SPERTO
DE ZAMENHOF
*Ismael
Gomes Braga
(El
“VETERANO? - unua libro originale verkita de brazilano, en
Esperanto- paĝoj 137-142)
Pli ol aliaj rasoj hebreoj ĉiam nepre bezonis lingvon
internacian, ĉar ili vivadis dise tra la mondo kaj tamen havante
komunajn religiajn interesojn.
Ili ja posedis tra la jarmiloj religian lingvon
internacie uzatan de kleruloj kaj religiestroj, sed ne de la tuta
popolo, nome la hebrean lingvon. La popolo kreis al si ĵargonon
ankaŭ internacie uzatan, kiu jam akiris nun literaturan forton, eĉ
originalan poezion, paralele kun la hebrea, sed neniel simila al ĉi
tiu.
Sekve, la hebreoj posedas por sia raso du lingvojn
internacie uzatajn parole kaj skribe. La hebrea havas glorajn
tradiciojn, kaj estas amata kiel religia lingvo kaj deviga kiel Leĝa
lingvo, la lingvo de Torah. Kiel religia lingvo ĝi estas lernata.
Ankaŭ mi penas lerni ĝin!
Ĝis la unua duono de la 19ª jarcento ĝi estis
mortinta, uzata nur de teologo kaj filozofoj; sed genia judo nomata
Eleazer(1) ben Judah, samtempano kaj kuracista kolego de
Zamenhof, komprenis la bezonon de lingvo historia por la juda raso
kaj per energia kaj persistema agado revivigis la lingvon de la
Biblio kaj metis ĝin denove sur la lipojn de la popolo, eĉ de
infanoj, kaj fine ĝi fariĝis oficiala lingvo de la Juda Ŝtato,
kiam la hebreoj reakiris la sendependecon de Izraelo.
La juna Zamenhof do posedis spertojn pri la
funkciado de du internaciaj lingvoj, uzataj mondskale de hebreaj
rondoj en literaturo kaj parolo, kaj li konstatis laŭ la triumfo de
Eleazar ben Judah la miraklan povon de lerta kaj persistema
propagando gvidata tra la koroj, ne nur tra la cerboj. La propaganda
laboro de ben Judah por la hebrea lingvo parolis ĉefe al la sentoj
de la judoj, montris al ili la nepran vivbezonon de posedo de
historia, respektinda lingvo por restarigi la nacion kaj fari la
hebreojn popolo honorata kaj respektata en la mondo. Kaj oni
aŭskultis lin kaj revivigis la lingvon.
Vidante ne nur la hebrean rason kiel ben Judah, sed
la tutan homaron, Zamenhof ŝvebis multe pli ol lia eminenta kolego,
kaj uzis ĉefe la sentajn argumentojn por varbi pioniroj
Ankaŭ por la konstruo de la lingvo la hebrea
sperto estis al li tre utila: li profitis multe pli ol ekstere ŝajnas
por simpligi la lingvon laŭ hebreaj modeloj.
Por la vortaro la hebrea neniel povis helpi, ĉar
ĝiaj radikoj ne estas internaciaj; sed la gramatiko hebrea inspiris
al Zamenhof multon tre bonan. Mi menciu nur kelkajn trajtojn:
1-e. La hebrea ne havas artikolon nedifinitan, kaj
nur unu solan neŝanĝeblan artikolon difinitan, same kiel E-o.
2-e. En la hebrea ne ekzistas diftongoj, ĉar
la literoj ŭ kaj j estas
konsonantoj, same kiel en E-o. Kiom da malfacilaĵoj kreas la
diftongoj por la akcento ni konstatas je ĉiu paŝo ĉe niaj naciaj
lingvoj kaj en mortenaskitaj projektoj de L. I. La hebrea kaj E-o ne
konas tian malfacilaĵon.
3-e. La hebrea ne posedas subjunktivan
modon, kiu dumvive turmentas nin en niaj naciaj lingvoj kaj tial E-o
ankaŭ ne havas ĝin.
4-e. Same kiel la hebrea, ankaŭ Esperanto
ne posedas specialajn formojn simplajn por distingi inter perfekto
kaj neperfekto ĉe la verboj.
5-e. Nur nominativon kaj akuzativon havas
la hebrea kaj E-o.
6-e. La finiĝo -u
por la imperativo estas hebrea
kaj araba, ne elpensaĵo kaprica de Z, kiel iam diris “reformisto”,
kiu ĝin mallerte anstataŭigis per -ez (
kiu ja ne ekzistas, ĉar en la franca ĝi estas elparolata kiel
é aŭ er,
sed ne -ez.
7-e. Same kiel en
E-o la hebrea vortaro estas aranĝata laŭ la radikoj.
