KORELATIVOJ – Serio {-ES}
Morfosintakso
Adelson Sobrinho
Du/tri silabaj nevariaj pronomoj kiuj indikas
posedon, apartenon. Da tiaj estas kvin.
Laŭ
Mattos(1987, p.57), ĉi-morfemo devenas el la germana lingvo:
Feld =
kampo < Feldes= De la kampo.
Radikoj
|
Pronomoj
|
Signifo
|
Ekzemploj
|
Demanda/Rilativa
KI-
|
KIES
|
De kiu(j)
|
“Jen estas la signo per kies potenco ni
atingos la celon”.(Z)
“Kies monon mi prenas, ties ŝuldanto mi
fariĝas”. (Z)
|
Montra:
TI-
|
TIES
|
De tiu(j), de tio
|
Unu nacio imagas kaj taksas la alian laŭ ties
literaturo.
|
Sendifina: I-
|
IES
|
De iu, de io
|
Ne estas inde ĝoji pri ies malfeliĉo.
Ĉu Esperanto estas ies?
|
Kolekta: ĈI-
|
ĈIES
|
De ĉiu(j)
|
Esperanto estas ĉies kaj nenies.
Dio scias ĉies
bezonojn kaj pekojn.
|
Nea: NENI-
|
NENIES
|
De neniu
|
“Esperanto estas nenies posedaĵo.(Z)
Mi fariĝos
nenies sklavo.
|
KLARIGOJ:
Paŭlo
havas libron. Ĝi estas nova.
La libro de
Paŭlo estas nova.
Lia libro estas nova.
Kies libro estas nova?
La koloro de la libro
estas blua.
{Paŭlo
havas libron [kies koloro estas blua].
}
Paŭlo
havas libron. Ĝia koloro estas blua.
La korekta uzado de ES-vortoj postulas ke la
verkanto resendu la posedaton al ties posedanto.
TIES = “Senfleksia pronomo adjektiva, signifanta “de
tiu”, “de tio”, “de tiuj”. (PIV, p.1108).
Montras
rilaton de posedo kaj resendas al personoj aŭ objektoj pli proksimaj en la
frazo.
Pro
tio ke ĝi esprimas la genitivon, tiu pronomo ne povas funkcii
memstare kiel la ceteraj , tio estas, ĝi staras ĉiam ligata al substantivo.
GENITIVO = KAZO INDIKANTA POSEDAN RILATON INTER DU
SUBSTANTIVOJ (NOMOJ), EN KIU UNU ESTAS LA POSEDANTO KAJ ALIA ESTAS POSEDATO.
GENITIVO – “Deklinacia kazo, kiu montras posedon,
kvaliton, la tuton de kiu oni prenas parton ktp, ordinare tradukita en Esperanto
per prepozicioj de kaj da ĉe la substantivoj, kaj per la
litero –ES ĉe la tabelpronomoj”(PÌV, p. 339).
MI PRENAS MONON DE MIA EDZINO.
KIES MONON
MI PRENAS?
MI FARIĜAS ŜULDANTO DE MIA EDZINO.
KIES ŜULDANDO
MI FARIĜAS?
KIES MONON MI PRENAS, TIES ŜULDANTO
MI FARIĜAS.
DE MIA EDZINO:
KIES: TIES
LA
INFANO LUDIS KUN LA PUPO
SUBITE,
LA KAPO DE LA PUPO FRAKASIĜIS. LA INFANO LUDIS KUN LA PUPO KAJ
SUBITE TIES KAPO FRAKASIĜIS.
Nenhum comentário:
Postar um comentário