Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 25 de janeiro de 2013



MONATO estas legebla kaj senpage elŝutebla dum 10 tagoj!

MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, aperanta ankaŭ en papera versio. Pro teknikaj problemoj en la presejo la februara numero de la magazino atingos la legantojn iom malfrue. Por rekompenci la abonantojn, la eldonejo ebligas senpagan kaj liberan elŝuton de la februara numero.
Ankaŭ neabonantoj povas kapti la okazon por konatiĝi kun MONATO per senpaga elŝuteblo dum dek tagoj!
La pdf-versio estas rekomendita por tablo- kaj teko-komputiloj; la epub-versio estas oportuna por legado en librolegiloj kaj lertaj telefonoj.
Post la provado informoj pri la magazino kaj abonado estas troveblaj ĉe: http://www.esperanto.be/fel/mon/
La supraj ligiloj validos dum 10 tagoj.
fonto: Ret-Info
ALDONE: La gazeto aperas ekde 1980, estas presata en Belgio kaj havas abonantojn en 65 landoj. Se vi volas ekscii ion pli pri ĝi, bv. klaki al artikolo pri Monato en Vikipedio, kiu koincide ĵus fariĝis artikolo de la semajno.
Pliaj malnovajn numerojn de la gazeto vi povas senpage elŝuti en Gazetejo.org (post rapida kaj senpaga registriĝo en la rubriko Ensaluti-Krei novan konton).

  • zveřejněno 25. 1. 2013, což bylo před 9 hodinami
  • od té doby článek otevřelo 2 čtenářů
  • stránku si můžete vytisknout

Nenhum comentário:

Postar um comentário