Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 22 de julho de 2012


Hindrik Jan Bulthuis

BULTHUIS, Hindrik Jan. 1865-1945. Nederlandano; doganoficisto. Naskiĝis en Warfum, Groningen. Junaĝe lernis kaj instruis volapukon. Esperantisto de 1901. Multe korespondis kun alilandaj esperantistoj, multe apropagandis, gvidis kursojn. Lingva Komitatano de 1910. Kiel emerito (post 1924) laboris nur por Esperanto, interalie kiel originala romanisto, tradukisto kaj verkisto de pedagogiaj libretoj. Eldonigis inter 1907 kaj 1934 35 librojn kaj broŝurojn. 
"La stilo-lingvaĵo de Bulthuis estas simpla, klasika, senornama. Oni malfacile trovus en ĝi provojn al "impresionisma" eksperimento. Li estas pli ĝuste nomata teksisto de rakontoj ol konscia 'evoluiganto' de nia lingvo." /R. Banham, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 76. 


Bulthuis - la edzo de l' romano
Kaj patro de Idaro multa.
Pri konsciencriproĉ' okulta
Li skribis per trankvila mano.

Pri ĉarma vagabond' Johano
Skribis, kaj pri grafido stulta
Bulthuis - la edzo de l' romano
Kaj patro de Idaro multa.

Sed ne nur propra pens-infano
Fluis el plumo novel-kulta,
Jen sekvas, en traduk' tumulta,
Norvego, anglo, dan', hispano!
Bulthuis - la edzo de l' romano
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:

Neniam estas pli bone ol malfrue (tradukita komedio, 1905);
La du ŝipoj (originala poemaro, 1909)
Malriĉa en spirito (originala dramo, 1922)
Idoj de Orfeo (originala romano, 1923)
Jozef kaj la edzino de Potifar (originala romano, 1926)
La vila mano (originala romano, 1928)
Inferio (originala romano, 1938)
Frederik van Eeden: La Malgranda Johano (traduko, 1926)
Charlotte Brontë: Jane Eyre (traduko, 1930)

Nenhum comentário:

Postar um comentário