Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 1 de fevereiro de 2013



Belartaj Konkursoj de UEA 1989:
Premio "Nova Talento"


Jorge Camacho (Georgo Kamaĉo):

ORIGINALAJ ROMANOJ en Esperanto: panoramo kaj perspektivoj

Diversaj homoj difinas romanon diverse. Romano estas, laŭ PIV, literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Laŭ William Auld, ĝi estas longa fikciaĵo, en la moderna epoko preskaŭ ekskluzive proza, kiu tiel aŭ aliel disvolvas rakonton.

Originala romano aŭ Esperanta romano estas, miadifine, romano, kiun ĝia aŭtoro, tute aŭ grandparte, verkis originale kaj senpere en Esperanto, aŭ kiun eventuale li mem Esperantigis tiel, ke la artaj kaj stilaj valoroj de la originalo ricevas samkvalitan ekvivalenton. Ni memoru ĉi tiun striktan difinon, ĉar eksterlingvajn kriteriojn ni poste aplikos alicele.

La unua Esperanta romano, Kastelo de Prelongo, de Henri Vallienne, aperis en 1907. Ĝin sekvis en 1908 la dua romano Esperanta kaj valiena, Ĉu li?, pri kiu parolas jene samjara anonima recenzo en "La Revuo":

"Oni povas havi diversajn vidpunktojn pri la neceseco en nia literaturo de originalaj verkoj, sed ŝajnas al mi, ke neniu, eĉ principa kontraŭulo de esperantaj originalaĵoj... riproĉas D-ro Vallienne, ke li riĉigis nian literaturon per efektive bonaj romanoj... Laŭ mia profunda konvinko originalaj verkoj en Esperanto estas ne nur permeseblaj, sed eĉ tre dezirindaj. 

Nur originala verkado donas al la lingvo la necesan sendependecon kaj elastecon de stilo. Nia lingvo ankoraŭ vivas en la periodo de disvolviĝado, do ni ne devas malatenti vojojn kondukantajn ĝin al perfektiĝo. D-ro Vallienne per siaj romanoj trabatas al ni tiun ĉi malfacilan vojon. Ni povas je la vidpunkto de l' stilo ofte ne konsenti kun li, sed ni tamen devas konfesi, ka li malfermas al nia lingvo pli larĝan horizonton."

Tiuj vortoj ankaŭ hodiaŭ sonas juste kaj prave. Tamen ne pensu, ke mi listigos ĉiujn titolojn aperintajn de tiam ĝis nun. Interesiĝuntoj konsultu la libron de William Auld Vereco, distro, stilo (Romanoj en Esperanto), eldonitan en 1981, en kiu la aŭtoro donas pri ĉiu grava romano sian fakulan opinion, klopodante sentigi al siaj legantoj per trafaj citaĵoj la apartan guston de ĉiu verko. Ni povas rememori tre fekundajn romanverkistojn el la dudekaj, tridekaj kaj kvardekaj jaroj, kiel Jean ForgeJulio Baghy kaj Stellan Engholm inter pluraj aliaj, aŭ mencii mejloŝtonajn titolojn, kiel Metropoliteno (1933) de Vladimir VarankinKredu min, sinjorino! (1950) de Cezaro RossettiVojaĝo al Kazohinio (1958) de Sándor Szathmári, aŭ Kiel akvo de l' rivero (1963) de Raymond Schwartz.

Diras Auld fine de sia libro, ke "Kvindeko de originalaj romanoj inter 1908 kaj 1980 eble ne ŝajnas al iu granda nombro. Laŭ mi tamen ne nur ilia ekzisto entute, sed ankaŭ ilia rimarkinda kvalito, estas unu el la grandaj mirakloj de la moderna mondo. Por finverki romanon, aŭtoro bezonas ne nur talenton, sed ankaŭ nekredeblan obstinon, kiu supozigas ankaŭ fidon. Romanverkado estas granda fizika kaj intelekta laboro; ke niaj aŭtoroj tamen faris tiun laboron atestas pri la mirindeco de la esperanta afero, kaj de la esperantistoj."

Nu, post Kiel akvo de l' rivero en 1963, ĝis eldono en 1975 de Neologisme de Lorjak, pasis tutaj dek du jaroj sen ia originala romano ajn. Tamen en 1976, nur unu jaron poste, la verko Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano inaŭguras abunde fruktoriĉan periodon en nia romanarto, periodon ankoraŭ ne finiĝintan kaj, espereble, ne baldaŭ finiĝontan.

