Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

terça-feira, 26 de junho de 2012


Gaston Waringhien


Tosto pro preta PIV-manuskripto!

WARINGHIEN, Gaston. 1901-1991. Franco; agregacia profesoro, vortaristo k.a. Naskiĝis en Lille. Esperantisto de 1917. Gvidis kursojn, verkis kaj tradukis. Prezidanto de la Akademio, 1963-1979. Kunredaktoro de "Literatura mondo", ĉefredaktoro de "La nica literatura revuo".

Multege tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla, germana k.a. Kontribuis al Angla antologio. Lia vortarista laboro: Plena vortaro (1930 kaj postaj eldonoj); Plena ilustrita vortaro (1970); Granda vortaro esperanta-franca (1957). 
Sub la pseŭdonimo Georges E. Maŭra aperis poemoj en Dekdu poetoj (1934).
kaj en "La nica literatura revuo".

"Liajn tradukojn distingas brila formo, granda enhava fideleco, arta lingvo, perfekta transdono de sento kaj penso. [...] Multe li okupiĝis pri poeziaj demandoj, la rezulton de siaj studoj li resumis en sia 'Skizo de Esperanta metriko', aperinta en la libro 'Parnasa Gvidlibro'."Totsche, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 572

Waringhien - vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn,
Abundajn Zamenhof-esprimojn
(Ilin la SAT-vortar' ampleksas).
Malnovan ritmo-kodon fleksas
Por plivastigi striktajn limojn,
Waringhien - vortsencojn fiksas,
Kolektas riĉajn sinonimojn.
Lertarte li en versoj miksas
Agordojn al la puraj rimoj.
Ĉu ne sekvindaj rimkutimoj?
Jes! Ankaŭ mi agordojn teksas:
Waringhien - vortsencojn fiksas.
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.


Aliaj verkoj:

Parnasa gvidlibro (kun K. Kalocsay, 1932)
Plena (analiza) gramatiko (kun K. Kalocsay, 1935, 1938, 1981)
Facilaj esperantaj legaĵoj (redaktoro, 1935)
Maksimoj de La Rochefoucauld (traduko, 1935)
Leteroj de L.L.Zamenhof (redaktoro, 1948)
Poemoj de Omar Kajam (traduko, 1953)
Eseoj I: Beletro (originaloj, 1956)
La floroj de l' malbono (kuntradukinto kaj redaktoro, 1957)
Kantoj kaj romancoj (tradukinto, kun K. Kalocsay)
La trofeoj (tradukoj, 1977)
Tra la parko de la franca poezio: La renesanca periodo / La klasika periodo (tradukoj, 1977/1980)
La ĥimeroj (tradukoj, 1976)
Lingvo kaj vivo (eseoj, 1969)
Ni kaj ĝi (eseoj, 1972)
1887 kaj la sekvo (eseoj, 1980)
Kaj la ceter' - nur literaturo (eseoj, 1983)
Duonvoĉe (kiel Georges E. Maŭra, originalaj poemoj, 1939 kaj 1963).

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 572.

Legu poemojn de "Georgo Maura": el la libro Dekdu Poetoj
Legu poemon de Gaston Waringhien:
Printempo

Nenhum comentário:

Postar um comentário