LITERATURA
LINGVO
Ismael
Gomes Braga*
(El
“VETERANO” - la unua libro originale verkita de brazilano,
en Esperanto, p. 172)
Ĉiuj
malnovaj lingvoj estis kreitaj unue parole kaj nur post jarmiloj de
la buŝa uzado ili akiris skribon kaj iom post iom penis fariĝi
literarturaj lingvoj.
Dum
tiu longa uzado de la lingvo nur parole ĝi ne havis unuformecon nek
regulecon, kaj eniris en la literaturon jam tute kripla; tial nur kun
granda penado oni povas uzi ĝin por celoj pli altaj ol la unuaj
materialaj bezonoj, kiuj ĝin kreis en la pratempo.
La
unua lingvo jam denaske literatura – heredinta la spertojn de ĉiuj
antaŭaj – estas Esperanto, ĉar ĝi efektive naskiĝis en libro
kaj vivas pli skribe ol parole; tial iom post iom ĝi atingas la
altan nivelon de supere literatura lingvo, de la vere literatura
lingvo en la mondo.
Niaj
poetoj, verkistoj, sciencistoj kaj teknikistoj daŭrigas la laboron
de Zamenhof por la kreado de la plej majesta instrumento por la homa
spirito, kiun la homaro iam konos.
Tiu
ellaboriĝo postulas longan tempon, ĉar Esperanto heredos ĉion
bonan kaj belan ekzistantan kaj ekzistontan en ĉiuj lingvoj, kaj
kreos mem multon originale sian por komuna uzado. Ĝin ellaboros
verkistoj posedantaj kiel proprajn la plej diversajn lingvojn de la
mondo.
Kiom
da tempo postulos tiu ellaboriĝo?
Ĝi
neniam finiĝos dum la homaro vivos kaj progresos; sed post kekaj
jardekoj Esperanto
jam estos atinginta nivelon, kiun neniu alia lingvo iam posedis. Eĉ
nun ĝi jam estas pli riĉa kaj taŭga por literaturo ol miloj da
aliaj ekzistantaj lingvoj; kaj nur tre malmultaj estas pli riĉaj ol
ĝi.
Niaj talentaj poetoj jam verkas
en ĝi pli ĝoje ol em ĉiuj aliaj lingvoj.
La plej mirinda literaturo
estas ankoraŭ verkota, ne jam verkita; ĉar nur nun estas kreata la
vere literatura lingvo de la homaro.
Nenhum comentário:
Postar um comentário