Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

domingo, 19 de agosto de 2012




LA PRINCIPO DE SUFIĈO KAJ NECESO


Praktikaj principoj de lingvo-uzo, proponitaj de R. De Saussure kaj en iom modifita formo akceptitaj de la Esperantista Akademio(majo, 1913)

El “La Tuta Esperanto”

          La derivado okazas en Esperanto laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, tio estas, oni devas uzi tiom da elementojn, kiom estas necese por la difino de la ideo, sed ne pli multajn ol sufiĉas por la klareco de la esprimo. Se oni ekzemple volas nomi la agon de tiu, kiu parolas antaŭ la publiko, tiam ne sufiĉas la simpla “parolo” kaj la matematike preciza “antaŭpubliparolataĵo”enhavas pli multe da elementoj ol estas nepre necese. Tial ni elektas la oran mezon kaj diras “parolado”, kiu kontentigas ambaŭ postulojn.

          Laŭ la principo de sufiĉo oni diras simple: timulo, drinkulo, konato, ŝprucilo, ŝuisto, laboremo, malsanemo, k.t.p. anstataŭ la pli longaj timemulo, drinkemulo, konatulo, ŝprucigilo, ŝufaristo, laboremeco, malsanemeco k.t.p. Entute, -“eco” estas malofte uzata por substantivigo de ‘-ema”: dormemo(ne dormemeco), lernemo(ne lernemeco) k.t.p. Sed por substantivigo de “-inda” ĝi estas ĉiam uzata: amindeco(ne amindo), vidindeco(ne vidindo), k.t.p. , “-eco” ludas gravan rolon ĉe la substantivigo de la adjektivaj radikoj: “La belo kaj la  bono gvidu vin tra la vivo”. “Ŝi fieris pri sia beleco”(ne belo), “La boneco(ne bono) de la sveda ŝtalo estas mondkonata”.

          Laŭ la principo de sufiĉo oni uzas kanto, vesto, veko, manĝo k.t.p. anstataŭ la pli longaj kantaĵo, vestaĵo, verkaĵo,manĝaĵo. Same oni povas forlasi la sufikson “-ino”, kiam ĝi ne estas nepre necesa: “Oni elektis s-inon Erikson prezidanto(anst. prezidantino) de la kunveno”. La sekretario (ne sekretariino) de nia klubo estas f-ino Maurois”. Cetere, la uzo de “ino donus al tiuj frazoj eĉ iom alian sencon, substrekante, ke la prezidanto kaj sekretario nepre devas esti virinoj kaj ke krome troviĝas ankaŭ vira prezidanto kaj sekretario.

          Kelkaj pekas kontraŭ la principo de sufiĉo, trouzante la sufiksojn: “-ad”, “-et”, “-eg”, “-aĉ” k.t.p. “Mi lernadas Esperanton”. “Mi deziras korespondadi”. “Li laboradas la tutan tagon”. Per “-ad” oni ja volas akcenti la daŭron kaj ripetiĝon de la ago, sed ofte tio evidentiĝas jam el  la kunteksto kaj sekve “-ad” estas superflua. La verboj “lerni” kaj “korespondi” jam per si mem indikas daŭran agon, kial do ankoraŭ tiu “ad”? Kaj en “Li laboras la tutan tagon” la komplemento “tutan tagon” montras, ke temas pri daŭra kaj ripetata ago. Uzu do la afiksojn nur tiam, kiam vere estas necesaj, sed ne pendigu ilin  al ĉiu vorto!
“LA SINTEZO, AŬ KONSTRUO DE VORTOJ ESTAS FONDITA SUR LA LEĜO DE MINIMUMA PENO, ESPRIMEBLA JENE:

PRINCIPO DE NECESO. POR KONSTRUI VORON KUNMETITAN, ONI KUNIGAS ĈIUJN VORTOJN SIMPLAJN, KIUJ ESTAS NECESAJ POR KLARE ELVOKI LA IDEON ESPRIMOTAN DE TIU KUNMETITA VORTO (SEN AŬ KUN HELPO DE KUNTEKSTO).

PRINCIPO DE SUFIĈO. EN LA VORTO KONSTRUATA ONI DEVAS EVITI LA NEUTILAJN PLEONASMOJN KAJ LA IDEON FREMDAJN JE LA IDEO ESPRIMOTA.

Ĉiu vorto, konstruata laŭ la du principoj de neceso kaj de sufiĉo, havas signifon konforman al sia enhavo, kaj reciproke ĉiu vorto havanta signifon konforman al sia enhavo estas konstruata laŭ tiuj du principoj”.

(RENÉ DE SAUSSURE).

1.  SAUSSURE, René de. La vort-strukturo en Esperanto. Brasília: Antauen, 1985.

2.    SEPPIK, H. La Tuta Esperanto. Gramatiko por progresintoj. Gvidilo por kursestroj. Budapest: Literatura Mondo, 1938.



        
         

         

Nenhum comentário:

Postar um comentário