PRI ĈAPELOJ
(El
“Veterano”, de Ismael Gomes Braga, p. 193-196)
(Pri
uzado de supersignoj en Esperanto)
Vi eble ne scias, ke ĉapelo estas tre
grava en religio, sed mi povas rakonti al vi pri tiu grava religia objekto.
Mi tre amas la religiajn diservojn de
katolikoj kaj de judoj, ĉar ili parolas, preĝas, legas, kantas en gravaj
internaciaj lingvoj ĝis nun uzataj tra la mondo; kaj ĉe tiuj diservoj mi
konstatas la gravecon de ĉapeluzado.
En katolika templo oni ne permesas al
mi porti mian ĉapelon, ĉar tio estus grava peko, malrespekto al la sanktejo;
tial ĉe la sojlo mi demetas mian ĉapelon kaj restas ĉiam nekovrita ĝis la fino
de la diservo. Nur tiam mi eliras kaj remetas la ĉapelon sur la kapon.
Ĉe la hebrea diservo, tute kontraŭe,
mi ne rajtas eniri sen ĉapelo sur la kapo, ĉar tio ĉi estus grava peko,
malrespekto kontraŭ la sanktejo. Enirante mi kovras mian kapon per mia ĉapelo
kaj restas kovrita ĝis la fino, kiam mi povas eliri kaj denove demeti mian ĉapelon
kaj porti ĝin en la mano aŭ en la poŝo.
Nur post tiu klarigo vi povos
kompreni militeton en la komenco de nia glora jarcento, kiam aperis ĉe katolika
franco, verkinto de preĝlibreto por katolikaj diservoj, ses individuoj kun ĉapeletoj sur la kapoj. La seso vere alvenis
el juda mondo, kie senĉapeleco estas peko; sed en katolika mondo, tute
kontraŭe, la pekado estas surhavi la ĉapelon sur la kapo. Kompreneble la nobela
Markizo postulis deprenon de ĉiuj ses
ĉapeloj; sed aliaj ne konsentis kaj tial okazis la militeto. Ni ĉiuj
partoprenis aŭ por la ĉapeloj aŭ kontraŭ la ĉapeloj. Mi mem – se vi deziras
mian opinion – defendis la ĉapelojn; sekve, mi aliĝis al la armeo de la
ĉapelemuloj. Ni venkis, kaj la ĉapeloj restis sur la kapoj.
La ĉapeletoj montriĝis tre gravaj dum
la lastaj kvindek jaroj, ĉar ili solvis vere gravan problemon. La
senĉapelemuloj ĝis nun baraktas kun gravaj nesolveblaj problemoj, kiuj tute ne
ekzistas por ni, dank’al la ĉapeloj. Por ŝpari inkon kaj paperon, mi rakontu al
vi nur pri du el la seso, ĴO kaj Ŭo. Deprenante la ĉapelojn ili fariĝas JO kaj U, sed jam ekzistas en la komunumo du civitanoj nomataj JO kaj U, kaj la konfuzoj estas frenezigaj.
Per tiu simpla ŝerco mi aludas gravan
diferencon inter Esperanto kaj aliaj projektoj de lingvo internacia: Ido,
Okcidental, Interlingua k.a. En
Esperanto tute ne ekzistas diftongoj: ai, ia, ei, ie, oi, io, ui, iu, au, eu,
ou, uo, ua estas ĉiam du silaboj; sed en aliaj lingvoj du vokaloj povas
esti unu sola silabo, t.e. diftongo, aŭ du silaboj, kaj ni ĉiam hezitas pri la
akcento, kiam la vorto finiĝas per du vokaloj. La formado aŭ neformado de
diftongo estas tute kaprica; ekzemple, en la tre similaj lingvoj hispana kaj
portugala, tre ofte la akcento estas malsama pro la formado aŭ neformado de
diftongoj. Ambaŭ skribas: diplomacia, democracia kaj la hispanoj legas: diplomasja, democrasja; dum la portugallingvanoj legas tiujn vortojn diplomasia, democrasia; kaj
kontraŭe, la vorton policia ni legas polisja, sed la hispanoj legas polisia.
Multegaj similaj vortoj ekzistas eĉ en la sama lingvo: negocio ( elparolata negosjo estas substantivo; (elparolata negosio
estas verbo); rio (elparolata riju
signifas rivero; sed elparolata riŭ signifas: mi
ridas).
En Esperanto, dank’al la supersigno
sur Ŭ kaj al la uzado de J por anstataŭi la mallongan i de la
diftongoj, tiu problemo (aŭ problemaro ) tute ne ekzistas. Skribe la lingvo ne havas diftongojn, kvankam la sonoj ekzistas tute
egalaj al niaj okcidentaj diftongoj.
Alia bedaŭrinda fakto estis la perdo de la sono Ĥ, tre ofta en la hispana, germana,
pola, araba, hebrea k.a. lingvoj, tio estas, en tre gravaj kulturlingvoj de la
tuta mondo, kun escepto nur de kelkaj okcidentaj lingvoj; la perdo de Ĝ de la itala, angla k.a.
Oni volis doni al la lingvo
internacia la anglan alfabeton, la solan, kiu tute ne havas supersignojn, ĉar
ankaŭ la portugala, la franca, la itala, la germana, la pola, k.a. havas
supersignojn por kelkaj literoj, ekzemple: Â, À, É, Ê, Ë, Ï ktp. Oni elektis
do la plej malbonan literaron por la internacia lingvo. Feliĉe, tiuj projektoj
mortenaskiĝis; alie, la estontaj generacioj devus ĉiam resti en la situacio de
kompatindaj homoj, kiuj devas lerni la anglan lingvon, sed neniam sukcesas pene
venki la alfabetajn malfacilaĵojn.
Nenhum comentário:
Postar um comentário