Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 28 de julho de 2012



LITERATURA BRASILEIRA EM ESPERANTO


La Maljuna Kontrabandistino

     Tiu estis kontrabandistino, kiu scipovis veturi per skotero. Ŝi ĉiutage trapasis la landlimon rajdante sur skotero, kun granda sako malantaŭe. La doganistoj - ĉiuj ruzaj - komencis suspekti pri la maljunulino.

      Unu tagon, kiam ŝi venis sur la skotero kun la sako malantaŭe, la dogankontrolisto ordonis, ke ŝi haltu. La maljunulino haltis kaj tiam la kontrolisto demandis al ŝi:

            - Aŭskultu min, avineto, vi ĉiutage preterpasas ĉi tie kun tiu sako malantaŭe. Kion diable vi portas en tiu sako?

La maljunulino ridetis per siaj malmultaj restintaj dentoj kaj pliaj dentoj akiritaj ĉe dentisto, kaj respondis:

                    - Ĝi estas sablo!

     Tiam, ridis siavice la kontrolisto. Li pensis, ke tio tute ne estas sablo kaj ordonis, ke la maljunulino saltu de sur la skotero, por ke oni ekzamenu la sakon. La maljunulino malplenigis la sakon kaj interne troviĝis nur sablo. Tre hontigita, li ordonis, ke la maljunulino iru for. Ŝi ekrajdis la skoteron kaj foriris kun la sako da sablo malantaŭe.

       Sed la kontrolisto plu suspektis. Eble la maljunulino pasis unu tagon kun sablo, alian tagon kun kontrabandaĵo en tiu malbeninda sako. En la sekva tago, kiam ŝi preterpasis sur la skotero kun la sako malantaŭe, la kontrolisto denove haltigis ŝin. Li demandis, kion ŝi portas en la sako kaj ŝi respondis, ke tio estas, nu, sablo! La kontrolisto kontrolis kaj fakte estis tiel. Dum tuta monato la kontrolisto haltigis la maljunulinon kaj ĉiufoje ŝi portis en la sako sablon.

           Tiam la kontrolisto senpacienciĝis:

            - Vidu, avineto, mi estas dogankontrolisto de 40 jaroj. Mi eminente kompetentas pri kontrabandaj aferoj. Nenio forigas de mia kapo la ideon, ke vi estas kontrabandistino.

            - Sed en la sako troviĝas nur sablo! - insistis la maljunulino. Kaj ŝi tuj veturigos la skoteron, kiam la kontrolisto proponis:

           - Mi promesas, ke mi lasos vin antaŭeniri. Mi ne denuncos, mi ne kaptos, mi nenion raportos al iu ajn, sed vi diru al mi: kiun kontrabandaĵon vi ĉiutage portas ĉi tie?

          - Ĉu vi promesas diskretecon? - la maljunulino demandis.

          - Mi ĵuras - respondis la kontrolisto.

         - Ĝi estas skotero.

Verkisto: Stanislaw Ponte Preta.
Esperantigis: Paulo S. Viana.
Brazilo. Novembro 2004.

Nenhum comentário:

Postar um comentário