Originalaj poemoj de L. L. ZAMENHOF
MIA PENSO
Sur la kampo, for de l'mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l'espero.
Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, -
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.
“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta
Post somera promenado!
Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!(¨*)
Kion havis mi plej karan
La junecon – mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, -
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro -
Venu tuj al mi la morto,
en espero – sen doloro!
Blogo destinado a interação com meus alunos do Curso de Esperanto da Universidade Federal do Ceará. Blogo kiu celas interrilatojn kune kun miaj gelernantoj de Esperanto-kurso ĉe UFC. ĈI TIE VI TROVOS: 01- Informojn; 02- Paĝojn de la esperanta literaturo; 03- Ekzercaron; 04- Krucvortojn; 05- Iom pri historio de Esperanto; 06- Gramatikajn klarigojn.
Quem sou eu

- Adelson Sobrinho
- Fortaleza, Ceará, Brazil
- Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário