Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

segunda-feira, 25 de junho de 2012


Emilija Lapenna

LAPENNA Emilija.
1910-1994. Kroatino; statistikisto. Naskiĝis en Gorjane (Slovenio). Ŝia fraŭlina nomo estis Heiligstein. Esperantistiĝis en la jaro 1931.

Komencis studi pentroarton, sed ne finis studadon. Antaŭ la dua mondmilito ŝi estis oficistino en la Ŝtata Financa Direkcio kaj poste statistikisto en la respublika Statistika Instituto ĝis sia emeritiĝo.

Kunfondinto de la Akademia Esperanto-Klubo en Zagreb (1937). Pro politikaj kaŭzoj dum la milito ŝi fuĝis al Split, sed postmilite revenis al Zagreb kaj estis kunfondinto de Kroatia Esperanto-Ligo kaj Esperanto-societo "Bude Borjan" (1945).

Okupis ĉiujn funkciojn en tiu societo kaj gvidis kursojn. Estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio en la jaroj 1953-1955, vicprezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo dum 1955-1957. Membro de LKK de la 38-a UK okazinta en Zagreb en 1953. Organizanto kaj gvidanto de la kongresaj kulturaranĝoj. Fondinto kaj kelkjara gvidanto de la drama sekcio de Esperanto-societo "Bude Borjan". Gvidanto de Belartaj konkursoj dum UK-oj. 


Redaktoro de Esperanto-elsendoj de Radio Zagreb (de 1956). Membro de redakta komitato de "La Suda Stelo" kaj de "Kajeroj". Konstanta kunlaboranto de "La Suda Stelo", kunlaboranto de "Jugoslavia Esperantisto" kaj sporada kunlaboranto de "La Progreso", "Heroldo de Esperanto", "Esperanto" k.a. Membro de redakta komitato de "Voĉo".


Verkoj:

"Teatro en societo" (kun Mirko Mamužić; 1956)
"Nova teatro. Monologoj" (1974)
"Esperanto por ĉiu" (lernolibro, 1980)
"Lanĉo"

Verkis multajn artikolojn, kongresajn raportaĵojn, recenzojn, tradukis kelkajn prozajn tekstojn, poemojn. Redaktis eldonon de dramvolumo, konsistanta el ses nuntempaj, nelongaj dramoj el la mondliteraturo kaj tradukis por tiu volumo la unuaktaĵon de Marijan Matković "Ĉe la rando de l' realo".

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).


Nenhum comentário:

Postar um comentário