Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 23 de junho de 2013


W. H. Trompeter – La mecenato de Esperanto



Wilhelm Heinrich Trompeter, naskiĝis la 22-an de januaro 1839 en Heyde apud Rellinghausen (tiam en Prusio, hodiaŭ urboparto de Essen,Nordrejn-Vestfalio), mortis 63-jara la 7-an de novembro 1901 en Essen, estis germana "rajtigita subtermezuristo" (geometro de minejoj, germanekonzessionierter Markscheider) en Schalke (hodiaŭ urboparto de GelsenkirchenNordrejn-Vestfalio), volapukisto, esperantisto kaj grava mecenato de Esperanto.
Vivo
Trompeter naskiĝis kiel unu el sep infanoj en malriĉa katolika minista familio. Inter liaj 6-aj kaj 14-aj vivojaroj li vizitis la katolikan bazan lernejon en Rellinghausen. 1852, en la aĝo de 14 jaroj kaj ankoraŭ antaŭ la fina lerneja ekzameniĝo, li eklaboris kiel ministo (transportisto de minaj ĉaroj per tirado kaj puŝado). Post naŭ monatoj li rajtis reveni kaj inter februaro kaj majo 1853 fini la bazan lernejon. De majo 1853 li laboris en diversaj minejoj de la regiono lerninte ĉiujn subterajn taskojn kiel profundigo de ŝakto, instalo de pumpiloj, starigo de maŝinoj ktp. Paralele li de 1853 ĝis 1855 vizitis dimanĉan lernejon por teknika desegnado kaj matematiko. En 1856 li, nun 18-jara, sukcesis esti akceptita kiel minista lernanto en Essen.

Inter 1861 kaj 1863 Trompeter plenumis sian devigan milit-servon en la prusa armeo en Münster (Vestfalio). En 1864 li kiel suboficiro partoprenis la militon kontraŭ Danio kaj ricevis militan honorsignon de dua grado pro la sturmo kontraŭ Düppel (dane Dybbøl), la decida batalo de tiu milito je la 18-a de aprilo 1864.

En 1865 li pro la malbona ekonomia situacio kaj la vasta senlaboreco denove devis labori kiel simpla ministo, ĝis kiam li en 1866 fariĝis inspektoficisto.

La militon inter Prusio kaj Francio en 1871 li devis partopreni en milica bataliono starante en Francio. "Por la interrilatoj kun la loĝantoj", Trompeter skribas en sia aŭtobiografio, "mi profitis de tio, ke mi private iom lernis francan lingvon".

Volapuko kaj Esperanto
Trompeter unue estis volapukisto antaŭ li lernis Esperanton. Kiam en 1891 L. L. Zamenhof perdis ĉian esperon daŭrigi eldonadon de la sola Esperanta gazeto „La Esperantisto“ pro manko de monrimedoj, Trompeter prenis sur sin ĉiujn elspezojn de la gazeto por tri jaroj (1892-1894) kaj oferis monate 100 markojn por la redaktoro. Per lia helpo ankaŭ aperis kelkaj gravaj libroj. En 1890 Trompeter fondis grupon en Schalke. Li liveris materialon por „La Esperantisto“ kaj verkis kune kun Christian Schmidt lernolibron.

Trompeter estis kontraŭulo de la grandaj lingvaj reformoj, kiujn Zamenhof en 1892 konsideris kaj en „La Esperantisto“ prezentis al la diskuto de la tiama samideanaro. Nur kelkajn aliigojn li proponis: e anstataŭ kajz anstataŭ s en komenco de silaboj, saman finaĵon -a por adjektivoj kaj adverboj k. a. Laŭ Zamenhof: „En la historio de Esperanto al li apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo“. (Originala Verkaro 1929, p. 222).

EL WIKIPEDIO.
.........................................................................................


Nenhum comentário:

Postar um comentário