Tiuj principoj, elprovitaj en la hebrea
tra jarcentoj da vivado, konsiderinde simpligis kaj faciligis la
Esperantan gramatikon; sed la ekstera aspekto de la lingvo laŭŝajne
estas tute okcidenta, ĉar la internaciaj radikoj, afiksoj kaj
gramatikaj finaĵoj estas okcidentaj. Mi diras “laŭŝajne”, ĉar
la aglutinado en Esperanto ankaŭ estas okcidenta, sed ne orienta.
Zamenhof ne
nur estis genia homo, sed li posedis ankaŭ ekde la juneco spertojn,
kiajn pluraj lingvistoj neniam akiris pri la ekzisto kaj strukturo de
du lingvoj internacie funkciantaj; tial li kreis nian
mirindan lingvon kun perfekta sekureco laŭ vivantaj modeloj, kaj
ĉiuj provoj “reformi” ĝin fariĝis ridindaj fiaskoj.
El inter la
spertoj de la Aŭtoro de Esperanto estis ankaŭ tiu pri la bezono de
netuŝebla fundamento. La netuŝebla fundamento de la hebrea estas la
Bblio, en kiu neniu rajtas ŝanĝi aŭ korekti ion ajn; eĉ la plej
evidentan eraron oni neniam korektas em la hebrea Biblio. Oni nur
mencias en la marĝeno de la paĝo, kiel oni devas korekte legi la
eraran vorton, sed tiu ĉi restas kaj estas eterne kopiata aŭ
respresata sen ŝanĝo.
Tiu neŝanĝebleco
de la modela teksto eternigis la unuecon de la hebrea lingvo tra la
mondo. Zamenhof kreis netuŝeblan fundamenton por Esperanto
kaj plie tradukis la Biblion, kiu ankaŭ por multaj homoj estas
neŝanĝebla modelo.
La angla traduko
de la Biblio ankaŭ fariĝis klasika modelo por la angla lingvo,
kvankam en ĝi estas eraroj; ekzemple, la 16-a paragrafo de la
ĉapitro dua de Hoŝea
tekstas jene en la angla traduko:
“ And it shall be at that day, saith the
Lord, that thou shalt call me Ishi; and shalt call me no more Baali”.
La anglaj
tradukintoj faris pli ol unu eraron en tiu paragrafo:
1-e.
ISHI = mia edzo, kaj BAALI
= mia mastro, ne estas propraj nomoj kaj ne povas resti en la
originala lingvo.
2-e. La pronomo
thou devus esti she,
kaj la verbo shall (
aŭ will). La
hebrea verbo tikri
estas
dusenca: ci nomos,
kaj ŝi nomos. Nur
laŭ la senco oni povas decidi, kaj en tiu teksto Dio parolis al la
profeto pri la virino,
ne al la virino, sed la anglaj tradukintoj dormetis kaj eraris.
Mi komparis la
tradukon de Zamenhof kun la originalo kaj tovas ĝin tute korekta. Ĝi
tekstas: “En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min:
Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro”.
La traduko de
Zamenhof estas tre lerta. Kvankam ISHI
kaj BAALI ambaŭ
signifas “edzon”, estas grava nuanco inter ili: ISHI
estas mia viro, mia amato; dum
BAALI estas la
aĉetinto de la virino, la posedanto laŭ antikva rajto, sekve li
povas esti malamata edzo, ĉar li estas mastro de la virino. Dio
volas esti la amato, ne la mastro de la homaro. Laŭ la teksto de
Hoŝea, virino estas
uzata en la senco de homaro.
Malgraŭ eraretoj de traduko, la angla
teksto estas modelo kaj eĉ ateistoj studas ĝin. Nu, la sperto de
Zamenhof donis al ni ankaŭ tiajn neŝanĝeblajn modelojn. Nun la
fiasko de la ŝanĝeblaj prokektoj jam konvinkis nin ĉiujn pri la
praveco de tiaj neŝanĝeblaj fundamentoj kaj ni ĉiuj defendas ilin
kontraŭ la reformistoj.
Certe la lingvo
kreskos kiel nun kreskas la hebrea en la moderna uzado, sed oni ĉiam
respektos la neŝanĝeblajn modelojn.
Tiuj modeloj por ni estas 'Fundamento de Esperanto”,
“Fundamenta Krestomatio”, “La Biblio” k. verkoj de nia genia
majstro.
***********************************************************************
(1) – Eleazer ( aŭ Lazarus) signifas:
Helpato de Dio. En la hebrea eldono de “Fundamento de Esperanto”
la nomo de la Aŭtoro estas D-ro Eleazer Zamenhof. Sekve, Zamenhof
estis ankaŭ samnomulo de ben Judah. Ambaŭ estis Helpatoj de Dio.
Nenhum comentário:
Postar um comentário