Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 3 de novembro de 2011


 


Kio estas la Delegita Reto

Multaj el la plej aktivaj membroj de UEA — kaj pli ol kvarono de la tuta membraro — estas anoj de ĝia unika Delegita Reto. La delegitoj estas la lokaj reprezentantoj de UEA en miloj da urboj tra la mondo. Ili ligas la lokan esperantistaron kun la monda movado, provizas informojn kaj helpon al vojaĝantaj esperantistoj, kaj ofte estas la publika vizaĝo de la Esperanto-movado en sia regiono.
UEA havas pli ol 1900 delegitojn en 90 landoj.
Jen la kvar specoj de delegito:
  • Delegito (D) - okupiĝas pri la loka movado ĝenerale
  • Vicdelegito (VD) - helpas kaj anstataŭas la Delegiton, speciale en grandaj urboj
  • Junulara Delegito (JD) - okupiĝas pri la loka junulara movado
  • Fakdelegito (FD) - okupiĝas pri temo, pri kiu li aŭ ŝi havas aparte grandan scion, sperton aŭ intereson.
Aldone, la pli multaj landoj havas ĉefdelegiton, kiu prizorgas la tutan reton kaj estas la ĉefa reprezentanto de UEA en sia lando. Pro sia grandeco, Brazilo enkondukis sistemon de regionaj delegitoj, kiuj prizorgas apartajn provincojn aŭ provinco-grupojn. En aliaj landoj funkcias peranto.
Delegito evidente estu kompetenta pri la lingvo kaj pri la movado. Li aŭ ŝi devas esti Individua Membro de UEA (ankaŭ dum la jaro antaŭ la nomigo), kaj prefere estu Membro-Abonanto. Junulara Delegito estu 16- ĝis 30-jara; aliaj delegitoj estu minimume 18-jaraj.
Ĉiu grupo kun dek individuaj membroj de UEA rajtas mem elekti sian delegiton.
Se vi plenumas tiujn kondiĉojn, estas agema kaj inciatema, kaj disponas pri tempo por iom korespondi, petu pliajn informojn ĉe la ĉefdelegito aŭ peranto en via lando. Se tiu ne ekzistas, kontaktu vian landan asocion aŭ la Centran Oficejon de UEA. Ankaŭ konsulteblas la Regularo pri Delegitoj kaj Konsilaro por Delegitoj.
Lasta ŝanĝo:
2006-03-13
Adreso:
http://uea.org/agadoj/delegita_reto.html



Nenhum comentário:

Postar um comentário