Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quarta-feira, 27 de junho de 2012


Spomenka Štimec

ŠTIMEC, Spomenka. 1949. Kroatino. Diplomito pri la germana kaj franca lingvoj. Naskiĝis en Orehovica. Lernis Esperanton deksesjara. Aktivis en TEJO kaj UEA, interalie organizis la IJK-on de Sarajevo en 1973. Estis estrarano de UEA pri kulturo dum 1989-1992, lanĉis la Tagon de Libro dum la UK. Akademiano. Verkis romanojn, novelarojn, teatraĵojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Tradukis pupteatraĵojn. Kunlaboris en "Heroldo", "Esperanto", "El popola Ĉinio", "Monato", k.a. gazetoj. Redaktis antologiojn. Verkis pri Esperanto en nacilingvaj gazetoj. Gvidis kursojn, interalie en Usonaj universitatoj. Gastprelegis en multaj landoj. Kunaŭtoris la lernolibron de Esperanto laŭ la "Zagreba metodo". Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivanto. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon, kaj ankaŭ uzis ĝin profesie en la Internacia Kultura Servo de Zagrebo dum 1972-1994. Organizinto de Pupteatraj Internaciaj Festivaloj. Sekretario de Kroata Esperanto-Ligo de 1995. Redaktoro de "Tempo" de 1999. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio. De 1995 ŝia familia bieno "Njeguš" en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće servas por Esperanto-aranĝoj.
/La Ondo 1993:5-6.
/Samideanoj, Sezonoj 2006.

/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2012.


Verkoj:

Gastamo ( teatraĵo 1982)
Ombro sur interna pejzaĝo (romano 1984)
Virino kiu flustris en uragano ( teatraĵo 1986)
Nesenditaj leteroj el Japanio (noveloj 1990)
Vojaĝo al disiĝo (noveloj 1990)
Geografio de miaj memoroj (noveloj 1992)
Kroata milita noktlibro (noveloj 1993)
Tena : hejmo en Mezeuropo (familia kroniko 1996)
La Aŭstralia pupo (noveloj 1997)
Tilla (biografia romano 2002)
Hodler en Mostar (biografia romano 2006)
Esperanto ne estas nur lingvo (postkursa legaĵo 2002) 
Kontribuis al Trezoro - la Esperanta novelarto (1989), Mondoj (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006).

Nenhum comentário:

Postar um comentário