Auld finas sian studon parolante pri La granda kaldrono (1978) de John Francis, pri kiu li diras, ke ĝi "estas ankaŭ nia plej grandioza, laŭ koncepto, temo, ellaboro, efiko – kaj longeco." Tial mi okupiĝos ĉi-sekve pri originalaj romanoj el la okdekaj jaroj, kun pleja atento al tiuj de 1987 kaj 1988, la postjubileaj, la plej aktualaj.

Dum tiuj ĉi jaroj aperis multo da distra, poramuza, senpretenda aŭ pretendeta literaturo, ĉefe krimromanoj. Valano eldonigis po unu krimromanon el sia "ĉu"-serio ĉiun duan jaron, entute kvin; malgraŭ ilia evidenta sukceso kaj populareco, ŝajnas, ke la puto elĉerpiĝis, kaj ke Valano devas esplori novajn vojojn, se li deziras plu aparteni al la ondo de nunaj romanistoj. Ĉu niaj recenzistoj tro entuziasmis pri li en la komenco? Eble, sed kompreneble. El liaj romanoj mi konsilus la prispionan Ĉu ni kunvenis vane?, en kiu li igas nin akompani detektivon Jano Karal tra la labirinto de internacia konferenco en Sovetunio, medio, kiun Valano detale konis. Sub la nomo Johán Balano aperis ankaŭ lia Ĉu ŝi mortu tra-fike?, kiun mi emas konsideri "porinfana" pornaĵo, pro ĝia stulteco.

Ankaŭ Deck Dorval kreis propran vivivolan detektivon: Ksavero Kant. Liaj romanoj bone vendiĝas kaj iel simbolas la emon de Flandra Esperanto-Ligo eldoni krimverkojn (ekzemple, en 1988, Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand). La aŭtoro naskiĝis en 1905 kaj jam produktis trian romanon, kiu atendas prespretiĝon. La unua estis Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton (1983). La duan, Kazinski venas tro malfrue (1987), bedaŭrinde lingve reverkis kaj perfortis iu Christian Declerck sen antaŭa interkonsento kun la aŭtoro.

Alia verkema romanisto estas Lorjak, kun ses romanoj, el kiuj kutime oni konsideras Regulus (1981) la plej matura kaj pretenda. Lia pli frua Transe (1986) klare inaŭguras la unuan niĉon en la tombejo de originalaj romanoj de tiu ĉi nova ondo aŭ periodo.

Ni rajtas nun malatenti Valano, Dorval kaj Lorjak kiel transirajn aŭtorojn. Evidente tiu apartigo relativas, ĉar ĉio dependas de "se" kaj "kiam", ĉar inter la blinduloj regas la strabuloj, kaj ĉar kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. Pli klare eĉ: ĉiu publiko serĉas sian libron, aŭ inverse.

Mi tamen nomas ilin transiraj, ĉar la plej populara aŭtoro, la aŭtoro de la okdekaj jaroj, estas neniu alia ol István Nemere. De 1982 ĝis 1988 aperis 10 romanoj el lia plumo aŭ tajpilo; nun ili eble kalkuliĝas je 11, ĉar plia romano daŭre anonciĝas kiel "aperonta". Nu, preskaŭ du romanoj ĉiujare!

Aplikante la vortojn de la germana historiisto kaj filologo Ernst Robert Curtius, ni rajtas etikedi Nemere normala klasikulo: "li verkas en ĝusta, klara kaj arta lingvo, sed sen prezenti plej altajn homajn aŭ artajn valorojn; tia ĉi klasikismo diras ĉion direndan en natura formo adekvata al la temo; aldone ĝi ankaŭ ornamas la parolon aŭ, pli ĝuste, la skribon. Ĝi ankaŭ imiteblas kaj lerneblas. Por la 'ekonomio' de lingvo, ekzisto de multaj ĉi tiaj verkistoj prezentas avantaĝon; danĝere tamen, se tiu literaturo ne konscias diferencon de niveloj (kiu estas samtempe diferenco de esencoj)."

