Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 23 de fevereiro de 2014




UFC - ESPERANTO-KURSO
http://www.esperanto.ufc.br esperanto@ufc.br
KRE-ISTA - 28-02-2014
Instruisto: Adelson Sobrinho
adelsonsobrinho@bol.com.br
TEMO: Stilo.
El "La tuta Esperanto", de ¹Henrik Seppik
     Stilo estas nomata la maniero, en kiu oni esprimas siajn pensojn. Kiel memstara kaj vivanta lingvo Esperanto havas kompreneble sian propran stilon. Kia do estas la Esperanta stilo? Tiun demandon D-ro Zamenhof respondas jene (Lingvaj Respondoj, paĝo 78): «La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas – aŭ almenaŭ devas esti – nur stilo simpla kaj logika». Kio do estas logika, simpla kaj klara, tio estas bona, kio estas nelogika, komplikita kaj malklara, tio estas malbona, kvankam oni eble ne pekas kontraŭ gramatikaj reguloj.
     Por havi bonan, elegantan kaj internacian stilon, oni devas bone koni la lingvon kaj ĝian spiriton, oni devas havi la kapablon pensi logike kaj rektlinie kaj oni ne rajtas blinde imiti sian gepatran lingvon. Kio estas la rezultato de laŭvorta tradukado, tion klare montras letero, kiun Zamenhof foje ricevis de rusa komencanto (Lingvaj Respondoj, paĝo 79):
   «Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fino de Aŭgusto».
     En bona kaj internacia Esperanto tiu letero aspektus jene:
   «Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto».
     Ni vidas, kia granda diferenco estas inter la «originala» kaj la korektita letero! La kaŭzo estas tio, ke la rusa komencanto tradukis el sia gepatra lingvo ĉiun vorton aparte, neglektante la rilaton inter ili kaj ilian logikan sencon, dependantan de la kunteksto, dum en la korektita letero estas tute precize reproduktita la enhavo. Kvankam en ambaŭ okazoj temas pri fidela kaj preciza traduko, la rezulto estas tamen tre malegala.
     Tiajn nekompreneblajn kriptogramojn, kian la rusa komencanto sendis al Zamenhof, povus fari ankaŭ angloj, francoj, germanoj kaj ĉiuj aliaj popoloj, se ili laŭvorte tradukus el sia gepatra lingvo, ne nur al Esperanto, sed ankaŭ al kiu ajn alia lingvo. Tial ne traduku mekanike la unuopajn vortojn kaj formojn, sed penu ĉiam eltrovi ilian logikan enhavon, kaj tiun enhavon reproduktu en Esperanto laŭ ĝiaj reguloj kaj ĝia spirito!.
     Ĉiu homo tiel kutimiĝis al sia gepatra lingvo, ke al li ŝajnas, ke ĝi estas el ĉiuj lingvoj la plej natura, la plej logika kaj la plej bona. Sed fakte ĉiu nacia lingvo svarmas je nelogikaĵoj kaj sensencaĵoj, kiuj estas nekompreneblaj kaj ofte eĉ ridindaj por eksterlandano, ĉar neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj logika pensado, sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj. Tiaj nelogikaj kaj laŭforme absurdaj esprimoj estas nomataj idiotismoj. Ĉiu nacia lingvo havas siajn proprajn idiotismojn, kiuj ne estas laŭvorte tradukeblaj al aliaj lingvoj.
     Por ilustro ni prezentas ĉi-sube laŭvortajn tradukojn el kelkaj lingvoj. Estona: «Kiel la mano iras?» Finna: «Kiel vi povas?» Rusa: «Kiel la aferoj» Germana: «Kiel ĝi iras?» Franca: «Kiel vi portas vin?» Angla: «Kiel faras vi faras?» Itala: «Kiel vi staras?» Sveda: «Kiel staras ĝi al?» Ĉeĥa:«Kiel vi havas vin?» Norvega: «Kiel vi trovas vin?».
     Hungara: «Kiel vi estas?» Malgraŭ la malegaleco de la formo ili ĉiuj havas tute saman sencon: Kiel vi fartas? La rusoj ne dancas laŭ piano, sed «sub piano». Veraj akrobatoj! Kiam la svedo venas ien en la lasta momento, oni diras, ke li venis «en la tempo de la grafo», kaj kiam li mortas, oni diras, ke li «iris el la tempo». La estonoj ne metas la ĉapelon sur la kapon kaj la piedojn en la ŝuojn, sed ili metas la ĉapelon «en la kapon» kaj «la ŝuojn en la piedojn»; la estonaj maljunuloj portas barbon ne sur la mentono aŭ ĉirkaŭ la buŝo, sed «en la buŝo». Kaj kiam la estono diras, ke «preĝeja sinjoro metis mortintan korpon en lignan ĉemizon» tio signifas, ke pastro benis mortinton okaze de la enĉerkigo. Certe ankaŭ en via propra lingvo vi povas trovi multajn tiajn «perlojn».
     Se nun ĉiu popolo laŭvorte tradukus al Esperanto kaj uzus en ĝi siajn idiotismojn, ni ne plu komprenus unu la aliajn kaj anst. internacia lingvo ni havus ian kriptogramon. Tial ne imitu blinde vian gepatran lingvon, ne traduku el ĝi laŭvorte kaj ne postulu, ke la internacia lingvo estu en ĉiu detalo simila al ĝi.
     Skribu kaj parolu ĉiam simple, klare kaj internacie, por ke ĉiuj facile kaj egale vin komprenu. Por tio estas necese, ke vi pensu ne en via gepatra lingvo, sed rekte en Esperanto. Komence tio ja estas malfacila, sed post kelktempa ekzercado kaj praktika uzado de la lingvo vi bone sukcesos. Tiam vi certe ne faros frazojn, similajn al «Ni ĉiuj estas konsentaj kun via opinio temata pri fondiĝo apartan polican grupon» kiun mi trovis en letero de relative perfekta s-ano, sed vi diros simple kaj elegante: Ni ĉiuj konsentas kun vi pri la fondo de aparta polica grupo.
     Por akiri internacian kaj bonan Esperantan stilon, oni ne bezonas studi plurajn lingvojn, kiel kelkaj opinias, sed estas nur necese fundamente koni la strukturon kaj spiriton de Esperanto mem. Ilin vi plej bone ekkonos, zorge legante la gazetaron kaj literaturon, precipe la verkojn de nia Majstro kaj aliaj bonaj aŭtoroj, kaj interparolante kun alilandanoj.
     Tiam vi konstatos ankaŭ tion, ke malgraŭ sia logikeco, malgraŭ la manko de idiotismoj la Esperanta stilo tute ne estas mekanika, seka kaj senviva kiel matematika formulo, kiel asertas kelkfoje la kontraŭuloj, sed ke sub la plumo de talenta poeto kaj verkisto, kiu plene estras la lingvon, ĝi povas esti same vivoplena, poezia kaj sukriĉa kiel en kiu ajn alia lingvo. La premiso de tia poezia stilo, kiu donas vivon, koloron kaj elastecon al la lingvo, estas la uzado de diversaj bildaj esprimoj aŭ poeziaj figuroj: La luno velas sur la ĉielo. Ŝipo naĝas sur la maro. La tuta mondo kunvenis hieraŭ sur la Placo de Libereco. Vespero venas k.t.p.
     Tiaj bildaj esprimoj ne estas ja rigore logikaj kaj matematike precizaj, sed kun iom da fantazio ĉiu facile komprenas ilin, egale al kiu nacieco li apartenas. Tial eraras tiuj, kiuj asertas, ke la horloĝo ne povas iri, ke la kaldrono kaj poto ne povas havi orelojn, ke vespero ne povas veni k.t.p. Ili forgesas, ke la lingvo ne estas matematika formulo, sed ilo por esprimi krom niaj pensoj ankaŭ niajn sentojn.

