Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 24 de abril de 2012


Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto

(El www.lernu.net)

Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS!
La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro (http://www.pasportaservo.org), kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn.
Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj!
La gravaj demandoj- Kial oni renovigas PS-n?
Pasporta Servo estas bonega dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu ĉi plue estu sukcesa, ĝi bezonas daŭre esti „reinventita“. Tial, TEJO decidis renovigi ĝin kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi ĝin pli simpla, pli efika kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojaĝantoj. Kompili la ĉiujaran eldonon de PS estas grandega tasko kiun dum 13 jaroj plenumis Derk Ederveen. Dank'al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj estos dividebla je pluraj personoj.
- Kio ŝanĝiĝis?
La nova retpaĝo www.pasportaservo.org ofertas multajn eblojn kiuj ĝis nun ne estis: rekta aliĝo en la retejo, rapida ŝanĝo de informoj, kontaktiĝo per la retpaĝo, retaj mapoj, forumo, blogoj kaj multaj aliaj. Tamen pluaperos la papera eldono kiel ĝis nun, kvankam en iom alia aspekto.
PS kaj la reto- Kiel oni aliĝas per la interreto?
Per simpla aliĝformularo en la retejo. Oni entajpas siajn informojn kaj povos tuj ilin kontroli kaj ŝanĝi laŭbezone.
- Kiel oni realiĝas?
Ni sendos peton realiĝi laŭ via ĝisnuna aliĝstato: Se ĝis nun vi realiĝis per retpoŝto, ni per retpoŝto petos vin realiĝi rete. Se ĝis nun vi uzis paperan realiĝilon, vi pluricevos ĝin. Tamen, ni invitas vin uzi la reton se vi povas, eĉ se ĝis nun vi uzis paperan realiĝilon.
- Ĉu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?
La uzo de la retpaĝo estas tute senpaga. Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero. Kompreneble vi laŭdezire ricevos vian ekzempleron ĉijare.
PS ekster la reto- Ĉu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi ĝin?
Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj ĝi estos havebla laŭ la kutimaj kanaloj. Ĝi estas mendebla ĉe la libroservo de UEA kaj aliaj Esperantaj librovendejoj.
- Kiam aperos la ekzemplero?
Ĝi aperos kiam plej multo de la antaŭaj gastigantoj estas ankaŭ en la nova sistemo.
- Ĉu mi ricevos paperan konfirmilon?
Ni penos por sendi al ĉiuj kiuj kutimas papere konfirmiĝi baldaŭ siajn paperan konfirmilon.
- Ĉu mi povos plualiĝi per papera konfirmilo?
Jes, vi povas plu aliĝi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni invitas vin uzi la retan aliĝon.
- Ĉu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?
La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota post sia printado.


Nenhum comentário:

Postar um comentário