Marjorie Boulton
BOULTON, Marjorie. 1924. Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a./33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964 /Ordeno de verda plumo, 2006 Verkoj: Kontralte (poemoj 1955), Kvarpieda kamarado (taglibro pri katido 1956), Cent ĝojkantoj (poemoj 1957), Eroj kaj aliaj poemoj (poemoj 1959), Virino ĉe la landlimo (drametoj 1959), Zamenhof, aŭtoro de Esperanto (biografio 1962), Dekdu piedetoj (prozo 1964), Kunlaborinto en Angla Antologio (1957), kaj en la plej valora parto de la esperantista gazetaro. Pluaj verkoj: Okuloj (noveloj 1967). Nia sango : teatraĵo por ok personoj (1970), Ni aktoras... : 3 komedietoj (1971), Rimleteroj (Kun William Auld, 1976). Poeto fajrakora : la verkaro de Julio Baghy (1983). Faktoj kaj fantazioj : progresiga legolibro (1984), Ne nur leteroj de plum-amikoj : Esperanta literaturo - fenomeno unika (eseo 1984), Du el (kun Poul Thorsen, poemoj 1985), Legu Omaĝan paroladon de Baldur Ragnarsson okaze de transdono de la 6a Esperanto-Kulturpremio de Aalen al d-ro Marjorie Boulton en 1998 Legu poemojn de Marjorie Boulton: Mia filineto Finfine Aŭtuna gloro Rimleteroj (inter Marjorie Boulton kaj William Auld) Legu novelojn de Marjorie Boulton: Ebrivirgeco Tiel, kiel ĝi ne okazis Legu artikolon de Baldur Ragnarsson pri Marjorie Boulton: Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário