ESTAS MI ESPERANTISTO
Julio Baghy(el la libro ORA DUOPO)
Verda stelo sur la brusto
iom pala pro la rusto.
Mi ne estas purigisto:
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la mefisto(1);
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido
“Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto(2);
estas mi esperantisto.
Post la mort' ĉe tombo mia
staras “rondo familia”
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.
JULIO BAGHY ( 1892-1980)
Hungaro, verkisto kaj Esperanto-instruisto, antaŭe aktoro. Konata al esperantistoj kiel “paĉjo Julio Baghy”. Laŭ lia iniciato, la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis Tago de la Esperanto-libro. Inter liaj multaj verkoj elstaras: Sonĝe sub pomarbo, Verda Don Kiĥotoj, Hura!, La vagabondo kantas.
(1) Mefisto = nomo de la diablo en la legendo de D-ro Faŭsto.
(2) Sofisto = persono kutime uzanta sofismojn en polemikoj, ktp.
Blogo destinado a interação com meus alunos do Curso de Esperanto da Universidade Federal do Ceará. Blogo kiu celas interrilatojn kune kun miaj gelernantoj de Esperanto-kurso ĉe UFC. ĈI TIE VI TROVOS: 01- Informojn; 02- Paĝojn de la esperanta literaturo; 03- Ekzercaron; 04- Krucvortojn; 05- Iom pri historio de Esperanto; 06- Gramatikajn klarigojn.
Quem sou eu
- Adelson Sobrinho
- Fortaleza, Ceará, Brazil
- Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário