FUNDAMENTO DE ESPERANTO
Antaŭparolo
Por ke lingvo internacia povu bone kaj
regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj
ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj
amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare
difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam
nia lingvo estos oficiale akceptita
de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi
registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute
certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj
kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato,
interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la
fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj
ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de
Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa
netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna
progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado
estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton
arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi
tre gravan principon la
esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo
ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun
principon, estus la komenco de nia morto.
Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj
esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas
rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko;
2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ».
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de
Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ
oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie)
eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro
la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi
tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.
Por ke ia regno estu forta kaj glora
kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam
dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur
klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando,
kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la
rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por
ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la
plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono,
sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj
malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per
kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun
eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento
de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj
li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed
al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj
nedisputebla institucio decidos
alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel
deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel
malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur
la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de
Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion
mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur
verkoj privataj, kiujn la esperantistoj ― se ili trovas tion ĉi
utila por la unueco de nia afero ― povas rigardadi kiel modela, sed
ne kiel deviga.
Havante la karakteron de fundamento,
la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj.
Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj
en tiu ĉi libro (precipe en la anglaparto)
tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua
eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti
la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita,
mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi
jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko
fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe
netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en
la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon, ĉar,
komparante la kuntekstan
tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto;
sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la
traduko de ia vorto, ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus
sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco,
kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la
certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon
kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la Fundamenta
libro, mi respondos trankvile: jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti
netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento,
en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon.
La « Fundamento de
Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj
vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi
rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli
vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj
por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj
zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj
kunhelpo. Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en
la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento,
por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio
en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi
la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj
lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private,
kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj.
La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu
esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de
deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia
lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto
estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam
rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la
fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ
konstante pliboniĝadikaj perfektiĝadi; la
netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado
fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado,
ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo,
sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale
mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso;
nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu
tro paradoksa:
·
1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas
jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj
kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn
vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne
altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en
korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi
nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas
esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste,
kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia
aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan,
kiel « Aldonon al la Fundamento ».
·
2) Se ia aŭtoritata centra institucio
trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro
neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la
diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi
rekomendos uzadi paralele kun
la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon
malnovan, kiu fariĝos arĥaismo,
kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento,
tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj
lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos
la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam
estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos
sian valoron kaj
kompreneblecon por la estontaj generacioj.
Mi montris en principo,
kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la
unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed
eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni
(pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre
singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo: a)
ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco;
b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia
centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta
esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
·
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio
bone koni la fundamenton de nia lingvo;
·
·
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla;
·
·
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi(neniam ŝanĝi!)
la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona,
kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti
rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri
la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion.
Leĝan sankcion ili
ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia
kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos
prezentita.
L. ZAMENHOF.
Varsovio, Julio 1905.
Varsovio, Julio 1905.
Nenhum comentário:
Postar um comentário