Nemere mem koncizigis la ĉefajn trajtojn de siaj verkoj jene: "libroj en prozo, samtempe enhave ne banalaj kaj lingve ne snobaj." Tiel li verkas. Ĉiam pri aktualaj temoj (eble ne tiom en siaj du sciencfikciaj romanoj, almenaŭ ne rekte). Li verkis pri entrudiĝo de homoj el "la urbo" en la vivon de izolitaj montanoj; pri konstruado de granda akvoenergia centralo, kio neprigas evakuon de tuta vilaĝo; pri atenco kontraŭ la prezidanto de Turkio fare de armenaj "teroristoj" en Venecio; pri eŭtanazio... kaj tiel plu. En tiujn intrigojn Nemere kutimas plekti personhistoriojn pri amo kaj soleco, pri sukceso kaj rezigno, pri morto kaj vivo.

En la varsovia Universala Kongreso Vilmos Benczik prelegante esprimis sian opinion, ke Nemere-romanoj ludas saman rolon, kiel verkoj de Baghy en la antaŭmilita periodo de nia literaturo, ĉar ili redonas la ideologion, kiun nunaj ordinaraj esperantistoj atribuas, prave aŭ mise, al si mem: humanismo, politika liberalismo, forta respekto al bazaj tradiciaj valoroj, kaj rigardo de aferoj per okuloj de ordinara homo, malper tiuj de intelektulo.

La fakto, ke liaj romanoj prezentas absolutajn pozitivajn valorojn, humanisman valoron ne ĉiam senkaŝan, ne signifas, ke tiuj valoroj estu nepraj en Esperanta romanarto. Ili nur (aŭ almenaŭ) markas klaran verkotendencon en nia literaturo.

Plia problemo rilate la fenomenon Nemere estas la kritikoj kontraŭ li fare de ĉefe hungaraj Esperantistoj, kiuj rifuzas eĉ legi ion ajn el Nemere en Esperanto nur tial, ke ene de la oficiala hungarlingva literaturo Nemere estas kvazaŭ sensignifa (malkiel en kioskoj kaj similaj, kie liaj romanoj sukcesas rekordajn vendojn). Ne taŭgas tia mezurilo. Oni ne povas forgesi, ke ne pro nenio Nemere furoras en orienta Eŭropo, kiel en Japanio, ekzemple, kaj ke li daŭre instigas tutan generacion da Esperantistoj legi kaj aprezi originalajn romanojn.

Sed ankaŭ ene de ies verkaro nepras konscii niveldiferencojn. Du el liaj romanoj aperis en 1983 kaj intertempe jam sekvis dua eldono de ambaŭ. Temas pri La blinda birdo, romano pri rasisma, apartisma ŝtato identa al Sudafriko, kaj pri Sur kampo granita, ŝajne lia ĉefverko, bazita sur vera okazaĵo, kiam oni malkovris, ke katolika episkopo (en la romano, internacia funkciulo de Ruĝa Kruco) estis krimulo de la Dua Mondmilito (iel Nemere profetis la skandalon pri Kurt Waldheim).

Post Nemere ni revenu al la tombejo de Esperantaj romanoj, kie bedaŭrinde kuŝas kelkaj, laŭmerite. Kiel dirus Masao Miyamoto, pacon al ilia cindro! Nu, en 1980, per mono el anonima donacinto, oni aljuĝis kadre de la Belartaj Konkursoj de UEA Premion Raymond Schwartz por proza fikciaĵo. Tiun premion gajnis Kiuj semas plorante... de Éva Tófalvi(ĉefaŭtorino) kaj Oldřich Kníchal, eldonita de UEA en 1984. Per ĝi revenas la primovada temo, sed ŝablone kaj maniĥeisme. En ĝi ni vidas, kiel faŝisma reĝimo pere de enmovadiĝinta judaso neniigas Esperantan movadon en centreŭropa lando. La Esperantistoj, krom komunistoj kaj ruĝuloj, estas ankaŭ naivaj kaj bonkoraj, solidaraj kaj sinoferemaj. La aŭtoroj romanfine eĉ venĝas la senkulpajn verdulojn kaj tiel, subite kaj sensprite, murdas la rolulon sur la lasta paĝo. Sufiĉus rigardeti en la hispanan movadon, ekzemple, por konscii, kiom da dekstruloj, rasistoj kaj netoleremuloj kaŝiĝas en Esperantujo. Ankaŭ el Oldřich Kníchal eldoniĝis en 1987 Adiaŭ, Kuzko!, plia aborta romano, fuŝa eĉ lingve.

