ABUNDAJ
ALTERNATIVOJ
(El
“Kulturo kaj Internacia Lingvo”, de William
Auld, p. 114)
Ne nur pri vortordo regas elektebleco
laŭ bongusto. Alternativoj abundas ĉiam, dank’al la strukturo de la lingvo.
Ekzistas elekto, ekzemple, inter
adjekta prepozitivo kaj samsignifa adverbo. Depende de la kunteksto, oni povas
diri per facila gesto aŭ facilgeste; laŭ alia
maniero
aŭ alimaniere; dum multaj
jaroj aŭ multjare, ktp. Adverbo povas roli ankaŭ priskribe
aŭ kompare: oni laboras kiel
volontulo
aŭ volontule;
knabo kuras kiel leporo aŭ lepore;
li estis timata kvazaŭ rabia
hundo aŭ rabiahunde;
magneta nadlo celas al la norda
poluso aŭ nordpolusen. Tiu
rimedo estas ofte konciziga.
Konciziga estas ankaŭ la ebleco diri:
plenumitas anstataŭ estas plenumita, venontis anstataŭ
estis venonta,
k.s. Tiuj formoj estas korektaj kaj laŭregule formitaj; oni ofte proponas ilin,
kvankam ili malofte uzatas...
Ilia uzado aŭ neŭzado estas afero de gusto.
Multaj kontraŭuloj de Esperanto asertas,
kvazaŭ tio estus memevidentaĵo, ke “kompreneble” en Esperanto ne ekzistas
sinonimoj. Kulpas ni mem pri tiu fuŝa aserto, ĉar niaj unuopaj vortaroj
plejofte ne registras ĉiujn formojn efektive ekzistantajn ( des malpli ĉiujn
latentajn ). Ni mem do ofte kondutas kvazaŭ nur unu esprimformo estus ebla.
Sed la vortprovizo de Esperanto
deriviĝas dumaniere. Povas troviĝi por iu nocio radiko kaj ankaŭ almenaŭ unu
kunmetita vorto. Konsideru ekzemple la parojn: sobra/melebria;
afabla/bonkora; soldato/militisto; pirato/kaperisto; filantropo/bonfaremulo;
paro/duo; zorgoplena/angoreta. Konsideru la triojn: barbiro/hartondisto/frizisto; pigra/mallaborema/malpenema;
descendi/malsupreniri/desupri. Konsideru la serion (
tute ne kompleta ): putino,
malĉastulino, amoristino, ĉiesulino, stratulino, prostituitino, amaĵistino, ktp.
Kiel en aliaj lingvoj, inter
sinonimoj ofte sentiĝas nuanca diferenceto sed ili estas sinonimaj. Ankaŭ
elekto de la ĝusta vorto venas sub la rubrikon estetiko aŭ
bongusto.
Elekto,
kiun ofte frontas precipe la prozverkistoj, estas: ĉu aktivo aŭ pasivo? Ĉu mi
skribu, ekzemple: La poŝtisto
estis mordita de hundo aŭ La poŝtiston
mordis hundo? Tute klare, ambaŭ estas ĝustaj. Elekto
dependas de stilfaktoroj: eleganteco, klareco, la ĝenerala etoso de la
kunteksto. Tro abunda sinsekvado de pasivoj nepre efikas peze, kaj ne malofte
fariĝas pro tio malfacile sekvi senĝene la sencon. Iom da eleganta variado
samtempe faciligas la fluadon de la teksto kaj agrable variigas ĝin. Ekzemple,
ambaŭ jenaj propozicioj estas tute bonaj: Mia rigardo
de tempo al tempo estis allogata de la nur malforte brilanta spegulo.
(Jane Eyre). La luno
estis preskaŭ tute forkaŝita de la nuboj. (Ŝi).
Sed
la ĉirkaŭajn tekstojn plenŝtopas participoj, tiel ke oportune oni eble povus
utile skribi: Mian
rigardon de tempo al tempo allogis la
nur malforte brilanta spegulo, aŭ la lunon preskaŭ tute forkaŝis nuboj (
Mi havas dubon pri ĝusteco de tiu “la”
antaŭ “nuboj”,
ĉar ne temas pri la solaj, unikaj nuboj ). Êc en tiu lasta parentezo trudiĝis
al mi elekto: ĉu mi skribu “havas dubon”
aŭ “dubas”; ĉu ekzistas la nuanco? Cetere, ni gardu nin kontraŭ unu danĝero
tradukante: lingvoj strukture malsimilas inter si, kaj strukturo bela en
originalo povas iĝi malbela en tro laŭvorta traduko; ekzemple, sinsekvo de
pasivoj eleganta en la angla povas fariĝi tede peza se tradukanto tro sklave
reproduktas tiun sinsekvon!
Similaj eblecoj svarmas, cetere. Ĉu
mi diru belas
aŭ estas bela, vomemas aŭ estas vomema, kaj kia diferenco
nuancas inter la alternativoj? Kien mi starigu adverbon: ĉu mi diru, mi rapide trarigardis la gazeton, mi
trarigardis rapide la gazeton, aŭ mi
trarigardis la gazeton rapide?
Sed
mi jam proksimiĝas al punkto, kie mi devus, anstataŭ skizi kelkajn tiajn
ideojn, verki seriozan disertacion kun plenaj referencoj kaj eventuale
statistiko. Tie ĉi ne estas ĝusta loko por tio. Sed respondon al la starigitaj
kaj similaj demandoj oni trovu per zorga studado de rekonataj stilistoj ( ekz-e
Zamenhof, Kabe, Baghy, Forge, Szilágyi, k.a.). Modeloj ne mankas al ni, kaj ili
estas pli fidindaj ol ĉiaj teoriaĵoj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário