Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 4 de agosto de 2013

Konsultejo

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Konsultejo; tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu ĉi rapida servo, pri kies manko oni ofte plendis.

Publigigado de respondoj

Kiel demandi la Konsultejon?

Vi povas:
  1. uzi la demandoformularon (preferinde)
  2. sendi retpoŝton al konsultejo@akademio-de-esperanto.org
  3. sendi leteron al la direktoro de la Konsultejo: Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono
La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.
Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki ĉe urĝaj demandoj, ĝis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian ret-adreson.
La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj. (Vidu ankaŭ la regularon sube.)

Membroj

Membroj de la sekcio (en alfabeta ordo de ĉefnomoj): Gerrit BervelingMarek BlahušRenato Corsetti,Probal DasguptaEdmund Grimley EvansPaul GubbinsLena KarpuninaBoris KolkerJouko Lindstedt,François Lo JacomoAnna LowensteinGeraldo Mattos Gomes dos SantosBrian MoonBarbara PietrzakSergio PokrovskijOtto PrytzAlexander ShlaferAmri WandelBertilo Wennergren.

Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto

  1. La demandoj senditaj interrete (per demando-formularo aŭ retpoŝte: konsultejo@akademio-de-esperanto.org) venas rekte al la retgrupo de la Konsultejo.
  2. Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperpoŝton. La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni faras demandon al alia Akademiano, tiu ĉi transdonu ĝin al la direktoro de la Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj transdonas ĝin, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.
  3. La konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene de la retgrupo de la Konsultejo ĝis la indikita tempolimo (aŭ, se tempolimo ne estas indikita, laŭeble plej rapide).
  4. Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas la respondon kaj sendas ĝin al la demandinto (kun kopio al la konsulteja ret-grupo) kaj decidas ĉu necesas publikigi la respondon en la retpaĝaro de la konsultejo aŭ/kaj transsendi ĝin al la Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).
  5. Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro povas prezenti ĝin al alia koncerna sekcio aŭ al la Pleno de la Akademio por plia studado.
  6. La estraro de la Akademio decidas, ĉu aperigi rekomendojn de la konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário