LA SOLVO: PRAKTIKE
(William Auld, in: La fenomeno
Esperanto, p. 27-30)
La ideo pri kreado de
speciala lingvo ne estas io nova. Ekzemple:
Laŭ la konserviĝintaj analaj notoj,
unu el la mezepokaj gravuloj de la eklezio, la abatino de la monaĥinejo de
Raupertberg apud Bingen, Hildegardis (1098-1178),
aŭtorino de serio da natursciencaj verkoj, prilaboris eĉ la tutan sistemon de
universala skriba kaj parola lingvo: tiu ĉi Ignota língua per semplicem hominem Hildegardem prolata memorigas
laŭ sia strukturo pli malfruajn projektojn de la 19ª jarcento. Ĝia alfabeto
havis 32 literojn. La plimulto de la vortoj (substantivoj) finiĝis per z: aigoz – dio, aiganz – anĝelo,
pariz – patro,mariz – patrino, juz – homo ktp. La tuta vortaro enhavis ĝis 900 vortojn.
Kun la pasado de la tempo multaj
elstaraj eŭropanoj turnis sian atenton al la problemo de unversala lingvo,
interalie Descartes, Leibnitz, Komensky, Wilkins, Dalgarno, Urquart, Michaelis,
k.m.a. Tamen estas notinde, ke kvankam Descartes
jam em 1629 korekte difinis la strukturon de la kreota lingvo, tamen ĝis la
19ª jarcento la provoj ĝenerale celis kreadon de lingvo filozofia, kun arbitraj
elementoj – t.n. aprioraj lingvoj.
Ne tiudirekte estis trovota la fina solvo, ĉar tiaj lingvoj aprioraj estis tro malfacile lerneblaj kaj cetere eĉ ne
celis uzon far homamasoj. Montriĝis, ke la t.n. “universala lingvo” devas baziĝi sur jam ekzistantaj lingvoj,
sed adaptite al la apartaj bezonoj de la uzontoj.
La unua projekto,
kiu akiris al si atentindan nombron da seriozaj adeptoj kaj sukcesis disvastiĝi
kaj uziĝi nomiĝis Volapuk, kaj estis
eldonita en 1880 de germano prelato Johann Martin Schleyer. Pere de
populara gazeto, kiun li eldonis germanlingve, Schleyer povis propagandi kaj
diskonigi sian projekton, kaj en la daŭro de naŭ jaroj la lingvo estis tiel
furora, ke ĝia triumfo ŝajnis certa. Laŭ Teo Jung:
“En la jaro 1889 oni jam kalkulis 283
Volapuk-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 lingvoj,
aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapuk. Okazis tri
kongresoj volapukistaj, la tria kaj plej grava em la jaro 1889 en Parizo. Tie
oni parolis ekskluzive en Volapuk, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer
ŝajnis definitiva. Sed en la sama jaro komenciĝis jam ĝia falo.
Eĉ pli rapide ol ĝi floris, la volapuka
movado velkis kaj mortis. Tion kaŭzis ĉefe kelkaj fundamentaj eraroj en la
konceptoj de Schleyer.
Unue, la lingvo Volapuk, kvankam strukture tre interesa kaj eĉ trafa, estis vere tro malfacile ellernebla. Kvankam
la vortmaterialo estis ĉerpita el eŭropaj lingvoj, precipe la angla, la
volapukaj formoj estis arbitre tiel ŝanĝitaj, ke la rekono plejofte apenaŭ
eblis; la nomo mem de la lingvo formiĝis laŭ la anglaj vortoj world kaj speak, sed fariĝis volapuk, la
franca douleur fariĝis dol, la germana berg fariĝis bel, ktp. Portugalio fariĝis Bodugan. Krome la gramatiko estis vere komplika: unu profesoro de
Volapuk kalkulis, ke verbo en Volapuk
povas havi 505 440 formojn! La sperto montris, ke reformoj de la lingvo
urĝe necesas, se oni volas, ke ĝi plenumu sian rolon en la mondo.
