Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 13 de janeiro de 2012




Iom pri Historio de Esperanto
Закрыть [×]
Индивидуальный подход, во всех городах мира, гарантия успеха 7дней в неделю
www.galau.com
Tolstoj kaj Zamenhof
    La ideoj de Zamenhof pri starigo de paco anstataŭ ekzistantaj interlukto
kaj batalo "inter homoj, gentoj kaj soci-klasoj" - havis certan parencecon
kun ideoj similaj, esprimitaj de la granda rusa verkisto L. N. Tolstoj.
    E. Privat skribis: "Post brila novelista kariero la riĉa grafo
konvertiĝis al simila idealo pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco"
(E. Privat, "Vivo de Zamenhof", London, 1920, p. 88).
    Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa
soci-ordo. Tolstoj same kiel Zamenhof ne sukcesis kompreni la leĝojn, kiuj
direktas progreson de homa gento kaj socio. Serĉinte elirejon el la
nuntempa malbono ili ambaŭ dronis en teorioj idealistaj.
    Ambaŭ ismoj - tolstojanismo kaj homaranismo estis protestoj kontraŭ la
formoj de moderna kulturo, kontraŭ la sistemoj politika kaj ekonomia de la
moderna socio.
    Sed al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis
Tolstoj.
    Tolstoj faris energian alvokon por reveno al la natura vivo, por detruo
de la nuntempa kulturo, por plena natura ĉesigo de la homaro-ekzisto.
    Tolstoj venis ĝis la finaj logikaj konkludoj. Li skribis: "la homoj ne
havas rajton profiti ne nur la fervojojn, vaporon, elektron, telefonon,
fotografion, la senfadenan telegrafon, sed eĉ la simplan preparadon de la
fero kaj de la ŝtalo, ĉar ĉiuj ĉi perfektigoj kaj inventoj estas uzataj
nur por starigo de la pasioj, por ĝuoj, diboĉado kaj ekstermado de homoj"
(El la verko "Kredu vin mem". en Esp.: L. N. Tolstoj "Pri la perforto,
milito kaj revolucio". Sofio 1928 p. 12).
    Tolstoj esprimis esence reakcian ideologion de la socio-klasoj
terkulturistaj, kiujn la rapida evoluo de nuntempaj produktad-rimedoj ĵetas
en seneliran, ĉiam pli progresantan mizeron kaj malesperon.
    Zamenhof restis ĉe mezaj pozicioj. Al konkludoj logikaj li ne
venis kaj ne povis veni. Plena akcepto de tolstojanismo ja farus tute ne
necesa, tute senutila tutan bataladon de Zamenhof por la lingvo komuna. La
mezaj pozicioj de Zamenhof restis tiuj de la urba etburĝaro, ne vidanta
revenon al mastrummetodoj de antaŭindustria epoko, sed samtempe suferanta
pro premo kaj ekspluatado de la moderna koncentriĝanta kaj ŝtatiĝanta
financ-kapitalo.
    Tiuj mezaj pozicioj povis produkti nur senforman atendon kaj esperon "ke
iam ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos".
    Tamen en la senformaj idealistaj sopiroj de Zamenhof estis io komuna al
tolstojanismo. Tion atestis la letero de Tolstoj mem, datita 27 IV 1894. Li
skribis:

    "Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank'al materiala
malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de esperanto kaj ĝia
disvastigo estas sendube kristana afero, kio estas la ĉefa kaj sola celo de
la homa vivo".

    La eldonejo de Tolstojaj verkoj "Posrednik" konsekvence al tiuj paroloj
ekinteresiĝis pri Esperanto kaj decidis organizi pli vastan propagandon por
Esperanto.
    Sed por la cara registaro estis malagrabla eĉ la negativa kritiko de la
nuntempo, kiun donis Tolstoj.
    Ĝi rimarkis la interligon okazontan inter tolstojanismo kaj
esperantismo. Sufiĉis publikigi artikolon de Tolstoj "Kredo kaj Prudento" en
No 2 de "La Esperantisto", 1895 j, por ke tiu gazeto estu en Ruslando por
ĉiam malpermesita.
    Tiamaniere la unua provo pli intime interligi la ambaŭ movadojn donis
gravan baton al juna senforta ankoraŭ Esperanto.Eble tio estis plua kauzo,
kial tiu interligo ne fariĝis pli intima kaj pli forta.

Nenhum comentário:

Postar um comentário