Paĝo
de la originala esperanta literaturo
HO,
MIA KOR!
Lazaro
Ludoviko Zamenhof
1887
Ho,
mia kor`, ne batu maltrankvile,
el
mia brusto nun ne saltu for!
Jam
teni min ne povas mi facile,
Ho,
mia kor`!
Ho,
mia kor`! Post longa laborado
ĉu
mi ne venkos en decida hor´!?
Sufiĉe!
Trankviliĝu de l`batado,
Ho,
mia kor`!
|
1943
Ho,
mia kor, nun batu jam trankvile,
jam
proksimiĝas la feliĉa hor`,
en
kiu povos spiri mi facile,
ho,
mia kor`!
Ne
mortis ĉiuj ĝermoj de l`semado,
aperas
jam la fruktoj de l`labor`;
sufiĉas!
trankviliĝu en batado,
ho,
mia kor`!
Revenas
en la mondon nova sento,
de
l`malliber`la birdoj flugas for;
ekĝoju
pro la grava do evento,
ho,
mia kor`!
|
FONTE:
Revista Reformador, Outubro, 1994, p. 22
Vortoj
de L.L.Zamenhof antaŭ ol prezenti Esperanton al publiko:
“ Mi
estis tre ekscitita antaŭ ol tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ
Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos
la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuracisto, kiu dependas
de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu
sin okupas je “flankaj aferoj”; mi sentis, ke mi metas sur la
karton tutan estontan tranvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia
familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
sangon kaj... mi transiris Rubikonon”.
(
PRIVAT, Edmond. Vivo de Zamenhof.
Sesa eldono. Rotterdam: UEA, 2007.p.56.)
Nenhum comentário:
Postar um comentário