¹. Pri la aŭtoro:
  Henrik Seppik
Henrik (Heinrich) SEPPIK (pseŭdonimo Sepamaa) (Allari) (naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en Pärnu, mortis la 4-an de februaro 1990) estis pioniro de la estona Esperanto-movado, Esperanto-instruisto, -gramatikisto kaj -vortaristo.
Esperanto-instruisto
Seppik okupiĝis pri turismo. Li esperantiĝis en 1920 kaj gvidis multajn kursojn en Tartuo, Talino, Pärnu kaj Petseri inter 1924 kaj 1928. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Esperanto-societoj. Li estis lektoro de Esperanto en la Popola Universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartuo, 1928, Cseh-metoda instruisto kaj propagandisto en Svedlando, 1929-1931, en Norvegujo, 1932, poste ĝis 1939 en Danio kaj Ĉeĥoslovakio. Seppik estis fondanto kaj prezidanto de la estona Esperanta Turista Komisiono (ETK), kiu i.a. organizis turisman interŝanĝon kun Svedio. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Tradukisto, gramatikisto, vortaristo
Seppik debutis internacie per traduko el Friedebert Tuglas, Kvin noveloj (1924). En 1935 aperis lia Sistema kurso de Esperanto, kaj en 1938 la fama kurslibro La tuta Esperanto, "gramatiko por progresintoj - gvidilo por kursestroj", kies 4-a eldono aperis en 1984. Dek jarojn (1947-1956) li pasigis en stalina koncentrejo; tamen eĉ poste li aktivis sub la kaŝnomo Sepamaa, i.a. aperigante vortaron Esperantan-estonan kaj estonan-Esperantan (aperinta en 1957) kaj redaktante Esperanto-eldonaĵojn por estonaj eldonejoj.
Verkoj
  • Högre kurs i esperanto (1936)
  • Systematický kurs mezinárodniho jazyka esperanto (por la ĉeĥa adaptis Ladislav Krajc).
  • Systematisk kurs i esperanto (Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto, [1932]).
  • La tuta Esperanto (gramatiko por progresintoj, gvidilo por kursestroj), 4-a eldono 1984.
  • Esperanto keele süstemaatiline kursus (1936)
  • Väike esperanto-eesti ja eesti-esperanto sõnaraamat (1957)
  • Vidu ankaŭ la kategorion Kategorio:Libroj de Henrik Seppik.
Tradukoj



Nenhum comentário:

Postar um comentário