Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

quinta-feira, 5 de janeiro de 2012





Unuaj paĝoj de la esperanta literaturo

Ofte ne-esperantistoj demandas ĉu Esperanto havas tradicion, kulturon kaj literaturon. Mi ne respondos, sed lasos la parolon al tri eminentaj esperantistoj, nome William Auld, Edmond Privat kaj Ismael Gomes Braga.
“ Esperanto estas kulturlingvo. … la kulturo de la internacia lingvo estas inkluziva anstataŭ ekskluziva. Tiurilate ĝi estas eble eĉ unika. Ĝi estas inkluziva, ĉar ĝi ne celas esprimi la apartaĵon de iu grupo, sed ĉion, kio estas komuna al ĉiuj homoj en ĉiuj mondpartoj. Ekzemple, malsato, amo, kolero, aspiro, morala sento, timo, amoro – fundamentaj karakterizoj. Sur tiuj universalaj kvalitoj la koncepto mem de kultura universaleco fondiĝas, kaj ili formas la bazon de kulturo universala, kies esprimo natura kaj taŭga estas Esperanto”. (William Auld, in: Kulturo kaj Internacia Lingvo, p. 18).

Zamenhof hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia:
...komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same samsence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon.”*
(Edmond, Privat, in: Vivo de Zamenhof, p.109).

Estimataj legantoj, surbaze de la ĉi-supraj asertoj, komence de nun mi prezentos, iom post iom,kelkajn paĝojn, kiujn konsistigas la Verkaron de Lazaro Ludoviko Zamenhof, nome

  1. Poemoj
  2. Leteroj de L.L. Zamenhof
  3. Kongresparoladoj
  4. Fundamento de Esperanto
  5. Fundamenta Krestomatio.
1- Originalaj poemoj:

    1. Mia Penso
    2. -Ho, mia Kor'
    3. -Al la Fratoj
    4. -La Vojo
    5. - Preĝo sub la verda standardo
    6. - La Espero.

MIA PENSO

L. L. Zamenhof
Sur la kampo, for de l' mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l' espero.

Kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, -
Mia vundo refrapita
min doloras resangante.

Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?”

Kion diri? Ne ploranta
povis esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!

Mia penso kaj turmento,
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj*

Kion havis mi plej karan -
la junecon – mi ploranta
metis mem en la altaron
de la devo ordonanta.
...............................................
  • O poeta fala ao pensamento que o atormenta, às suas dores e esperanças, isto é, ao seu próprio mundo subjetivo, ao qual ofereceu em holocausto o que possuía de mais caro – a juventude – tudo sacrificado ao dever imperioso.
    Este poema foi escrito antes da publicação do Esperanto, quando a obra de Zamenhof era mantida em absoluto segredo a fim de evitar ataques e zombarias do mundo.
    Pela concentração absoluta em seu trabalho genial, o jovem pensador se tornara melancólico, alheio ao mundo e incompreendido de todos.”
    (Ismael Gomes Braga, in: Esperanto Modelo, p. 204)

Obras consultadas:
AULD, William. Kulturo kaj Internacia Lingvo. Fonto. Chapecó, 1986.
BRAGA, Ismael Gomes. Esperanto-Modelo. FEB. Brasília, 1991.
PRIVAT,Edmond.Vivo de Zamenhof. UEA. Rotterdam, 2007.




















Nenhum comentário:

Postar um comentário