homojn, kaj
formas grupojn sin reciproke batalantajn, eĉ tiam, kiam ili havas la samajn aŭ
tre similajn celojn.
Grandega energio perdiĝas en tiuj sensencaj disputoj pri
detaloj, pri personoj, aŭ eĉ pri nomoj. En Okcidento, same kiel en Oriento, la
homaro sin dividas batale, malame, insulteme, pro sensignifaj vidpunktoj, pro
malgravaj flankaferoj, kaj forgesas la celon komunan al la diversaj grupoj.
Sin dividas la mondlingvistoj pro teoriaj disputoj, socialistoj
pro diferencetoj ideologiaj, sed plej terure sin dividas kaj kontraŭbatalas
religianoj pro flankaj dogmaferoj. El tiuj dividoj, subdividoj, disdividoj,
stariĝas malfortaj, senutilaj sektoj, kies malmulta energio perdiĝas en koleraj
disputoj pri flankaj aferoj, kvankam la ĉefa celo estas sama por ĉiuj.
Ekzemple: La ĉefa ordono de Kristanismo
estas amo senkondiĉa al ĉiuj homoj. Ĉio alia estas malgravaj. Tamen la
diversaj kristanaj sektoj perdas jarcentojn en disputoj, bataloj, sin reciproke
malamante pro bagateloj, tute ne pensante, ke tiu malamo, tiu netoleremo estas
la detruo mem de Kristanismo, kies esenco estas amo, pardonemo, toleremo.
La pasinto estas plena de tiuj bedaŭrindaj ekzemploj. La homa
rezonkapablo estas tre malforta; nubeto da antaŭjuĝo ĝin mallumigas kaj ĝin
senraciigas. Post la mallumiĝo de la rezono, pasioj regas la tutan estaĵon,
ĉiuj pordoj de l’ animo fermiĝas kaj de tiam la homo jam ne estas racia-besto, sed tute simple besto.
Preskaŭ ĉiuj militoj havas sian radikon en simpla vorto aŭ
homblindiganta nomo.
Tia estas la malonova spirito de la
homaro, de ĝia pasinteco, de ĝia dolorplena historio. La nova spirito nun
aperanta estas esence kontraŭa al la malnova: anstataŭ sin dividi pro kaj por
bagateloj, la homoj unuiĝas por komunaj aŭ similaj celoj. Ni jam ekkomprenas,
ke ne nur nia persona vojo estas la sola
trafa, sed ke multaj aliaj povas trafi la saman aŭ similan celon: ke la malsameco de l’ kulturoj, anstataŭ krei
malamikojn sin reciproke detruantajn, devas krei kunlaborantojn en apartaj, sed
egale necesaj, agadkampoj.
Kun malnova spirito la homo vidas
sian homfraton kiel konkuranton, kun li devas venki, rivalon, kiun estas necese
ekstermi. En la lumo de la nova spirito, li vidas ĉie kaj ĉiam kunlaborantojn,
eĉ se la doktrinoj ne estas la samaj.
Ni jam konstatas, ke la progreso estas Dia leĝo tute
neforigebla de la mondo; ke per plej malsimilaj vojoj la homoj progresas kaj
kondukas la homaron al glora estonteco.
La homoj komprenas nun, ke la planoj de Dio nepre efektiviĝas, malgraŭ
ĉiuj malhelpoj homaj. Sub la mallumo de la malnova spirito, homoj ĉiam
trovis motivojn por sin reciproke malami; en la homo de la nova spirito,ili
ĉiam trovas motivojn por sin reciproke ami kaj kunhelpi.
La regado de l’ pasioj estas
forpasanta; ĝian finan malaperon ni jam povas antaŭvidi en la novaj
spiritomovadoj, same en Oriento kaj en Okcidento. Alvenas la tempo de l’
interkomprenado de homo al homo, de grupo al grupo, de popolo al popolo.
La latindevena vorto re-ligi-o signifas religi, reunigi. La malnova spitito opiniis,
ke tiu religio, tiu reunigo estus de la homo kun Dio, kaj ĉiu sekto sin kredis la sola
posedanto de la vera vojo kun rajto ŝtonmortigi ĉiujn aliajn. En la lumo de la
nova spirito, ni scias, ke tia religio
aŭ reunigo estas de la homoj unuj al la aliaj, unua kaj ĉefa kondiĉo por
la unuigo de la homo kun Dio. Alvenas do la epoko de la vera religio. Tiu glora
epoko jam naskiĝis por kelkaj idealistoj. Kaj la plej sentemaj el ili povis ĝin
anonci, kiel L. Zamenhof, dirante:
“En la mondon venis nova sento”.
Kompreneble kaj bedaŭrinde
la malnova spirito regas ankoraŭ en la mondo, kaj la nova nur de
malmultenombraj idealistoj estas komprenata; sed la nova nepre venkos la
malnovan, ĉar ni celas tuthomaran feliĉon, aŭ – denove uzante la vortojn de
Zamenhof - :
Kaj nin ne timigos la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,
ĉar klara kaj rekta, kaj tre difinita,
ĝi estas la voj’ elektita.”
La ekzistado de gazetoj kiel “Oomoto Internacia” en kies paĝoj
ni identigas nin kun idealistoj el la plej diversaj partoj de la terglobo, jam
de nun permesas al ni vivadi em tiu glora estonteco de la homaro, antaŭĝuante
feliĉon tute nekompreneblan por homoj de la malnova spirito. Ni, esperantistaj
idealistoj, jam enkorpigas la novan mondon kaj sukcesas pasigi en ĝi la plej
belajn momentojn de nia surtera vivado.
Ni ne nur revas, ne nur antaŭsentas,
ke “Nia laboro kaj pacienco la mondon
faros feliĉa!”; ni eĉ jam vivas en la feliĉa mondo. Kia majesta kaj riĉa
rekompenco por nia laborado!
****************
BRAGA, Ismael
Gomes. VETERANO – unua libro
originale verkita de brazilano, en Esperanto. 2ª eldono Rio de Janeiro: KKE,
1965.
Nenhum comentário:
Postar um comentário