LAŬEBLE FACILA AKIREBLECO
(La fenomeno Esperanto, p. 48)
William Auld*
Kiam Zamenhof eldonis sian
unuan lernolibron em 1887, li difinis en antaŭparolo la tri ĉefajn problemojn,
kiujn li devis solvi. Du el ili koncernas nin ĉi tie:
1. Ke la lingvo estu eksterordinare facila,
tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.
2. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu
tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu
ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, - t.
e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank’ al sia propra konstruo povu
servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.
Eĉ la unuan
el tiuj problemoj multaj aŭtoroj de internacilingvaj projektoj ne klopodis
solvi; sed celi la duan estis unike: krei lingvon kiun oni povu tuj ekuzi, ĉu
aŭ ne aliaj adeptoj ekzistus! Tio klare evidentigas la ĉiam praktikan naturon
de Zamenhof; kaj lia solvo diktis la karakteron de la lingvo, kiel mi ĝin
analizis supre.
Por ke la lingvo estu laŭeble facila, Zamenhof aliris al problemon
el du vidpunktoj: gramatika kaj vortproviza.
La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke
lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof
simpligis “ĝis nerekonebleco” la gramatikon, kaj fiere pretendis: “ La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en daŭro
de unu horo”. Lingvo konsistas el multe pli ol
gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas
alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.
Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de
vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ
pri tio Zamenhof prave ne hontis: “ Mi kreis
regulojn por vortfarado
kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj
ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed
kontraŭe, farante la lingvon – dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn
aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej
riĉaj naturaj lingvoj.”
Tiun malmodestan pretendon flanke de nekonita aŭtoro de nekonata
projekto oni akceptos laŭ sia maniero surbaze de siaj antaŭjuĝoj; sed tiuj el
ni, pri kiuj lia lingvo fariĝis normala peranto de la intimaj penso kaj sperto,
kaj kiuj eventuale uzadas ĝin por la kreado de plej subtilaj artverkoj ktp –
tio estas, la posedantoj de la koncerna lingvo – forte emas konsenti kun
Zamenhof. Ĉiu necesas aserti, ke neniu volas, aŭ povus, bagateligi la atingojn
de la aliaj lingvoj, sed ni ankaŭ ne rajtas supraĵece bagateligi la kvalitojn
de Esperanto.
La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per
la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. “... per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies
helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin
lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la
signifo de memstaraj vortoj...”
...
La prefikso mal signifas “rektan
kontraŬaĵon de la ideo”. Iuj teoriistoj kritikis tiun prefikson, ĉar tion ĝi kutime ne
signifas en aliaj (eŭropaj) lingvoj(sed implicas mison). Tiun lastan implicon
ĝi ne havas en Esperanto. Sed ĝi estas genia eltrovaĵo, ne nur ĉar “...sciante la vorton bona, ni jam mem povas formi la vorton malbona,
kaj la ekzistado de aparta vorto por la ideo malbona estas jam
superflua” sed ankaŭ ĉar ĝi liveras, kiel ni
vidos, oportunajn eblecojn de utilaj sinonimoj:
Malsupren, malsupren, malsupren
Descendu ni nun!
La uzado de mal nenie kaj neniam estis precize difinita aŭ limigita. Zamenhof
citis ekzemplojn: malmola,
malvarma, malnova, malpura, malproksima, malriĉa, mallumo, malhonoro, malsupre,
malami, malbeni, sed li aldonis k.t.p., k.t.p., kaj
la serio estas praktike senlima. Ĉiu koncepto , kiu implicas rektan kontraŭaĵon
kapablas esprimiĝi per la uzado de mal.
Tio multfoje kondukas al situacio, en kiu ni rajtas elekti el
serio de alternativoj, kiel ekz-e:
Dolĉa – maldoĉa
Maldoĉa = amara
Malamara – dolĉa
Tiaj alternativoj tre ofte utilas en realaj kuntekstoj: Mia
malĝojo ne tristigu vin.
...
FONTO:
AULD, William. La fenomeno Esperanto
Centra Oficejo de UEA, 1988
..............................................................................................................................
·
AULD, William(2924- ) Skoto.
Poeto, eseisto, redaktoro. Ĉefaj verkoj:
La infana raso(poemo); Humuroj(poemaro); pri lingvo kaj aliaj artoj(eseoj).
Multe tradukis, inkluzive de la sonetaro de Shakespeare.
La gramatikaj komplikaĵoj de la etnaj lingvoj estas tiaj, ke
lernanto bezonas monatojn aŭ eĉ foje jarojn por kontentige regi ilin. Zamenhof
simpligis “ĝis nerekonebleco” la gramatikon, kaj fiere pretendis: “ La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en daŭro
de unu horo”. Lingvo konsistas el multe pli ol
gramatiko, tamen tiu pretendo estas vera. La 16 regulojn serioza studanto ja povas
alproprigi en la daŭro de unu horo. Kaj tio estas en si mem mirindaĵo.
Kiel ni jam vidis, el vortproviza vidpunkto la sistemo de
vortfarado jam per si mem grave reduktas la kvanton de la lernendaj vortoj. Ankaŭ
pri tio Zamenhof prave ne hontis: “ Mi kreis
regulojn por vortfarado
kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj
ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed
kontraŭe, farante la lingvon – dank’ al la eblo krei el unu vorto multajn
aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej
riĉaj naturaj lingvoj.”
La kvanton de la lernota vortmaterialo Zamenhof plue reduktis per
la enkonduko de alia speciala vortkategorio, t.e. “... per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies
helpo ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn vortojn, ne bezonante ilin
lerni. (Pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la
signifo de memstaraj vortoj...”
Malsupren, malsupren, malsupren
Nenhum comentário:
Postar um comentário