Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 17 de junho de 2012



Antoni Grabowski

    GRABOWSKI, Antoni. 1857-1921. Polo; inĝeniero. Naskiĝis en Nowe Dobre, Pomeranio. Studis en Toruno kaj Vroclavo. Vivis plejparte en Varsovio. Poligloto, kiu posedis ĉ. 30 lingvojn, i.a. Volapukon. Ekkonis Esperanton en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio, kaj li restis intima amiko de Zamenhof ĝis ties morto. Tre aktivis en la movado, kaj tre multe tradukis. Pro lia granda poemtraduko Sinjoro Tadeo, kiun li faris dum la Unua Mondmilito por sin konsoli dum la foresto de liaj familianoj, oni konsideras lin patro de la esperanta poezio; li profunde influis la stilon kaj vortprovizon de la postaj poetoj. El liaj 209 neologismoj en Sinjoro Tadeo pli ol duono poste oficialiĝis. Influis ankaŭ vortfaradon en Esperanto, ekz. per verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, adverbigon de substantivoj. Dum kelkaj jaroj li volis reformi Esperanton, sed post 1894 li rezignis tiun strebadon, rekonante ke pli gravas ĝenerala akcepto ol perfekta formo de la lingvo. Prezidanto de Pola Esperanto-Societo de 1908 ĝis sia morto. Prezidanto de la gramatika sekcio de la Akademio. Ekuzis plurajn novajn vortojn kaj formojn, precipe por malpezigi la lingvaĵon. De li devenas la vorto "adasismo" por sufikso-rimoj. Verkis malmulte originale, tamen tre konatas lia poemo "Tagiĝo".

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 199
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
/Vikipedio 2011.

Verkoj:
Aleksandr Puŝkin: La neĝa blovado (traduko, 1888)
Johann Wolfgang von Goethe: La gefratoj (traduko, 1889)
Kondukanto internacia de l' interparolado (1890)
Nova jaro/Janko muzikanto (tradukitaj rakontoj, 1891)
La liro de la esperantistoj (poemoj de diversaj aŭtoroj, 1893)
En Svisujo (traduko, 1904)
La patro de la pestuloj (traduko, 1905)
Juĝo de Oziris (traduko, 1908-09)
Consilium facultatis (tradukita komedio, 1909)
Nova antologio (1909)
Granda vortaro pola-esperanta kaj esperanta-pola (1910)
Juliusz Słowacki: Mazepa (tradukita dramo, 1912)
Stanisław Moniuszko: Halka (tradukita opero, 1912)
Libro de profetoj (tradukitaj poemoj, 1912)
El parnaso de popoloj (tradukitaj kaj originalaj poemoj, 1913)
Bolesław Prus: Pekoj de l' infaneco (traduko, 1913)
Henryk Sienkiewicz: Ŝi, la tria (traduko, 1913)
Adam Mickiewicz: Sinjoro Tadeo (tradukita poemo, 1918)
Elektitaj versaĵoj (tradukitaj poemoj, 1921)
Postrikolto (tradukitaj poemoj, 1921)
Legu poemojn de Antoni Grabowski:
Tagiĝo
Al la semanto
La reveno de l' filo
Sur unu kordo

Nenhum comentário:

Postar um comentário