Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?
PUBLIKIGITA SEPTEMBRO 18, 2011 DE MIROPIRO
“Ĉu eblas la mondo, kie multaj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, kunekzistas en relativa egaleco, kaj kie komunikado je tutmonda skalo estas egale alirebla kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj?”
Ĉiuj tiuj projektoj estis realigitaj dum la lasta jardeko, sed ESF ekzistas ekde 1968. Rakontas E. James Lieberman, unu el la fondintoj de ESF: “Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj mi estis la fondinta triopo de ESF en 1968. Tra 30 jaroj (dume aliĝis David Jordan kaj Mark Fettes) ni eldonis raportojn kaj novaĵleteron por informi lingvistojn kaj edukistojn pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia merito kiel science esplorinda afero.“
Per la subvenciado de sciencaj studoj kaj edukaj projektoj, ESF celas plibonigi komprenon de Esperanto mem, plibonigi instruadon kaj lernadon de Esperanto en Nord-Ameriko kaj tutmonde, kaj plibonigi komunikadon inter esploristoj kaj edukistoj, kiuj interesiĝas pri interlingvaj temoj.
En la pasinteco ESF plejparte plenumis sian laboron per subtenado de sciencaj esploroj kaj Esperanto-kursoj en Nord-ameriko. ESF donacis monon al esploristoj, kiuj studis Esperanton kaj interlingvistikajn temojn, kaj subtenis komunikadon inter tiuj esploristoj. Delonge ESF subtenas la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK), usonan Esperanto-kursaron, kiu okazas ĉiu-somere ekde 1970.
ESF ankoraŭ subvencias esploristojn kaj Esperanto-kursojn, sed multajn jarojn post la fondiĝo de ESF la mondo ŝanĝiĝis. Aperis interreto, kaj en 1999 ESF ricevis signifan monsumon per la testamento de Bill kaj Catherine Schulze, konataj usonaj Esperantistoj. ESF subite povis subteni multajn projektojn, kiuj estus nepenseblaj nur kelkajn jarojn antaŭe, pro la novaj teknologiaj kaj financaj rimedoj disponeblaj al ĝi.
En 2002 naskiĝis lernu.net, kiu nun estas la plej granda Esperanto-komunumo en la mondo. D-ro Lieberman, kunfondinto de ESF, rakontas ke “Niaj laboroj havis malgrandan efikon ĝis la Interreto, kiam, per lernu.net, io grava naskiĝis.”lernu.net estas senpaga paĝaro, kiu ofertas multege da lerniloj kaj aliaj rimedoj al siaj lernantoj; senpaga, kio tamen ne signifas senkosta. lernu.net ricevis financan subtenon de ESF dum ĉiuj 9 jaroj de ĝia ekzisto, sume pli ol 280.000 EUR. Laŭ Lieberman, “Danke al la subteno de Bill kaj Catherine Schulze, ESF povis fari tion.”
Danke al la subteno de ESF, lernu.net kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj. La paĝaro estas tradukita en 37 lingvojn. Kvankam la moderna Esperanto-movado estas grandparte centrita en Eŭropo, kaj kvankam plej multaj lernu!-uzantoj (pli ol 48.000) ja loĝas en Eŭropo, lernu! havas pli ol 2600 uzantojn el Afriko, pli ol 3000 el Oceanio, pli ol 11.500 el Azio, kaj pli ol 35.000 el Ameriko. Preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas reprezentitaj en la lernu!-uzantaro. Estaslernu!-uzantoj el Birmo, Afganujo kaj Reunio (insuleto en la Hinda oceano); estas lernu!-uzantoj en Turkmenujo, en la Palestinaj Teritorioj kaj en Bocvano. Estas lernu!-uzantoj en amaso da landoj, kiuj ne havas Esperanto-asocion. Tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.
