Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 1 de abril de 2012




KI-VORTOJ ADVERBAJ

Adelson Sobrinho

adelsonsobrinho@bol.com.br

“ En la morfologio de la Esperantaj vortoj estas kaŝita ilia gramatiko kaj sintakso”(E. Drezen).

Ad-verbum – latina vorto = AL + VERBO

ADVERBO = “ vortspeco, kiu modifas: a)verbon; b) adjektivon; c)alian adverbon; aŭ d) tutan frazon. (Luft, 1973). Indikas Cirkonstancon.

CIRKONSTANCO = ‘ Detala apartaĵo, kiu akompanas agon, fakton, situacion.(PIV, p. 147).

1. En Esperanto la KI-VORTOJ ne nur demandas, sed ankaŭ faciligas al la lernantaro la analizon de la sintagmoj.

KI-VORTO   CIRKONSTANCO                          EKZEMPLO

KIAL            MOTIVO/KAŬZO                          Pro malbonfarto, li ne venis.

KIAM          TEMPO                                            Hieraŭ li ne venis.

KIE              LOKO                                              En la leciono li ne ĉeestis.

KIEL            MODO                                            Petro fartis tre malbone.

KIEN           DIREKTO/ALMOVO                     Hejmen li reiris.

KIOM          KVANTO/INTENSECO                Lia stomako doloris multe.



Hieraŭ, pro malbonfarto, Petro ne ĉeestis en la leciono, ĉar lia stomako doloris multe. Pro tio, li reiris hejmen.

1. LA STOMAKO DE PETRO DOLORIS.(SITUACIO)

2. LI NE ĈEESTIS LA LECIONON.(FAKTO)

3. PETRO REIRIS HEJMEN.(AGO)

KIAL PETRO NE VENIS?                 – ĈAR LI FARTIS TRE MALBONE.

KIAM LI NE VENIS? -                      - HIERAŬ.

KIE LI NE ĈEESTIS?                        – EN LA LECIONO.

KIEL LI FARTIS?                              – TRE MALBONE.

KIOM DOLORIS LIA STOMAKO? - MULTE.

2. Por ke oni trovu aliajn cirkonstancojn, estas necese uzi prepozicioj kune kun korelativoj:  KIU/ KIO. Ekzemple:

• Mi venis kun geamikoj. Kun kiuj mi venis?

• Ŝi vojaĝas per aviadilo. Per kio ŝi vojaĝas?

Nenhum comentário:

Postar um comentário