Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 19 de janeiro de 2013



Eŭgeno Miĥalski
El Orginala Esperanta Literaturo

MIĤALSKI, Eŭgeno. (Michalski, Eugeniusz; Miĥalskij, Jevgenij Iosifoviĉ) 1897-1937. Rusiano; instruisto, bibliotekisto. Naskiĝis en Letiĉev, Ukrainio. Esperantisto de 1911. En 1917 fondis literaturan Esperanto-revuon "Libera torento" en Saratov. Kunlaborinto de multaj laboristaj gazetoj.
"Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En 'Prologo' jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en 'Fajro kuracas' li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo."
/EMBA, /Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 370.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Miĥalski flirta papilio
Rapsodo de l' printempa viv'
Se lin turmentas kis-soifo
Konsolas lin la rim-ebrioSed ofte akras lia krio
Laŭ fajfo de lokomotiv'
Miĥalski flirta papilio.
Rapsodo de l' printempa viv'
Kaj - jen la ĉefa antaŭ ĉio
Fieras li (ne sen motiv')
Pri la malkovro ke pasiv'
Dialektikas kun pasio
Miĥalski, flirta papilio
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Legu poemojn de Eŭgeno Miĥalski:
Al virino
Paraleloj

Verkoj:
La unua ondo (originalaj poemoj, 1918)
Du poemoj (originalaj, 1922)
Prologo (originalaj poemoj, 1929) Legu ĝin ekrane kiel e-libron 
Fajro kuracas (originalaj poemoj, 1932)
Kantoj de l' amo kaj sopiro (originalaj poemoj, 1934)
Plena poemaro: 1917 -1937 (1994)
"Responde de via skribpeto pri sorto de membro de CK SEU [ni] informas [vin], ke Miĥalskij Eŭgenij Iosifoviĉ, nask. la 21-an de januaro 1897, en u.Letiĉev de eksa Podoljska gubernio, ruso, senpartiano, klero nefinita alta, ekde 1918 ĝis 1919 estis inter simpatiantoj de VKP(b) [tiutempe estis tia kategorio, ruse: "soĉuvstvujuŝĉij VKP(b)" - kio estis tre serioza deklaro pri siaj politikaj konvinkoj! - NSt.], en 1919 servis en Denikina armeo kiel (simpla) soldato (laŭ mobilizo kiel oficiro), loĝinta en u.Donecko kaj laborinta kiel instruisto de rusa lingvo kaj literaturo en vespera pedagogia instituto, estis arestita la 16-an de marto 1937 per Donecka filio de NKVD pro senfunda akuzo pri partopreno en, kvazaŭ, ekzistinta kontraŭsovetia trockiista organizaĵo. Laŭ verdikto de Milita kolegio de l'Supera Juĝistaro de USSR de la 14-an de oktobro 1937 [li] estis verdiktita al V.M.U.N. [ruse: "La plej alta mezuro de krimpuno"- NSt.] - mortpafo. La verdikto estis plenumita la 15-an de oktobro 1937 en u.Kievo"... "Laŭ decido de Milita kolegio de l'Supera Juĝistaro de USSR de la 8-an majo 1958 Miĥalskij E.I. esis rehonorigita postmorte...
Kun estimo vic-fakestro de [l'arkiveja] fako Ju.A.Meĵirickij".
/Arkivo de KGB [komentoj de NikSt]
La tuta eseo de NikSt pri Miĥalski.
Legu artikolon de Nikolao Gudskov kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2012: 

Nenhum comentário:

Postar um comentário