Por festi la registriĝon de la 100.000-a uzanto de lernu.net, lernu!-teamo kunlabore kun E@I lanĉis donac-kampanjon por subteni ESF. La celo estas kolekti 100.000 eŭrojn por ESF antaŭ la 15a de decembro, 2012. Sen ESF Esperantujo ofertus malpli da servoj al Esperantistoj kaj al tiuj, kiuj volas lerni Esperanton, kaj estas deziro helpi al ESF daŭrigi sian bonan laboron. Tio estas tre ambicia tasko, sed ĝi povas esti realigita, se multaj Esperantistoj subtenos tiun iniciaton. Speciale por tiu ĉi kampanjo estis funkciigita aparta retpaĝohttp://kampanjo.ikso.net , ĉe kiu eblas trovi detalajn informojn pri la kampanjo kaj pri la ebloj donaci.
Ne nur lernu.net ricevis financan subtenon de ESF, sed ankaŭ multaj aliaj Esperanto-projektoj. Sube estas esprimoj de subteno por la donac-kampanjo de diversaj Esperantistoj, kiuj ricevis helpon de ESF por siaj projektoj:
Mark Fettes, vic-prezidanto de ESF, eksa estrarano de UEA: “Kun la
reta epoko, nia mondo malkreskis, kaj multege kreskis la eblecoj rapidekomuniki, decidi kaj agi. Iom post iom nia tuta movado devos adaptiĝi al tio, sed ESF jam montras la vojon, subtenante promesplenajn iniciatojn sur la kampoj de edukado, scienco kaj teknologio. Se vi donacos al ESF, vi povos esti certa, ke via mono uziĝos por konkretaj projektoj, bone mastrumataj, kiuj altigos la prestiĝon, videblecon, kaj uzindecon de Esperanto en epoko de tutmondiĝo.“
Senad Čolić, ku
nfondinto de humanitara societo „Espero“ (1996) kaj de profesia oficejo ELBH (1974): “La eldonaĵo „Eŭropa Unio – Lingvaj kaj kulturaj aspektoj“ kun referaĵoj kaj diskutintervenoj el la samnoma simpozio, okazinta en Sarajevo (Bosnio) en 2010, estas eldonita interalie kun finnaca subteno de ESF.
ESF ludas ege valoran rolon en la E-movado, precipe se potenciala eldonanto pretendas engaĝi ekstermovadajn fondusojn por siaj lingvosciencaj projektoj, gravas ke en la E-movado estu ilia partnera institucio kun la sama intereso preta ankaŭ finance subteni la projekton. La projekto tiam havas pli da ŝancoj realiĝi.”
ESF estas praktike la sola fondaĵo, kiu povas financi e-rilatajn projektojn en signifa mezuro.Post kiam la Interlingvistikaj Studoj de la pola Universitato Adam Mickiewicz travivis siajn unuajn jarojn (starto en 1998), la stipendioj de ESF ekde 2002 por kelkaj studentoj, kiuj aliel ne povus aliĝi al la pagendaj postdiplomaj studoj de UAM, signife kontribuis al la aliĝo de esperantistoj el diversaj landoj kaj tiel al la prospero de la Studoj.
La Interlingvistikaj Studoj venigas esperantistajn fakulojn el diversaj landoj por gvidi kursojn al la multnacia partoprenantaro – kio ebligas interkulturan traktadon de esperanto kaj komparajn lingvistikajn studojn. En septemro prelegos John Wells pri fonetiko, Vera Barandovska pri interlingvistiko, Aleksander Melnikov pri kulturo kaj la polaj literaturistoj Lida Ligeza kaj Tomasz Chmielik pri la unua periodo de e-literaturo.
Ĉi-jare startas nova grupo kun 18 partoprenantoj el Svisio, Hungario, Pollando, Germanio, Hispanio, Francio, Italio, Rusio kaj 5 brazilanoj dank` al la stipendioj de ESF kaj parte al tiuj de UEA-ILEI.”
Erin PIATESKI
(lernu!-teamano kaj E@I-aktivulo)
La artikolo origine aperis en oktobra numero de La Ondo de Esperanto, ĝi ankaŭ legeblas rete ĉe: http://sezonoj.ru/2011/09/esf/
Nenhum comentário:
Postar um comentário