Por fini tiun ĉi priplorindan fakon mi aldonu, ke ankaŭ en 1988 aperis similaĵo: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas de Manjo Austin estas, laŭ recenzo de juna suoma Esperantisto Tapani Kuivala, "teda, plena de vana babilado kaj manka je metiarto".

Antaŭe mi menciis la premion Raymond Schwartz, por kiu konkursis dek manuskriptoj de naŭ aŭtoroj el ses landoj. Unu el la nepremiitaj romanoj debutis libroforme en 1981 (3 jarojn pli frue, ol la premiita), komence de la priparolata periodo. Dum la premiitan romanon ĉiuj forgesis kaj neniu aĉetas aŭ legas, pri tiu ĉi, La Litomiŝla tombejo de Karolo Pič, ĉiuj parolas. Tial, aldone al la fenomeno Nemere, endas nun detale pritrakti la fenomenon Pič.

Sep jarojn post sia apero, La Litomiŝla tombejo ricevis el la plejmulto ĝeneralan malkonon. Malkiel Donkiĥoto, kiu nelegite, -ate, -ote ornamas breton en multaj hispanaj hejmoj, ĉi tiu elstara romano nenie troviĝas, ĉar por Esperantisto tia snobismo ne havas sencon. El la ceteraj Esperantistoj plimulto konas nur oniajn opiniojn, alies dirojn pri ĝi, sen ĝin mem legi: "hereza verkisto uzanta propran dialekton, novan lingvon". Ilin subtenas ankaŭ pluraj recenzistoj, movaduloj kaj eĉ postenohavaj analfabetaj Esperantistoj, kiuj erare kaj erarige parolas nur pri la lingvo, fortimigante leguntojn per siaj troigoj, sen rimarki, ke similan pritrakton ricevus neniu kaj nenia nacilingva romano el ekzemple Joyce aŭ Cortázar. La ĉefa grupo de mallaŭdantoj, Rikardo Ŝulco kaj kompanio, konsistigita de fundamentistoj kaj integristoj, nenion kontribuis, valoran aŭ ne, al nia originala beletra prozo. Sed tiun bazan miskomprenon (atenti nur la lingvaĵon, la piĉismojn, la lingvan eksperimentemon) kulpas ankaŭ la Iltisa Skolo kaj eĉ Pič mem, kiu, en sia lasta romano, Klaĉejo (1987), malsukcesas je la provo disvolvi "la profanajn kaj latentajn kapablojn de la lingvo, la babilan, konversan Esperanton". Lia Klaĉejo restas nur deponejo de esprimoj.

Ĉar mi sentas min nekapabla bone priskribi mian preferatan Esperanto-romanon (kial mi mensogu? kial mi estu objektiva?), mi citos kelkajn frazojn el jam aperintaj recenzoj pri La Litomiŝla tombejo; jen:

"Tiu ĉi nova romano /../ estas unikaĵo. Iuj legantoj ĝin ŝategos kaj alte taksos, iuj ĝin malaprobos kaj anatemos – eventuale kelkiuj spertos ambaŭ sintenojn. /../ Kial? /../ Unue, pro la eksplicitaj (vere tre eksplicitaj) amorpriskriboj, kiuj ankaŭ hodiaŭ havas la kapablon kuspi kaj ofendi ies sentemon. Kun tio ligiĝas aparta obsediĝo pri flagelado, kiu memevidente stimulas la priskribemon de la aŭtoro. 

/../ La lingvaj novismoj de Pič plej probable restos Pičismoj; se ne, tio pruvos ilian utilon, ĉar same kiel Pič mi kredas pri la fundamenta kaj Fundamenta stabileco de nia vivanta lingvo. Mi forte esperas, ke ili ne fortimigos la verajn literaturamantojn, kiuj kapablas ĝui kaj elprofiti seriozan beletron."

"Lia romano estas revolucio simila al la revolucio poezia de la budapeŝta skolo en la tridekaj jaroj." (Georgo Lagrange.)

