Quem sou eu

Minha foto
Fortaleza, Ceará, Brazil
Professor de Esperanto,Italiano e Português. Revisor de trabalhos acadêmicos: monografias, dissertações e teses. Profesoro pri lingvoj: esperanto, portugala, itala. Reviziisto pri akademiaj verkoj: monografio, disertacio, tezo.

sábado, 26 de janeiro de 2013


Membraro

La Akademio de Esperanto konsistas el la sekvaj 44 kolegoj (la informoj validas de Majo 2010).
  • S-ro Dao Anh Kha
  • S-ino Perla Ari-Martinelli
  • S-ro Marc Bavant
  • S-ro Benczik Vilmos
  • Gerrit Berveling
  • D-ino Marjorie Boulton
  • Renato Corsetti
  • Marcos Cramer
  • Probal Dasgupta
  • S-ro Michel Duc Goninaz
  • S-ro Gbeglo Koffi
  • Paul Gubbins

    Biografio de D-ro Paul Gubbins

    Naskiĝdato: 1949-11-08
    Paul Gubbins, brito, studis lingvojn kaj doktoriĝis pri germana literaturo ĉe Queen's University, Kanado. Li trejniĝis kiel ĵurnalisto sed dum multaj jaroj instruis la germanan ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo. Nuntempe li instruas ĵurnalismon ĉe Staffordshire University, Anglujo.
    Ĉefaj esperantaj verkoj: Kunvojaĝu! (lernolibro: 1993; repr. 2006); Konto de l' vivo (teatraĵoj: 1998); Pasporto al la tuta mondo (vidbendo-dramo kaj instruilo: 1998-2005); Heksakloro unu komo tri (teatraĵo: 2005); La Verda Ranaro prezentas ... (teatraĵoj: 2006); Zam- Zam- Zamenhof (teatraĵo: 2006). Artikoloj pri E-literaturo aperis i.a. en Fonto; recenzoj i.a. en la revuo Esperanto.
    Li redaktas la revuon de Esperanto-Asocio de Britio, La Brita Esperantisto, kaj kunredaktas la sendependan magazinon Monato. Li estas plurfoje premiita en la belarta konkurso LIRO (branĉo “originala prozo”) kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA (ĉefe en la branĉo “teatro”). Li nun membras en la juĝkomisiono de la BK-oj. Li respondecas pri staĝoj kaj seminarioj en Barlaston, Britujo, kaj instruis ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro en Vermonto kaj Kalifornio.
    Ekster Esperantujo li interesiĝas pri katoj, fervojoj, muziko (klarnet-, saksofon- kaj bekflut-ludado; ankaŭ la operoj de Gilbert kaj Sullivan), teatro kaj dormado.
    ×
  • S-ro Miguel Gutiérrez Adúriz
  • Ottó Haszpra
  • Lena Karpunina
  • Prof. Christer Kiselman
  • Boris Kolker
  • D-ino Koutny Ilona
  • Katalin Kováts
  • Prof. Erich-Dieter Krause
  • Prof. Jouko Lindstedt
  • S-ro Li Shijun
  • D-ro François Lo Jacomo
  • Anna Lowenstein
  • Ma Young-tae
  • D-ro Carmel Mallia
  • Stano Marĉek
  • Geraldo Mattos

    Biografio de Prof. Geraldo Mattos

    Geraldo Mattos Gomes dos Santos, brazilano de 1931.06.28, esperantisto de 1947 post la trovo de la libro Die Esperanto-Sprache, de Arnold Behrendt [Breslau: Deutsche Post- u. Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperato, 1912. 14 p.], membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007, pensiulo de la Federacia Universitato de Paranao kaj de la Militista Kolegio de Kuritibo post po 30 jaroj da laboro kaj de la Ministerio pri Laboro post 40 jaroj da laboro: centjara instruado. Diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj [trobadoraj poemoj] de kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV karcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965. Verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: La Tento de la Junulo kaj Ivan VI, ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro La Deveno de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉas al la studo de la lingvo mem, precipe por la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien. Pri li kiel homo kaj aganto estas informoj en www.gmverda.com.br.
    ×
  • Prof. Carlo Minnaja
  • Paŭlo Moĵajev
  • S-ro Brian Moon
  • Barbara Pietrzak
  • Sergio B. Pokrovskij
  • S-ro Otto Prytz
  • S-ro Baldur Ragnarsson
  • Saka Tadasi
  • Francisko Simonnet
  • Alexander Shlafer
  • D-ro Humphrey Tonkin
  • Amri Wandel
  • D-ro John C. Wells
  • S-ro Bertilo Wennergren
  • S-ro Xie Yuming
  • S-ro Yamasaki Seikô

Nenhum comentário:

Postar um comentário