SIMPLAJ SKEMISMAJ VORTOJ DEVENINTAJ
DE AFIKSOJ
Adelson Sobrinho
“A língua é um traje
coberto de remendos feitos de seu próprio tecido” (Saussure).
Laŭ René de Saussure, la vortteorio en
Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto,
laŭ la principoj de neceso kaj de sufiĉo. (SAUSSURE: 1985, p. 5).
a) Principo de neceso: en konstruon de
vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj
finiĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu
vorto;
b) Principo de sufiĉo: se la
ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la
kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel
neutila kaj nenecesa.
Surbaze de la ĉi-supraj
Principoj, Esperanto ebligas al siaj uzantoj konstrui novajn vortojn, kies
bazoj estas la afiksoj - prefiksoj kaj sufiksoj - per la simpla aldono de
finaĵoj –o/-a/ -i/-e, kiuj, laŭ de
Saussure, “estas tute klare difinitaj de Zamenhof mem, en la 11ª regulo
de la Fundamenta Gramatiko,laŭ kiu “radikoj,
prefiksoj, sufiksoj kaj eĉ finaĵoj estas rigardataj kiel memstaraj vortoj”.(René de Saussure. ).
Pri la temo, la eminenta
esperantisto Auld asertas:
La vortmaterialo de
Esperanto konsistas el radikoj, afiksoj kaj finaĵoj. Eĉ tiu tradicia kaj
konvencia disklasigo estas nenecesa – kaj eble malutila; ĉar tiel nomataj
afiksoj, kaj eĉ finaĵoj, kapablas roli kiel radikoj:
ulo, Ina, eta, aĵo, ilaro, inta, ariĝi, male - ... neniam kaj ĉiam as’ anta (Miĥalski).( Auld: 1988).
Al tiu formado de novaj
vortoj ni povas nomi IDIOTISMO, tio estas, “nelogika aparta
vortkonstruo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj: ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj ne
multaj idiotismoj; lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo
senviva kaj tro peza”.(Zamenhof) (PIV).
Ĉi-artikolo prezentas kelkajn afiksojn kiuj povas esti uzataj memstare.
Signifojn mi ĉerpis el PIV; ekzemplojn el La Tuta Esperanto, kaj el Esperanto
sem mestre.
AFIKSOJ
|
SIGNIFO
|
EKZEMPLO
|
AĈA
|
Senvalora
|
Nun ni trafis en vere aĉan situacion.
|
ADE
|
Senfine, kontinue
|
La geedzoj ade malpacas.
|
ANO
|
Membro de grupo, de societo
|
Nia klubo havas tridek anojn.
|
ARE
|
Grupe, amase
|
La ŝafoj iras ĉiam are.
|
EBLA
|
Povanta esti, okazi
|
Tio tute ne estas ebla.
|
ECO
|
Kvalito/Tio bona aŭ malbona,kiu
karakterizas ion aŭ iun.
|
“Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro(Zamenhof).
Li havas ankaŭ kelkajn bonajn ecojn.
|
EMO
|
Nedaŭra inklino al io. Tendenco.
|
En altaj lokoj kelkaj homoj havas
grandan emon salti malsupren.
|
ERO
|
Elementa peceto. Fragmento.
|
Mi ne havas eĉ eron da fido al li.
|
ESTRO
|
Tiu kiu estas ĉe la supera kaj unua
rango kaj posedas efektivan ondonpovon.
|
Kapitano estas la estro de ŝipo.
|
ETA
|
Malgranda, malintensa.
|
La koro estas eta instrumento sekreta.
|
IDO
|
Naskito, infano, filo/Posteulo
|
La kato portas siajn idojn per la buŝo.
|
IĜI
|
Vole aŭ nevole transiri al nova
stato.
|
La vetero iĝis (fariĝis) denove bela.
|
IGI
|
Instigi, persvadi, atingi...
|
La malfeliĉo igis (faris) lin tute malespera.
|
ILO
|
Instrumento/instrumento/maŝino
specifa por fari ion.
|
“Ilo
el oro taŭgas por ĉiu laboro”(Zamenhof).
|
INO
|
Femalo
|
“La plej danĝera homo – malbona ino en domo”(Zamenhof).
|
INDA
|
Meritanta ion./Digna
|
“Filo inda je sia patro” (Zamenhof).
|
INGO
|
Objekto, kiu servas pro surkovri,
ŝirmi alian objekton, parte enigitan en ĝi.
|
La knabo elprenis la plumon el la ingo.
|
UJO
|
Ĉio, vazo, kesto, skatolo ks, kio
entenas likvaĵon aŭ objekton.
|
Ĉu vi havas iun ujon, kien mi povu verŝi la lakton?
|
ULO
|
Senkaraktera individuo.
|
Surdulo estas ulo surda.
|
EJO
|
Loko, spaco karakterizita per io
konkreta aŭ abstrakta.
|
Mi bezonas transloĝiĝi en novan ejon.
|
DISE
|
Maldense.
|
La libroj kuŝas dise sur la tablo.
|
EKSA
|
Iama, iam ne estanta.
|
Eksa lernanto lerninto estas. (Adelson).
|
MALO
|
Kontraŭo.
|
La vorto “sen” estas malo de “kun”.
|
PRAA
|
Primitiva, antaŭhistoria.
|
La praaj homoj estas primitivaj.
|
REE
|
Denove.
|
Ree ŝi malfruis al la vagonaro.
|
AĴO
|
Objekto, afero konkreta.
|
Vi forgesis kekajn viajn aĵojn
ĉe ni.
|
EGA
|
Plej forta, plej ekstrema, plej
intensa
|
Ega entuziasmo.
|
FIA
|
Maldeca.
|
Kelkaj ĉefoj traktas siajn subulojn
en fia maniero.
|
ISMO
|
“Doktrino” “Sistemo” (Ironia senco).
|
Pro abundo da ismo, la mondo troviĝas
en paroksismo.(Adelson).
|
ONO
|
"Frakcio kun numeratoro: unu.
| |
1. AULD,
William. La Fenomeno Esperanto. Rotterdam: UEA, 1988.
2. SAUSSURE,
Ferdinand de. Curso de Linguística geral,
15ed. São Paulo: Cultrix, 1990.
3. SAUSSURE,
René de. La vort-strukturo en Esperanto.
Brasília: Antauen, 1985.
4.
SEPPIK, H. La Tuta Esperanto.
Gramatiko por progresintoj. Gvidilo por kursestroj. Budapest: Literatura Mondo,
1938.
5.
KALOCSAY, K & WARINGHEIN, Gaston. Plena
Analiza Gramatiko de Esperanto. 4ª ed. Rotterdam: UEA, 1979.
6.
_____________________________________. Plena
ilustrita vortaro de Esperanto. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
Nenhum comentário:
Postar um comentário