Kaj per tio evidentiĝis dua
eraro de Schleyer. Li ne lasis en sia lingvo eblecon de natura evoluo. Tio
signifas, kompreneble, ke li tute ne konsciis pri la fakto, ke lingvo estas socia fenomeno, kaj apartenas
al ĉiuj uzantoj egale. Pro la arbitreco de la materialo, ĉiu nova vorto
devis ricevi la aprobon de la aŭtoro, kiu cetere konservis al si ĉiujn rajtojn
pri sia verko. Kvankam “aŭtoraj rajtoj” estas respektindaj, ili malebligis
ĉi-kaze tiun socian solidarecon, kiu
sola tenas vivanta iun lingvon.
“La skismo inter la volpukistoj, manko
de unu gvidanta centro, neebleco de laŭgrada plibonigo de la lingvo, sensenca
lingva kaj organiza absolutismo de Schleyer, kresko de diversopinieco –
kondukis al detruo de la interesoj de [reformemuloj]. La societoj komencis
likvidiĝi unu post alia. La gazetoj ĉesis sian ekzistadon, malaprobante la
foreston de unuanima agado kaj la taktikon de Schleyer”.
Se la leganto scivolas pri la aspekto
de tiu kurioza kaj kuraĝa lingvoprovo, jen la komenciĝo de la Patro nia en Volapuk:
O fat obas, kel binol in suls,
Paisaludomoz
nem ola,
Komomod
monargan ola,
Jenomoz
vil olik, as in sul i su tal.(*)
En aliaj cirkonstancoj la fiasko de
Volapuk estus povinta entombigi por ĉiam, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, la
ideon de arte kreita internacia lingvo.
Sed la sorto decidis alie. En 1887, ĝuste
kiam Volapuk proksimiĝis al sia apogeo, aperis en Varsovio la unua
lernolibro (por rusoj)de alia Lingvo Internacia, kiu, evitante la
fundamentajn erarojn de sia konkuranto, estis
destinita fariĝi la sola plene sukcesa ekzemplo de tia lingvo – tiel ke la
nomo Esperanto (origine la
pseŭdonimo de la aŭtoro) fariĝis sinônimo
de lingvo arta tra la tuta mondo.
La aŭtoro, d-ro L.L.Zamenhof, jam kiel knabo ekhavis ambicion doti la homaron per
komuna lingvo. Juda loĝanto de pola urbo en la tiama Rusa Imperio, li spertis
de la plej frua aĝo la tragikajn sekvojn de reciprokaj ŝovinismoj inter la
diversgentaj loĝantoj de sia urbo, kaj li konkludis, ke al tiuj malamoj gravege
kontribuas la lingva diverseco. Li estis
do la unua tia projektanto, kiu havis fortan socian motivigon de sia kreemo,
kaj por kiu la praktika aplikado kaj utiligo de la lingvo estis unuavica
faktoro.
Jam kiel gimnaziano li produktis unuan
formon de sia lingvo, sed tiu formo poste perdiĝis. Post universitato (li iĝis medicinisto ), li rekomencis la
interrompitan laboron kaj dum dek jaroj li prilaboris kaj poluradis sian
projekton, provante kaj pruvante ĝin en la plej diversaj kuntekstoj. Laŭ li, la lingvo devis esti laŭeble facile
lernebla, kaj uzebla tuj de la lernintoj eĉ
se mankus aliaj adeptoj. Ĝi
devis ankaŭ havi la eblecon evolui.
...la nova lingvo disvastiĝis, unue en la
Rusa Imperio, baldaŭ aliloke, kaj komenciĝis tiu jarcento de seninterrompa kaj
mondskala uzado de lia lingvo, kies datrevenon oni festis en 1987.
La lingvo Esperanto estas fenomeno
unika: ĝi estas la sola arta lingvo en la historio de la mondo, kiu ekvivis kaj
daŭre plifariĝis komuna lingvo de homoj el ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondpartoj,
krea lingvo de poetoj kaj faka lingvo de sciencistoj, plenrajta komunikilo apud
ĉiuj aliaj, laŭdire “naturaj”, lingvoj.
Ĝi ne estas, kaj cetere ne celas esti, la
lingvo “universala” de la pli fruaj filozofoj. Ĝi neniel kaj neniam celas “forigi”
aliajn lingvojn.
Kaj ĝi estas, tio estas praktika solvo de la lingva problemaro, kiu
maloportunis al la homaro dum miloj da jaroj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário