Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 6 de julho de 2012



 El la historio de Esperanto.


La unuaj broŝuroj de 1887 ne vekis tiel grandan intereson al la nova lingvo kiel Zamenhof esperis, ĉar ĝuste tiam estis la flortempo de Volapük, post kies baldaŭa falo multaj perdis la kredon je artefaritaj lingvoj entute. Tamen la semo estis ĵetita, kaj iom post iom troviĝis lernantoj kaj uzantoj de la «Lingvo Internacia», kiun ĝiaj adeptoj baldaŭ eknomis simple Esperanto, laŭ la pseŭdonimo1 de ĝia aŭtoro. Inter la unuaj pioniroj estis la polo A. Grabowski, la germanoj L. Einstein kaj W. H. Trompeter, la franca markizo L. de Beaufront, la svedo P. Nylen k.a.
La unua Esperanta societo fondiĝis2 en 1888 en Nürnberg (Germanujo), kiam la tiea volapukista klubo konvertiĝis kaj transiris al Esperanto. La unua gazeto aperis en 1889 sub la nomo «La Esperantisto», ankaŭ en Nürnberg.
Iom post iom fondiĝis pliaj societoj kaj grupoj, aperis literaturaj verkoj kaj diverslingvaj lernolibroj, kaj komenciĝis la internacia vivo de la lingvo.
Sed jam ekblovis krizaj ventoj3. En 1891 la personaj cirkonstancoj de D-ro Zamenhof, kiu gvidis tiam la tutan movadon, fariĝis tiel malfacilaj, ke li devis ĉesigi la aperadon de «La Esperantisto», kies eldonanto kaj redaktoro li nun estis, kaj entute interrompi ĉian agadon por la afero. «Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas4 pli porti min. Pasos kelka tempo, miaj vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, vi denove min vidos inter vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke mia foresto ne longe daŭros».
Feliĉe en tiu plej kriza momento por la juna movado aperis nobla kaj malavara savanto en la persono de Trompeter, kiu certigis la aperadon de la gazeto. Sed nun sekvis alia danĝero – la reforma movado. Ne povante plu kontraŭstari5 al insistaj postuloj pri ŝanĝoj en la lingvo, Zamenhof ellaboris detalan projekton de reformoj kaj prezentis ĝin en 1894 al la membroj de la tiama «Ligo Esperantista» por voĉdonado6. Sed la plejmulto de la voĉdonintoj estis kontraŭ ĉiaj reformoj, kaj tiamaniere Esperanto denove estis savita el grava danĝero.
Tamen per tio ne finiĝis la malfacilaĵoj. Pro apero de verketo de Tolstoj en «La Esperantisto» la rusa cenzuro en 1895 malpermesis la eniradon de la gazeto en Ruslandon. Ĉar la plej granda parto de la abonantoj estis ĝuste rusoj, la sekvo7 estis tio, ke la gazeto devis fini sian aperadon. Sed ankaŭ nun troviĝis savo: en la sama jaro la Klubo Esperantista en Upsala (Svedlando) relevis la falintan standardon kaj komencis la eldonadon de la gazeto «Lingvo Internacia». Depost tiu tempo neniam plu okazis similaj danĝeraj momentoj kaj la afero povis pli-malpli trankvile daŭrigi8 sian progresadon.
Tute nova periodo en la historio de Esperanto komenciĝis per la unua internacia kongreso en 1905 en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro, kien kolektiĝis 700 esperantistoj el ĉiuj landoj de Eŭropo. Granda entuziasmo regis inter la kongresanoj. Per longedaŭraj tondraj aplaŭdoj oni akceptis la Majstron, kiam li aperis sur la scenejo kune kun la kongresa estraro. Malfermante la kongreson, Zamenhof faris sian unuan paroladon antaŭ multnacia aŭskultantaro:
«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas ... Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno... sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas».
Post tiu unua kongreso Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la tuta mondo. Fondiĝis societoj eĉ en Usono9 kaj Japanujo, aperis multnombre lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj, rapide ekkreskis la literaturo. Sed nova danĝero insidis la aferon. En 1907 estis kunvokita en Parizo grava internacia scienca komitato por definitiva akcepto de internacia helplingvo, kie L. de Beaufront, «la dua Majstro» kaj plenrajta reprezentanto de D-ro Zamenhof, tute neatendite kaj perfide, anstataŭ pledi por Esperanto, sub la pseŭdonimo «Ido» prezentis al la komitato sian propran kreaĵon, kiu fakte estis nur ia reformita Esperanto. Kompreneble la komitato akceptis kaj rekomendis tiun novkreaĵon, al kiu transiris pluraj esperantistoj kaj Esperanto-societoj. Sed la plejmulto restis fidela al Esperanto.
Baldaŭ la movado resaniĝis ankaŭ de tiu vundo kaj daŭrigis sian konstantan kaj senlacan marŝadon antaŭen, ĝis kiam en 1914 ekfuriozis la sanga mondmilito, kiu senkompate detruis preskaŭ ĉion, kion oni tiel pene kaj ame estis konstruinta dum tuta homa generacio. Sed post la milito ekĝermis nova vivo sur la ruinoj kaj nun Esperanto estas pli disvastigita kaj forta ol iam antaŭe kaj spite10 al ĉiuj homaj antaŭjuĝoj kaj indiferento obstine daŭrigas sian malfacilan kaj krutan vojon al la celo, – fariĝi la dua lingvo de ĉiu kulturhomo.
(Literaturo: D-ro E. Privat. Historio de la lingvo Esperanto, I. kaj II. parto).

Klarigoj.

1) Oni diras ankaŭ pseŭdonomo kaj aŭtora nomo.
2) Aŭ estis fondata.
3) Aŭ ventoj de krizo.
4) Proksimume saman sencon havas malakcepti, sed ĝi ne estas uzebla kun infinitivo: Li rifuzis (akcepti) la proponon. Li malakceptis la proponon.
5) Ankaŭ rezisti; oni povas diri ankaŭ kontraŭstari insistajn postulojn.
6) Ankaŭ balotado.
7) Ankaŭ rezulto kaj rezultato.
8) Atentu la uzadon de daŭriLa progresado de Esperanto daŭras. Esperanto daŭras progresi. Esperanto daŭrigas sian progresadon.
9) La origina formo estas Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko (U.S.A.).
10) Oni povas diri ankaŭ spite antaŭjuĝojn; kelkaj uzas eĉ spite antaŭjuĝoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário