PRINCIPOJ
DE LOGIKO AŬ DE SUFIĈO KAJ NECESO
ĈE DERIVADO
La derivado en Esperanto ĝenerale ne estas ĝenata per
iuj specialaj leĝoj, ekster tiuj de bezono kaj logikeco.
Prave notas amerikano Herbert
M. Scott, L. K.:
“ Esperanto kreiĝis por
internacie esprimadi la pensojn, kion certigas ĝia dismembriga
konstruo. Pri la maniero de ilia esprimado... la lingvo arta inklinas
al logiko”...²).
Tiu principo de logiko,
estranta la vortderivadon en Esperanto, povas esti fiksita ankaŭ en
formo de du praktikaj principoj de lingvo-uzo, proponitaj
de R. De Saussure kaj en iom modifita formo akceptitaj de la
Esperantista Akademio(majo, 1913):
a) Principo de
neceso: em konstruo de vorto
oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj
finaĵojn necesajn por elvoki plene la ideon esprimatan de tiu
vorto.
b) Principo de
sufiĉo: Se la ideo tiamaniere
esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto
sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata
kiel neutila kaj nenecesa³).
Fonto:
DREZEN, Karloviĉ Ernest. Skizoj
pri Teorio de Esperanto.
Presejo: D.E.F. Abyhoj, DK, 1975, p.17.
²) “ La limoj de
Esperanto”, en “Esperanto”, 1928, Nº 4, p. 88.
³) “Oficiala Gazeto”,
majo, 1913.
“En
tiu verko(Skizoj pri Teorio de Esperanto)
Drezen donas ĝermon de lingvistike pravigebla gramatiko de
Esperanto. En ok ĉapitroj li analizas i.a. la fonetikon,
morfologion, sintakson, semantikon, etimologion kaj influojn de la
lingvo-evoluo.
La
libro estas grava kontribuo al nia lingvistika literaturo. Ĝi
interesos ne nur la fakan esperantologon, sed ankaŭ ĉiun kiu
deziras pliprofundigi siajn lingvajn konojn, ekzamen-kandidatojn kaj
partoprenantojn de superaj kursoj”.
Reinhard
Haupenthal
Nenhum comentário:
Postar um comentário