LA PREPOZICIOJ EN ESPERANTO.
MODESTO KAJ DIOGENO
Estis du bonaj amikoj: Modesto kaj Diogeno. Ili estis diligentaj personoj, kiuj PER multjara laborado ŝparis malmulte DA mono.
Modesto kaj Diogeno ofte meditis PRI simpla familia domo. ANSTATAŬ grandaj domoj ili konstruis du malaltajn domojn. Diogeno estis stranga homo. LAŬ lia opinio la fenestroj ne estas necesaj, do li faris la domon SEN fenestroj. KONTRAŬ ĉi tiu falsa opinio, la domo DE Modesto estis konstruita KUN fenestroj.
Okazis diskuto INTER la amikoj PRO la malsamaj opinioj. POR denove interamikiĝi, ili rezignis PRI la kaŭzo DE la malpaco, kaj ili donacis la du domojn POR ilustrado DE la esperantaj prepozicioj.
Tamen la du amikoj estis pli melankoliaj. Ili deziris esti pli gajaj; PRO tio ili vojaĝis AL Esperanto-kongreso. Ilia vagonaro konsistis KROM la lokomotivo EL ses vagonoj, sed SUR nia bildo estas nur unu vagono.
La rapida vagonaro kuris PRETER kampoj, montoj kaj vilaĝoj. MALGRAŬ la varma aŭgusta tago, DUM la tuta vojaĝo ili fartis agrable. Ili vojaĝis DE la finstacio, ĜIS la urbo, kie estis la kongreso.
DUM la kongreso, ili ricevadis distingaĵon PRO la meritoj, kiujn ili akiris PER la malegoista donaco DE la domoj.
La du amikoj forlasis la kongreson KUN granda kontentiĝo.
PREPOZICIOJ:
AL / ANSTATAŬ / ANTAŬ / APUD / ĈE / ĈIRKAŬ / DA / DE / DUM / EKDE / EKSTER / EL / EN / ĜIS / INTER / JE / KONTRAŬ / KROM / KUN / LAŬ / MALANTAŬ / MALGRAŬ / OL / PER / PO / POR / POST / PRETER / PRI / PRO / SEN / SUB / SUPER / SUR / TRA / TRANS.
******************************************************************************
Ekzerco prezentita la 11-an de aprilo 2011, ĉe kvara semestro de Esperanto-kurso en UFC
Nenhum comentário:
Postar um comentário