VORTOJ EL LA SERIO ĈI- (KORELATIVOJ)
Adelson Sobrinho
KATEGORIOJ
|
VORTOJ
|
SIGNIFOJ
|
DIFINOJ
|
Pronom-adjektivoj
|
ĈIA
ĈIES
ĈIU
|
Kvalito............
Posedo..........
Individuo
|
“de ĉiu speco”.
“de ĉiu, de ĉiuj”.
“esceptante neniun
kaj sendistinge”.
“senescepta
dispartiga pronomo montranta ke la persono aŭ afero, pri kiu temas estas
rigardata individue, aparte de la kolektivo al kiu ĝi apartenas”.
|
Pronomo
|
ĈIO
|
Objekto
|
“Kolektiva pronomo uzata nur pri aĵoj”.
|
ADVERBOJ
|
ĈIAL
ĈIAM
ĈIE
ĈIEL
ĈIOM
|
Kaŭzo
Tempo............
Loko...............
Modo.............
Kvanto...........
|
“Pro ĉia motivo, ĉia kaŭzo”.
“En/dum/je la tuta tempo”.
“En ĉiu loko”.
“En ĉiu maniero, en ĉiu rilato, en ĉiu
supozo”.
“La tuta kvanto, “ĉio”.
|
Ĝenerala difino – Serio da 9(naŭ) korelativaj vortoj
sendifinaj, kiuj enhavas du morfemojn: radiko = ĈI - + finaĵo.
Ekz.: ĈIAM =
{ĈI-} +{- AM} = DUM LA TUTA TEMPO.
Fundamenta ideo:
a)
Distribua = Parto de tuto; ĈIU.
b)
Kolektiva
= Tutaĵo de io. ĈIUJ.
Ekzemploj:
·
-
NE ĈIAJ VIRINOJ PLAĈAS AL MI.
- KIAJ
VIRINOJ PLAĈAS AL VI?
- INTELIGENTAJ.
·
Ne ĉian penson
metu sur la langon.
·
·
MI VOLAS ĈION.
·
KION VI VOLAS?
·
SANON,
MONON, FELIĈON, VIRINON...
·
Ne
ĉio brilanta
estas oro.
· ESPERANTO ESTAS KIES?
·
ĈIES KAJ NENIES.
·
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
·
ĈIU LAŬ SIA GUSTO.
·
Ĉiu medalo du flankojn posedas.
Ĉiu medalo du flankojn posedas.
·
ĈIU POR SI, POR ĈIUJ DI’.
· “ĈIUJ HOMOJ, ĈIUJ BESTOJ, ĈIUJ VEGETAĴOJ NASKIĜAS, KRESKAS KAJ MORTAS”.
·
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
· Ne ĉio brilanta estas oro.
Tio estas ĉial konsilinda.
Infano estas tre sentema kaj ĉial ploras.
· ĈU VI ĈIAM SILENTAS KIAM LA INSTRUISTO
PAROLAS?
· NE, NUR TIAM KIAM LI PAROLAS
MALRAPIDE.
· Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
· Mi ĉiam
estis al vi fidela, kaj tia mi restos por ĉiam.
· DIO ESTAS
ĈIE KAJ NENIE.
· DIO ESTAS ĈIOPOVA KAJ ĈIEESTANTA.
KUN DIO NI IRAS ĈIEN, SEN DIO NENIEN.
·
Mi ĉiel prononcis
tiun nomon, sed li min neniel komprenis.
·
Ili ĉiel helpis min.
· Ĉiom da
kafo lin forte ekscitas.
· DONU AL LA LUPO IOM, LI POSTULOS ĈIOM.
ESPERANTO
|
PORTUGUÊS
|
ĈIA
|
De todo tipo; de toda
espécie de...
|
ĈIAL
|
Por qualquer motivo; por
todos os motivos.
Por todas as razões.
|
ĈIAM
|
Todo tempo; todo momento; sempre.
|
ĈIE
|
Em todo lugar; em toda
parte.
|
ĈIEL
|
De todas as maneiras; de
todos os modos.
|
ĈIES
|
De todos, de cada um.
|
ĈIO
|
Tudo (todas as coisas).
|
ĈIOM
|
Tudo (na quantidade total).
|
ĈIU
|
Todo; cada.
|
BIBLIOGRAFIO
1. BRAGA, Ismael Gomes. Grande Dicionário Esperanto-Português.
2.ed. com suplementode Sylla Chaves. Rio de Janeiro: KKE, 1898.
2. KALOCSAY, K & WARINGHEIN,
Gaston. Plena ilustrita vortaro
de Esperanto. Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda.
3. LORENZ, Francisco Valdomiro, Esperanto sem Mestre. 8ª ed. Brasília: FEB, 1988.
4. . SEPPIK, H. La Tuta Esperanto. Gramatiko por progresintoj. Gvidilo por
kursestroj. Budapest: Literatura Mondo, 1938.
Nenhum comentário:
Postar um comentário