"La Litomiŝla tombejo, verdire, estas do ege grava paso por progresigo de esperanto-literaturo: ĝi estas la unua memrakonto, en la internacia lingvo, de neŭrozo /../. La membiografio de Pič ja restos modelo de la ĝenro, ĉar ĝi atingas psikajn profundojn verŝajne ĝis nun atingitajn de neniu alia esperanto-verkisto; ke krome ĝi temas pri neŭrozo intime ligita al esperanto mem ne estas ĝia malplej grava trajto." (Laŭrenco Septje)

"/../ Kia plezuro havi en la manoj tiun libron! Por mi ĝi randas eĉ erotikan ĝuon! /../ Mi profunde dankas kaj la aŭtoron kaj la eldoniston pro tiel eksterordinara donaco!" (Juan Régulo Pérez).

"Kiu venkas siajn antaŭjuĝojn kaj kuraĝe eklegas, premie ĝuas stilon, kiu ĉiam pulsas samtakte kun la enhavo kaj ofte atingas tian virtuozecon, ke sole tio pravigas la penon." (Osmo Buller).

La stilo, ne la lingvaĵo!, de Pič influis alian romaniston, ankaŭ litomiŝlanon, Stan Bubenič, kiu en Sub cirkotendo (1988) rakontas pri sia cirka vivo post jurista kariero, per anekdotoj, klaĉoj kaj tiel plu; ĉu realaj aŭ fantaziaj, tio ne multe gravas.

Du pliaj ege gravaj membiografiaj romanoj estas Ombro sur interna pejzaĝo (1984) de Spomenka Štimec kaj Adolesko de Blazio Vaha

En ambaŭ verkoj Esperant(ist)a fono estas nur unu el la multaj interplektitaj, tiel ke en Adolesko ĝi preskaŭ ne rimarkeblas. 

Ombro.. prezentas adan malfortiĝon kaj maldensiĝon de ama kunviva rilato inter du diverslandaj geesperantistoj. Adolesko, vivon de infano-poste-junulo, kiu, katoliko en socialisma lando, iom post iom ĉesas kredi. Ambaŭ romanoj kreas antaŭ la leganto plenan karakteron de viva persono. Štimec uzas riĉan, freŝan klaran, naturan kaj esprimplenan lingvon; simile ankaŭ Vaha verkas per krea stilo, spicante la romanon per junulaj versaĵoj, ŝanĝante la rakontan vidpunkton.

Mi kuraĝas aserti, ke el inter la ondo de originalaj romanoj, kiuj lavangas la Esperantistan publikon dum la lastaj dek jaroj, klare elstaras, apud la litomiŝlaĵo de Pič, ĉi tiuj du lastaj membiografiaj verkoj.

Nun mi citu, kontraste, teksteron de Laŭrenco Septje:

"/../ Romanoj, kaj ankaŭ nombro da romanoj, estas ja signo pri vivanteco de lingvo; kaj ne nur 'gravaj' romanoj, sed ankaŭ, eble eĉ ĉefe, 'malgravaj' romanoj, krimaj, spionaj, sciencfikciaj, pornaj, ktp, ktp. Kaj, bedaŭrinde, 'malgravaj' romanoj ne multas en esperanto: se ni prenas la ekzemplon de Johán Valano kaj de la serio "ĉu..?", ili ne tre taŭgas kiel 'malgravaj literaturaĵoj' pro multegaj kialoj: – ili estas tro bone verkitaj; – la temoj, roluloj, lingvo uzata de roluloj, neniel taŭgas por la 1980-aj jaroj, sed multe pli por la 1950-aj..; – la konstanta priokupo de "dialekto" estas komplete artefarita, kaj, ĉefe, multe tro 'esperantisme' odoras; – la tuto estas iomete tro 'ĝentila', se ne 'afabla' eĉ. Johán Valano estas multe tro intelekta por skribi vulgarajn krimromanojn: kaj ĝuste tiajn ni bezonas, por ke esperanto ne plu estu kabineta lingvo! Kontraŭdiro de esperanto: ni bezonas kaj ĉefverkojn kaj malgravajn verkojn!".

Tiun alvokon de Septje ĵus respondis Varmas en Romo (1986) de Corrado Tavanti kaj Ŝia lasta poŝtkarto (1988) de Serĝo Elgo, policromanoj pli legindaj, ol nacilingvaj portrajnaj legaĵoj, ĉar estas por ni ankoraŭ troa lukso malŝpari paperon per publikigo de senvalora aŭ merda literaturo.

Sed mi ne vortumu plu pli ili. Interesiĝuntoj legu recenzojn aŭ, prefere, legu la verkojn mem. 

Nenhum comentário:

Postar um comentário