Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sexta-feira, 10 de agosto de 2012



PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA

PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA


Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun "esperantistan pacpremion" pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto.

Ges-roj Grattapaglia laboras ekde 1974 volontule en Brazilo en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por infanoj en socia risko. De multaj jaroj ili agas en la internacia Rotaria movado favore al Esperanto. Ili aktive kontribuis por la videbligo de Esperanto en Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluo, kiu okazis en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare, 20 jarojn post la unua tia konferenco en 1992, en kiu ili ankaŭ aktive partoprenis.

La decido pri la premio estis anoncita en la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo. Ĉar ges-roj Grattapaglia ne povis veni al tiu UK, la Premio estos transdonita al ili en la Itala Esperanto-Kongreso, okazonta de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto en Mazaradelvalo, Sicilio.


DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ

En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

Diplomo pri Elstara AgadoHuang Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis Keefe el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. Ranganayakulu el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar Leonov el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara Despiney kaj Renée Triolle el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina Gorecka el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo kaj Rafael Henrique Zerbetto el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare.

Diplomo pri Elstara Arta AgadoMikaelo Bronŝtejn el Rusio pro longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián Hernández Angulo el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika kulturo; Ulrich Becker el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj la eldonado de la revuo Beletra Almanako.

LA UNUA PREMIO DIANA AITAI AL ZHAO WENQI

La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009).

La premio sendube faris al la 22-jara Zhao Wenqi, studento de filozofio el la urbo Harbin, lian unuan Universalan Kongreson eĉ pli memorinda. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 100 eŭroj. Kiel en pluraj antaŭaj UK-oj, ankaŭ en Hanojo la Internacia Koruso estis gvidata de prof. Alan Bishop el Aŭstralio.


-- 
MOVI (Movado Virtuala de Esperantaj Volontuloj) 
Esperanto@Brazilo - http://esperanto.brazilo.org

Nenhum comentário:

Postar um comentário