Principaro de
Frostavallen
La Fundamenta Principaro
de Informado pri la Internacia Lingvo, konata poste kiel Principaro de Frostavallen, estis akceptita de la reprezentantoj
de la Landaj Informaj Fakoj de UEA en Frostavallen, Svedio, la 30-an de
julio 1956. Ĝin formulis Ivo Lapenna, poste
la teksto iomete ŝanĝiĝis dum la kunveno.
Enhavo
·
1 Enhavo
|
I. CELO
1. Tri branĉoj de aktivadoj: informado;
instruado; praktika utiligo. Nur paralela, bone studita kaj celkonscia agado
sur la tri kampoj povas doni kontentigajn rezultojn kun daŭra valoro.
2. La celo de la informado: a)
diskonigi la Internacian Lingvon kaj ĉion kio estas kreita en ĝi aŭ pere de ĝi;
b) detrui la antaŭjuĝojn, precipe en la ŝlosilaj pozicioj de la kulturo kaj de
la publika vivo; c) instigi al lernado de la lingvo kaj altiri novajn adeptojn
al la Movado
II. NUNA STATO
3. Fondiĝo: UEA refondis sian
propagandan fakon en Bournemouth (1949), transformis ĝin en Informan Fakon (IF)
en Parizo (1950) kun Kongresa Gazetara Servo (1950). Sekvis reorganizado aŭ
organizado de la landaj Informaj Fakoj.
4. Rezultoj: Ĉiujare, krom por 1954,
estis publikigataj la rezultoj de informado en mondaj kadroj en
"Esperanto". Ili montras kontentigan progreson, sed ankaŭ bezonon pri
plua ampleksigo kaj kvalita plibonigo.
III. ORGANIZO
5. Informa Fako de UEA (gvidata de la Ĝenerala
Sekretario):
a) Gazetara Servo: 1) Bulteno kun
novaĵoj (en Esperanto por la landaj IF; en la angla kaj franca por la grandaj
presagentejoj kaj por la ĉefaj gazetoj en landoj sen movado); 2) Fotoservo; 3)
Artikola Servo; 4) Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.
b) Kongresa Gazetara Servo: 1) Bulteno
kun novaĵoj en Esperanto kaj nacilingve; 2) Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4)
Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.
c) Ekspozicioj: 1) Organizado de la
Universala Ekspozicio en diversaj landoj kaj konstanta kompletigado de la
materialoj; 2) sugestoj rilate organizon de aliaj ekspozicioj laŭ la modelo de
la universala.
ĉ) Afiŝoj kaj flugfolioj: Prizorgado de
tekstoj kaj taŭgaj desegnaĵoj; eventuale eldonado en diversaj okazoj kun
internacia karaktero.
d) Filmoj, Radio, Televido: Sugestoj al
landaj IF pri utiligo de tiuj rimedoj.
e) Prelegvojaĝoj: Organizo pere de la
landaj asocioj kaj vasta utiligo por informado pere de gazetoj, radio, afiŝoj
k.s. laŭ la cirkonstancoj.
f) Gazetaraj Konferencoj: Utiligo de
ĉiu pli grava evento por aranĝo de gazetaraj konferencoj.
6. Landaj IF (gvidataj de malgranda
komitato aŭ de komisiito): Organizi la samajn branĉojn laŭ la modelo de la IF
de UEA.
7. Lokaj IF (gvidataj de komisiito aŭ
malgranda komitato): Organizo laŭ la modelo de la landa IF kun adapto al la
lokaj cirkonstancoj).
IV. FUNKCIOJ
8. IF de UEA: a) Harmoniigo de la tuta
laboro; b) rekta informado al internaciaj instancoj kaj en regionoj sen movado;
c) konsiloj kaj helpo per liverado de informoj, artikoloj kaj materialoj al la
landaj IF kaj al la rektaj kunlaborantoj en landoj sen movado.
9. Landaj IF: a) Realigo de la sugestoj
de la IF de UEA; b) organizo de la informado sur siaj teritorioj; rekta
informado al tutlandaj instancoj; c) konsiloj kaj helpo al la lokaj IF per
liverado de artikoloj, novaĵoj, flugfolioj, afiŝoj kaj aliaj materialoj.
10. Lokaj IF: a) Realigo de la konsiloj de la
landaj IF; b) rekta informado al la loka kaj regiona publiko.
