Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 24 de janeiro de 2013


Mallonga biografio de Zamenhof.

Ludoviko Lazaro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en la pola urbo Bialystok, kie lia patro estis gimnazia instruisto.
La ideo de internacia lingvo, al kiu Zamenhof dediĉis sian tutan vivon, aperis ĉe li jam en la plej frua infanaĝo1, kiel li mem rakontas en sia fama letero al N. Borovko (traduko de V. Gernet): «En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn2. En tia urbo pli ol ie3 la impresema4 naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis5 min kiel idealiston; oni min instruis6, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj"7 posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon».
Jam frue li konvinkiĝis, ke nek la antikvaj nek la modernaj lingvoj taŭgas por tiu ĉi celo, kaj li komencis malklare revi8 pri nova, artefarita lingvo. Poste, kiel lernanto de klasika gimnazio en Varsovio, li faris ankaŭ diversajn provojn pri tia lingvo, «elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj"».
Sed kiam li eklernis la anglan lingvon (aldone al la germana, franca, latina kaj greka) kun ĝia simpla gramatiko kaj rimarkis la rolon de la sufiksoj en la rusa lingvo, la gramatiko kaj la grandegulaj9 vortaroj komencis rapide malgrandiĝi antaŭ liaj okuloj kaj li ekkriis kun ĝojo: «La problemo estas solvita!»
«En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis10 pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj11 en la nova lingvo, kaj ni entuziasme12 kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:
Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está!
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.
»
(En la nuna Esperanto: Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigi sin devas).
Sed Zamenhof estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun sia verko. Baldaŭ poste li finis la gimnazion13 kaj ekstudis medicinon, unue en Moskvo, poste en Varsovio. Liaj antaŭaj kunuloj el la gimnazio14baldaŭ forlasis la »utopion«, kaj ankaŭ de li mem, timante pro lia sano, la patro prenis la promeson, ke dum la universitata tempo li ne okupiĝos15 pri la afero.
En 1885 li finis la universitatajn studojn kun kuracista diplomo kaj komencis sian medicinan praktikon. Nun li ekpensis jam ankaŭ pri publikigo de la lingvo, kiun li dume estis polurinta, perfektiginta kaj adaptinta al la praktikaj bezonoj per multa tradukado kaj originala verkado: «vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike16 transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian17, dume18 en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekzemple la universala prepozicio "je", la elasta verbo "meti", la neŭtrala, sed difinita finiĝo19 "aŭ" k.t.p. kredeble neniam falus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn». Fine «la parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra20 lingvo».
Dum du jaroj li vane21 serĉis eldononton por sia broŝuro pri la nova lingvo, ĝis fine en julio 1887, dank' al bonkora helpo de sia estonta bopatro, li mem sukcesis eldoni ĝin (D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), unue en la rusa, baldaŭ poste ankaŭ en la pola, franca, germana kaj angla lingvoj. «Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago22, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon23 reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas24 de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je25"flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj... mi transiris Rubikonon».
El tiu ĉi tempo devenas ankaŭ unu el liaj plej belaj versaĵoj26:
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida27 hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!
Zamenhof vidis en Esperanto ne nur lingvon kiel teknikan ilon, sed jam de la komenco li ligis al ĝi la ideon pri interfratiĝo kaj paca kunvivado de la popoloj, la t.n. internan ideon, kiun li poste evoluigis je tuta instruo, homaranismo. Ke por li ĝuste tiu interna ideo estis la plej grava, la ĉefa celo de liaj penadoj, ne la lingvo mem, tion li elokvente atestis en sia malferma parolado de la dua kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906):
«Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole28 donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia29 utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne30 disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos31 kun doloro la laborojn kaj aferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan"!
Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano...
Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco – ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu32 malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto – ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas lacerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn».
En sia ĉarma libro «Vivo de Zamenhof» D-ro E. Privat priskribas D-ron Zamenhof jene (ĉe la malfermo de la unua kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro): «Jen sur la scenejo, kun estraro de l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita33, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto iom griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en la aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l' urbestro, la fervoro retondregis». Karaktere34 li estis homo tre modesta, tiel modesta, ke li eĉ ne ŝatis la titolon Majstro, per kiu la esperantistoj honoris lin, kaj ke li neniam akceptis iun oficialan postenon en la movado.
Frateco kaj egaleco inter la popoloj estis la celo de lia vivo. Sed la ironio de la sorto volis, ke dum la lastaj jaroj de sia homama vivo li estu atestanto de la plej terura kaj kruela interpopola buĉado, kiun la historio konas, la sanga mondmilito, kaj ke lia vivo estingiĝu senespere sub la sonoj de kanonbruo35. Li mortis en Varsovio la 14-an de aprilo 1917. Al la lasta ripozo akompanis lin nur kelke da polaj kaj unu germana esp-isto kaj popolamaso el tiuj, kiujn li estis helpinta kaj ofte senpage fleginta dum sia okulista praktiko. Por la alilandaj gesamideanoj la landlimoj estis fermitaj pro la milito.
(Literaturo: D-ro Edmond Privat. Vivo de Zamenhof).

Klarigoj.

1) Ofte en tiu ĉi senco estas uzata ankaŭ infaneco, kvankam ĝia logika senco estas alia.
2) Aŭ: rilatas al la aliaj elementoj.
3) Kutime oni diras pli ol ie aliloke aŭ pli ol en iu alia loko.
4) Pli ĝusta estus impresiĝema aŭ impresebla.
5) La sufikso -ad- estis tie ĉi superflua, ĉar ĝi aldonas nenion novan al la senco. Atentu, ke en la sekvanta instruis -ad- mankas!
6) Aŭ: instruis al mi.
7) Kutime oni diras plenkreskaj aŭ maturaj.
8) Komencis revi = ekrevis.
9) grandegulo = giganto, koloso.
10) Ankaŭ sciigis kaj informis.
11) Kutime en tiu ĉi senco estas uzata parolado.
12) Entuziasme = kun entuziasmo.
13) Oni diras ankaŭ absolvis gimnazion.
14) Aŭ: gimnaziaj kunuloj.
15) Ofte oni diras okupos sin.
16) Kutime oni diras radikale, funde, fundamente.
17) Aŭ: malhelpis unu al la alia.
18) Nuntempe en tia okazo estas uzata la simpla dumDume = dum tio, dum tiu tempo.
19) Nuntempe en tiu ĉi senco estas uzata finaĵo (= io, kio troviĝas en la fino). Finiĝo havas proksimume la saman sencon kiel fino.
20) Nuntempe oni diras gepatra lingvo.
21) Ankaŭ senrezulte aŭ sen rezultato.
22) Aŭ: depost la tago.
23) Aŭ: eblecon.
24) Aŭ: dependanta.
25) Kutime oni diras okupi sin pri.
26) Ankaŭ poeziaĵo kaj poemo.
27) Atentu la diferencon inter adjektivigita verbo kaj participo: decida paŝo, decidanta persono.
28) Aŭ: memvole.
29) Tie ĉi ŝajne devus esti sia.
30) Ankaŭ indignite aŭ kun indigno.
31) Aŭ: ekstermos.
32) Tie ĉi unu havas la rolon de nedifina artikolo; preferinda estas iu malriĉa instruistino.
33) Ankaŭ emociita.
34) Aŭ laŭ la karaktero.
35) Anstataŭ kanono pli true estis uzata pafilego.

Nenhum comentário:

Postar um comentário