Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 23 de janeiro de 2013


Gonçalo Neves
NEVES, Gonçalo. 1964. Portugalo. Agronomo, licenciito pri plantpatologio. Naskiĝis en Setúbal. Lernis Esperanton en 1987. Aktivis en la Portugalia Esperantomovado inter 1987 kaj 1993. Ekverkis en 1989. Akademiano 1995-1998. Premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, novelojn, eseojn en pluraj gazetoj. Prelegis pri literaturaj temoj. Kune kun Miguel Fernández, Jorge Camacho kaj Liven Dek formas "Iberan grupon" en la Esperanta literaturo. Verkis ankaŭ en Ido.Verkoj:
Ibere libere (kun la Ibera grupo, poemoj 1993)
Kompreni (noveloj 1993)
Ekstremoj (kun la Ibera grupo, noveloj 1997)
Simptomoj (poemoj 2000)
Xavier de Maistre: Vojago cirkau mia cambro (Traduko el la franca, 2008)
Historia vortaro de Esperanto (2011)

Kontribuis al "Tempo fuĝas" (1995) kaj "La Deka logo" (2001).

Kontribuis al Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj. UEA 2012.
Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO
Legu verkojn de Gonçalo Neves


Nenhum comentário:

Postar um comentário