AL LA
FRATOJ
Délio
Pereira de Sousa
El
Almanako Lorenz, 1988, p. 51
Tre modeste la majstro
Zamenhof verkis poemon dediĉitan ne “al la disĉiploj”, sed “al
la fratoj”. Kiel humila li estas!
Ĝin li komencis per frata
alvoko. “Forte
ni staru, fratoj amataj, por nia sankta afero.”
Por
afero, kiun li taksas sankta. Kial do nuntempe la materiistoj volas
preni la movadon por ĝin gvidi sen la “interna ideo”? Ĝi estas
la animo, la lingvo estas la korpo. Same kiel korpo ne vivas se la
animo ĝin forlasas, tiel same la lingvo ne vivas sen la interna
ideo. Ni ne kredu, ke ni povos konduki al la fina venko tiun korpon
sen animo. Tiel same kiel Zamenhof taksis la aferon sankta, ni ankaŭ
ĝin havu kiel sankta afero, ni, la kristanoj, ni, la budhanoj, ni,
la mahometanoj, ni, la hinduoj, ni, la spiritualistoj de ĉiuj skoloj
kaj de ĉiuj societoj.
Esperanto
estas ja instrumento por la starigo de la paco inter la popoloj kaj
nacioj, same kiel la religio estas la helpilo por la starigo de la
paco en la homa spirito.
Kaj
la majstro instigas nin al la batalo: “Ni
bataladu kune tenataj per unu bela espero!”
Sed
li estas optimisto, li ne perdas la esperon: “Regas
ankoraŭ nokto sen lumo, la mondo dormas obstine”,
- bedaŭrinde - “sed
jam leviĝos baldaŭ la suno, por lumi, brili senfine.” Li
kuraĝigas nin per lia espero. Li montras, ke li scias, ke la tria
jarmilo portos la lumon, ĉar baldaŭ leviĝos la suno.
En
la tria strofo li instigas nin veki la homojn: “Veku,
ho veku konstante, ne timu ridon, insulton! Voku, ho voku
ripetadante, ĝis vi atingos aŭskulton!”
La
granda animo fidas pri nia laboro, kaj li diras:
“Dekon da fojoj vane perdiĝos la voko via ridata, - la dekunua
alradikiĝos, kaj kreskos frukto benata.”
Li
bedaŭras pro nia malproksimeco kaj iomete maltrankviliĝas pro nia
eventuala mallaboremo: “
Tre malprokime ĉiuj ni staras unuj de la aliaj... kie vi estas, kion
vi faras, ho karaj fratoj vi miaj?”
Jen
ni! Pardonu, kara majstro, se ni ankoraŭ malmulte laboras! Sed ni
promesas...
“Vi en la urbo,
vi en urbeto, en la malgranda vilaĝo, ĉu ne forflugis kiel bloveto
la tuta via kuraĝo?” Kia zorgo, kara majstro, vi havas por ĉiu
el ni! Kia atento, ke ne perdu ni la kuraĝon kunbatali! Jes, ĉar
foje la rezultoj de nia laboro estas preskaŭ senesperigaj! Foje la
malhelpoj estas tre grandaj!
“Ĉu vi sukcese
en via loko kondukas nian aferon, aŭ eksilentis jam via voko, vi
lacaj perdis esperon?” Vera gvidanto de la movado! Ho, kara
frato, se vi perdis la esperon pri la lasta kaj fina sukceso, relegu
la vortojn de Lazaro. Aŭdu lin. Pensu, ke li staras ĉe vi, kaj vin
kuraĝigas.
“Iras senhalte
via laboro honeste kaj esperante? Brulas la flamo en via koro, neniam
malfortiĝante?” Kaj li daŭre pensas pri nia laboro kaj pri
nia spiritoforto. Li demandas rekte pri nia laboro kaj pri nia koro.
Ĉu ni povas jese lin respondi?
Fine, li ĝojas pri
ni. “Forte ni staru, brave laboru, kuraĝe, ho nia rondo! Nia
afero kresku kaj floru per ni en tuta la mondo!” Jes, ni ne
atendu la aliajn, sed ni faru nian laboron.
“Ni ĝin
kondukos ne ripozante, kaj nin lacigos nenio; ni ĝin traportos,
sankte ĵurante, tra l' tuta mondo de Dio!” Ni faru nian modestan
taskon kun amo kaj entuziasmo. “Malfacileco, malrapideco al ni la
vojon ne baros. Sen malhonora malkuraĝeco ni kion povos , ni faros.”
Ni ne urĝas, ĉar ni scias, ke la homaro bezonas tempon por
akcepti la instrumenton por paco kaj frateco.
“Staras ankoraŭ
en la komenco la celo en malproksimo – ni ĝin atingos per la
potenco de nia fota animo” Kia certeco! Kia sekureco!
“ Ni ĝin atingos per la
potenco de nia sankta fervoro, ni ĝin atingos per pacienco kaj per
sentima loboro.” Sed
la majstro atentigas nin pri tio, ke por atingi la celon ni bezonas
fervoron, paciencon kaj laboron. Ni atentu!
“Glora la celo, sankta l'
afero, la venko – baldaŭ ĝi venos; levos la kapon ni kun fiero,
la mondo ĝoje ni benos.” Ni
ne maltrankviliĝu, ni ne pensu pri la venko, pri la tempo kiam ĝi
venos. Ĝi ja iam venos. Ni simple laboru, kaj atentu pri la lasta
strofo: “Tiam
atendas nin rekompenco la plej majesta kaj riĉa: Nia laboro kaj
pacienco la mondo faros feliĉa.” Ni
proksimiĝu al la Granda Animo Lazaro: la frukto de nia laboro ne
apartenas al ni, la rekompenco plej majeca kaj riĉa... estas tia, ke
nia laboro kaj pacienco faros feliĉa la tutan mondon, la tutan
homaron.
Karaj fratoj, ni ankaŭ estas feliĉaj tiam, ĉar ni vivadas sur ĉi
tiu mondo, kaj sur ĝi ni vivos ankoraŭ kelkajn jarmilojn!
Nenhum comentário:
Postar um comentário