SINTAKSO
(El Skizo pri Teorio de Esperanto, p. 31)
Vort-formo en propozicio
La vic-ordo de vortoj en frazoj
La vic-ordo de la frazeroj(vortoj) en la frazo en Esperanto estas per nenio ĝenata krom postulo de klareco, precizeco kaj simpleco. Tiuj postuloj estas kriterio de bona stilo. Oni povas aldoni nur ke necesas laŭeble konservi en propozicio la logikan ordon, t. e. ke la subjekto laŭeble antaŭiru prekikaton kaj la predikato – komplementon. Ĝenerale en la frazo oni metas sur la unuan lokon la vorton pleje akcentatan. Ekzemple: Filo amas patron ( temas speciale pri filo ); Patron amas filo (temas speciale pri patro ).
La sama natur-logika tendenco en frazoj esperantaj – meti unualoke la vortojn plej gravajn – kaŭzas la kutimon ke ofte la adjektivo karakterizanta postsekvas la substantivon karakterizatan. Ekzemple: Lingvo internacia; patro bona, ktp.
Sed ankaŭ obeo al tiuj kutimaj formo-uzoj formale tute ne estas deviga. Necesas nur ke la vortoj uzataj en propozicio klare esprimu la sencon de propozicio kaj reciprokan inter si dependon de la vortoj uzitaj.
FONTO: E. Drezen. SKIZOJ PRI TEORIO DE ESPERANTO, Dansk Esperanto-Forlag, 1975. Presejo: D.E.F. DK.
Nenhum comentário:
Postar um comentário