V. METODOJ
11. Diversaj eblecoj: a) Artikoloj; b)
Mallongaj informoj (nepre objektivaj); c) Publikaj prelegoj por ĝenerala
publiko; ĉ) Prelegoj en specialaj medioj (sciencaj institucioj, literaturaj
societoj, sindikatoj, studentaj kluboj, diversaj asocioj ktp.); d)
Radioprelegoj kaj informoj; e) Afiŝoj; f) Flugfolioj; g) Sloganoj; ĝ)
Ekspozicioj; h) Filmoj; ĥ) Varbado de Apogantoj de UEA; i) aliaj eblecoj laŭ la
landaj aŭ lokaj cirkonstancoj.
12. Nur intensa utiligado de ĉiuj
eblecoj paralele efikas pozitive.
VI. KVALITO
13. Ĉefaj eraroj:
a) Nomi la lingvon artefarita, helpa,
verda k.s.; oni ĉiam nomu ĝin
aŭ la Internacia Lingvo aŭ Esperanto;
b) superflue menciadi diversajn
projektojn de komuna lingvo;
c) ne distingi nete inter Esperanto
kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri
ili;
ĉ) uzi en nacilingvaj tekstoj
esperantajn esprimojn, ekz. "samideano",
"Majstro",
"verdstelanoj" k.s.;
d) skribi pri Esperanto en nekorekta
nacia lingvo;
e) nomadi la informadon pri Esperanto
"propagando";
f) doni al la Esperanto-movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj
aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum
kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.). La eraroj en la informado
malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kaŭzis fortan
kompromitiĝon de la movado en multaj medioj.
14. Por altigi la kvaliton estas necese
akcenti ĉion, kio montras la kulturan kaj praktikan valorojn de la lingvo;
literaturo, sciencaj verkoj, ISU, Belartaj Konkursoj, delegita reto, precipe
helpo dum vojaĝoj kaj en profesia laboro. La digno de ĉiuj publikaj aranĝoj spegulu
la respekton, kiun la esperantistoj mem havas por la Internacia Lingvo.
VII. KONSTANTECO KAJ KAMPANJOJ
15. Konstanteco: La informado devas
esti konstanta dum la jaro, por ke la publiko senĉese konsciu pri la ekzistado
kaj funkciado de Esperanto.
16. Kampanjoj: Specialaj kampanjoj, kun
utiligo de ĉiuj metodoj, devas esti farataj antaŭ la komenciĝo de la kursoj,
okaze de kongresoj, je la Zamenhof-tago kaj ĉiam kiam por tio prezentiĝas taŭga
okazo.
VIII. MEDIOJ ATINGOTAJ
17. Ĝenerala informado: Ĝi estas
direktita al la larĝa publiko kaj havas la celon krei ĝeneralan favoran
agordon.
18. Speciala informado: Ĝi estas
direktita al specialaj medioj, kies interesoj transiras la limojn de iliaj
naciaj lingvoj (sciencistoj, diversaj fakuloj, komercistoj, membroj kaj adeptoj
de internaciaj organizaĵoj kaj movadoj) kun precipa atento al la junularo kaj
la studentoj.
IX. KONKLUDO
19. La esperantistoj mem estu pli forte
konvinkitaj pri la praveco de la propra afero kaj pli kuraĝe argumentu kontraŭ
la eraraj prezentoj. Ĉiu esperantisto konstante klopodu larĝigi kaj profundigi
sian lingvan scion. Ĉiu esperantisto ĉiam portu la Esperantan insignon (ne
multajn, sed unu). En fakaj aŭ specialigitaj organizaĵoj la esperantistoj levu
sian voĉon. La informado estu ĉiam adaptita al la medio, en kiu oni faras ĝin,
kaj venu prefere de tiu medio mem.
20. Ĉiuj branĉoj de informado estu
egale atentataj kaj paralele aplikataj. La maniero de informado varias de unu lando
al la alia kaj de unu medio al la alia. Sekve, tiuj ĉi bazaj principoj estu
aplikataj kun elasteco kaj kun konsidero de la apartaj cirkonstancoj.
21. La tuta agado, paralela kaj
harmonie kunordigita en la tuta mondo, havu daŭre la celon diskonigi la lingvon,
instigi al lernado kaj praktika aplikado de Esperanto, venki la ŝlosilajn
poziciojn en la kultura vivo kaj definitive favorigi la publikan opinion al
Esperanto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário