Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 12 de junho de 2012



Tiel, kiel ĝi ne okazis

de Marjorie BOULTON

originale aperis en la nica literatura revuo, 2/4 p. 121-125


"Ni kaŝu nin," diris Adamo al Eva, "ĉar la Kreinto venas."
"Kiel ni kaŝu nin?" Eva respondis; "Li kreis la cent verdojn, kiujn ni vidas sen turni la kapon; Li kreis pli da steloj, ol ni kapablas kalkuli; kaj ĉu Li ne povus krei lumon, kiu montrus la ostojn en nia karno, aŭ flamon, kiu sekigus la maron? Se Li koleros, Li povos tuj malkrei nin, eĉ sen vidi nin. Kaj se ni ja kolerigis Lin, la respondeco estas mia; mi proponis al vi la oran frukton; mi diros tion al Li, kaj vin Li eble pardonos."
"Ne!" diris Adamo, skuante la kapon; kaj la sunlumo ludis ore sur lia krispa barbo. "Ne, Eva, mia edzino; mi estus povinta rifuzi la frukton; mi respondecos pro mia propra ago kaj ne deziras, ke vi portu ankaŭ mian ŝarĝon."
Responde, Eva, kies okuloj bluis kvazaŭ la novkreita ĉielo, premis siajn firmajn spicodorantajn mamojn kontraŭ la vilan bruston de la edzo, kaj adore kisis lian ŝultron. Sed Adamo levis ŝian kapon, klinĝetis kaj elsuĉis de ŝiaj lipoj longan edenan kison.
Tia lumego tuj envolvis ilin, ke ili certis pri la ĉeesto de la Kreinto. Ili genuis; ĉar post la manĝado de la malpermesita frukto, ili sciis kiel rekoni kaj respekti la bonon absolutan.
"Leviĝu," diris la Kreinto, "kaj ni promenu en la malvarmeto de la tago. Sed ĉu vi ne scias, ke vi estas nudaj?"
"Jes," respondis Adamo, "ni scias, Sinjoro, ke ni ne estas kovritaj, tiel, kiel la birdoj kaj la peltaj bestoj estas kovritaj. Ni laŭdas Vin pro Via krea saĝo; ĉar en nia amo ni povas pli proksimiĝi, ol la kovritaj birdoj kaj bestoj; kaj ni vidas, ke ni estas belaj; laŭdata kaj dankata estu Vi, Sinjoro!"
Kaj la Kreinto ĝojis; kaj kien la Kreinto lokigis sian penson, sep novaj herbospecoj ekplumis kaj ektremis maltrudeme sub la vespera suno.
"Tamen," diris la Kreinto, "nun stumpa tigo troviĝas sur la arbo, kies frukto brilas kiel oro, kaj kiu sciigas pri bono kaj malbono."
"Jes, Eternulo," Adamo konfesis, "mi manĝis parton de la ora frukto. Faru tion, kion Via perfekteco ordonas; mi ne perfidos Vin; kreita laŭ Via bildo, mi ne diros malveron."
"Eternulo," diris Eva, prenante la manon de sia edzo, "Vi malpermesis, ke ni manĝu tiun frukton; kaj mi kredis, ke mi komprenis la signifon de Via malpermeso. Mi manĝis la frukton kaj proponis ĝin al Adamo. Se mi eraris pri Via intenco, mi krimfaris kontraŭ Vi, kaj pli grave ol Adamo; faru laŭ la ordonoj de Via perfekteco."
"Kaj ĉu la Serptento havas respondecon en la afero?" diris la Kreinto.
"Ne," Eva respondis, "li ja montris al mi la arbon, sed mi ne rajtas kulpigi lin; la decido estis mia."
"Ho Eternulo!" kriis Adamo, "malkreu nin, se Vi volas; sed ne disigu nin, kaj permesu, ke ni ekmalestu dum la sama momento!"
La Kreinto pli ĝojis; kaj Lia ĝojo fariĝis alaŭdparo, kiu forflugis por multiĝi.
"Diru al mi, Eva, kiel vi interpretis Mian malpermeson," ordonis la Kreinto. "Sidiĝu sur tiu ĉi mola herbejo, inter tiuj ĉi violetoj kaj primoloj, kaj klarigu ĉion al mi, kiel inter amikoj. -- Sidiĝu, Adamo! -- Ni bone priparolu tiun ĉi aferon, ĉar ĝi estas gravega, kaj koncernas Mian tutan universon. Sed inter amikoj; ĉar Mi estas via Amiko; kaj Mi estas kun vi ĉiam, eĉ se vi perceptas Min nur dum amaj agoj kaj kelkaj aliaj adorigaj momentoj." Tion diris la Kreinto el la flaveco de la vespera sunlumo.
"Vi diris al ni," Eva komencis, karesante la delikatan malvarmetecon de violetaro, "ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por ke ni povu rilatiĝi senpere kun Vi, kaj ke ni regu super la fiŝoj de la maro, kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero."
"Prave!" jesis la Kreinto. "Mi donis al vi tian riĉecon, tian potencon, tian gloron. Sed Mi donis al vi unu mildan, neĝenan ordonon; kaj vi malobeis. Eva, klarigu al Mi vian motivon. Mi jam konas ĝin; sed Mi deziras, ke vi mem plene konu ĝin; kaj tial, vi devas vortigi ĝin."
"Mi sciis, Eterna Sinjoro, ke Vi kreis nin laŭ Via bildo, por vere kunlabori en Viaj celoj. Tial mi kredis, ke Vi, la Kreinto, volis krei kreantojn. Sed kion ni kreu por Vi? Ni ne scias, kiel krei alian Edenon, alian Piŝan aŭ Eŭfraton; nie ne povas eĉ krei novan koloron aŭ novan meteoron."
"Ne, ĉar vi kapablas koncepti nur tion, kion vi iasenca konas. Vi deziras krei infanojn, kaj vi sukcesos, sed vi povas imagi ilin nur kiel vin mem; vi fakte deziras multigi la amatojn, kiel la homoj deziros ĝis la tempofino; sed per Miaj misteraj procedoj, vi kreos unikulojn, ĉiam novajn homojn; kaj tiel vi estos pli feliĉaj ol kreinte spegulbildojn."
"Via saĝo estas senfina, kaj ni vere ne konas Viajn sekretojn!" Adamo diris; ĉar li vidis, ke la Kreinto komprenis pensojn, eĉ neniam vortigitajn.
"Daŭrigu, Eva," diris la Kreinto.
"Eternulo, kiam Vi malpermesis al ni, ke ni manĝu la oran frukton, mi kvazaŭ sentis subdiron, vualitan peton. Ni estas nur Viaj kreitaĵoj; malmulton ni scias; sed mi sentis, ke Vi volas provi nin, kvazaŭ ... nu, kiel mi provus bastonon en la mano, antaŭ ol mi uzus ĝin por havigi al mi nuksojn. Aŭ, ne ... ne ... tio ne ĝuste prezentas mian ideon. Adamo, helpu min, mi petas."
"Eva, kiam vi faras florgirlandon, vi poste volas tre atente rigardi ĝin, por certiĝi, ĉu ĝi taŭgas plene ... ĉu ĝi estas tiel bona, kiel vi povas fari ..."
"Mi dankas vin, mia vivo; vi ĝuste trafas mian intencon. Ho Eternulo, Vi kreis nin; sed nin, unike, Vi kreis laŭ Via propra bildo. Vi volas, do, ke ni kreu; kaj tio signifas, ke ni uzu niajn proprajn mensojn; ke, kvankam Vi kreis la mensojn, ni nun devas uzi ilin por krei ion ... por ke ni pli bone komprenu Vian ĝojon kaj eniru Vian amikecon ..."
"Vi pravas," respondis la Kreinto.
"Kaj mi sentis, ke Vi malpermesis al ni ion, dezirante ke ni malobeu."
"Ni timis," Adamo konfesis, "ĉar ni sentas la malperfektecon de niaj propraj mensoj; sed Eva helpis min al kuraĝo; poste, ni timis denove; ĉar se ni misinterpretis Vian volon, ni eble malhelpis al iu granda celo ..."
La unuaj vesperaj steloj komencis brili super la griziĝanta sed neniam malvarma ĝardeno; kaj la Kreinto, pro la superfluo de Sia ĝojo, kreis la noktflorantan levkojon.
"Ne, miaj geinfanoj, vi bone interpretis Mian volon. Vi estas la ĝisnune plej alta atingo de Mia arto; mi sciis, ke Mi faris ion unikan; sed ĉu vi vere kapablos eĉ defii Min -- la porcieton de Mi, kiun vi konas? -- pro tiu scivolemo kaj kreemo, per kiuj Mi intencis doti vin? Vi jam havis, same kiel Mi, feliĉon ĉi tie, ĉu ne?"
"Jes, Sinjoro," Adamo respondis, "ni estas treege feliĉaj."
"Sed feliĉo ne satigis viajn animojn. Vi volis scii; vi volis eksperimenti; vi volis krei. Nun vi havas danĝeran scion; sed Mi protektos vin; vi kaj via speco eksperimentos dum jarcentoj, kaj kreos vian propran vivon. Vi daŭrigos Mian artisman taskon, en ĉiam nova krea ĝojo."
"Ĉu vi scias, ke Mi povas suferi? Mi suferas ofte, kiam dum momento Mi dubas, ĉu iu kreitaĵo. Mia estas tiel bela kaj interes, kiel Mi intencis. Kaj pri vi du, benata paro ... Mi dum terura momento ekdubis. Ĉu vi blinde obeos Min, kaj satiĝos per Edeno? -- Se vi estus obeinta, Mi estus devinta krei novan vivoformon, eĉ pli altan ol vi, por havi indajn kunulojn en Mia kosmo. Dum momento, Mi timis: ĉu eble Mi fuŝis Mian plej subtilan artverkon? Kaj Eva ekmordis la pomon; kaj Mi denove ekĝojis."
"Sed alia timo subite trafis Min; ĉu vi estos sufiĉe fortaj por porti tian decidon, kaj, poste, tian scion. Se vi estus ektimintaj Min -- Min, kiu amegas ĉion, kion Mi kreis -- aŭ se, kun tiom da scio, estus veninta honto ..."
"Eternulo," diris Eva respektplene, "mi ne plene komprenas Vin; kio estas honto?"
"Terura koncepto, kiu iam trafulmis Mian menson, sed kiun Mi neniam volis intence konkretigi. Mi esperas, ke vi neniam konceptos ion tian; sed ke vi ne konceptas ĝin, vi pruvis je la komenco de nia konversacio. Sed se per iu subita penso Mi estus akcidente metinta tian emocion en vin -- kia tragedio! Se vi estus ektimintaj Min, kaj decidon, kaj eksperimentojn, kaj amon mem -- via speco estus perdita dum jarmiloj per via ago!"
"Ho ve!" ekkriis Eva.
"Ne veu, Eva; tiaj ideoj restas nur ideoj, ĉar vi du venkis; vi ja estas tiaj kreitaĵoj, kiajn Mi intencis krei. Alie, Mi ne estus detruinta vin; sed via speco estus dum jarmiloj suferinta en Mensogo, Timo, Honto, kaj eĉ en Malamo."
"Ĉu tiuj strangaj vortoj estas la maloj de Vero, Kuraĝo, Fido kaj Amo?" demandis Adamo.
"Jes. Kompreneble ili estas nur konceptoj en Mia eksperimentema menso. Sed dum momento mi ektimis, ke eble ili realiĝos en la Homo. Mi ne povas klarigi al vi, kiom da mizero tio estus signifinta por via speco kaj por la tuta mondo. Vi ne havas tiajn konceptojn, feliĉe. Iru do en paco, feliĉa paro; fruktu kaj multiĝu en ĝojo; eksperimentu, kreu; la plastika Tero apartenas al vi. Kaj Mi ĉiam estos kun vi, eĉ kiam vi pro okupiteco ne pensos pri Mi."
Kaj la Kreinto foriris en Sin mem, por krei uranion, kiu estis iam dononta grandan potencon sendanĝeran al la eksperimentema homa speco.
Adamo kaj Eva marŝis penseme al la nupta flordometo, kiun ili konstruis por dormi inter parfumoj. Ĉe la aperturo, ili trovis grandegan tigron, kiu, vidante ilin, tuj surdorsiĝis kaj ronronis, por ke Eva tiklu ĝian silkecan ventron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário