Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 23 de junho de 2012


Tibor Sekelj
SEKELJ, Tibor. 1912-1988. Jugoslaviano; juristo, ĵurnalisto. Naskiĝis en Spišská Sobota, nuna Slovakio. Esperantisto de 1929. Vivis en Sudameriko 1939-54. Faris grandajn vojaĝojn en Azio, Afriko kaj Sudameriko. Verkis vojaĝpriskribojn Esperante, hispane kaj serbokroate, instruilojn de Esperanto k.a. Redaktis "Geografian revuon". Instruis Esperanton kaj fondis klubojn en multaj landoj. Akademiano de 1986. Lia rakonto Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo estas tradukita en multajn lingvojn. Pluraj noveloj de Sekelj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj.

/Literatura Foiro 187. 
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2012.
Verkoj:
Tempesto super Akonkagvo 
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Nenhum comentário:

Postar um comentário